Till sidans innehåll

La MONDOGAZETO ekos

av lobo_xx, 22 juli 2013

Meddelanden: 31

Språk: Esperanto

Altebrilas (Visa profilen) 3 november 2013 12:05:11

Silenti estas respektinda rajto kiam oni petas ĝin. Alikaze silento povas havi aliajn signifojn, kiel sano ekzemple. Tial preferindas ĝisi.

raffadalbo (Visa profilen) 3 november 2013 17:56:24

Altebrilas:Silenti estas respektinda rajto kiam oni petas ĝin. Alikaze silento povas havi aliajn signifojn, kiel sano ekzemple. Tial preferindas ĝisi.
Mi ne volas paroli nur pri lobo_xx.
Se li povas rekomenci, mi estas feliĉa.
Sed, se li ne povas (aŭ ne volas), ĉu ĉeestas alia ulo kiu povas rekomenci - ne precize la MondoGazeton, sed ion similan?

Pli bone, ĉu ĉeestas grupo da homoj kiuj, kune, povos renaski ian esperantan gazeton?

Supozeble, la respondo ne venos baldaŭ; tamen mi esperas ke ĝi venos. ridulo.gif

raffadalbo (Visa profilen) 3 november 2013 17:57:46

Mi aldonas ke estos pli facile, laŭ mi, faka gazeto, ekzemple nur pri monda ekonomio kaj scienco kaj Esperantujo. Komence...

lobo_xx (Visa profilen) 3 november 2013 21:07:43

Karaj,

la paĝaro estas rekonektita; mi pardonpetas ke pro diversaj malfacilecoj la mondogazeto malaperis; kaj mi antaŭdankas kaj samtempe demandas vian komprenon, ke kelkfoje ekzistas situacioj pri kiuj oni ne volas publike raporti. Sed nun finfine ĝi revenas.

Mi dankas al la kontribuantoj kaj esperas ke ankaŭ vi revenos; ĉar la ideo ja restas subteninda.

Ĝis baldaŭ

lobo_xx

robbkvasnak (Visa profilen) 3 november 2013 21:14:40

Hura! Ĝi mankis al mi. Mi ege ŝatas la ideon kvankam mi ne havas multan tempon por kontribui mi verkis kelkajn artikolojn kioj aperis kaj mi EGE ĝuis legi alies kontribuojn. Daŭrigu la bonan laboron lobo_xx. Vi plenumas la veran ideon de Esperanto, do la interkomuniko de homoj el diversaj lingvokomunumoj skribantaj pri la realecon el siaj viv- aŭ vidpunktoj.

Oijos (Visa profilen) 3 november 2013 21:52:34

lobo_xx:Karaj,

la paĝaro estas rekonektita; mi pardonpetas ke pro diversaj malfacilecoj la mondogazeto malaperis; kaj mi antaŭdankas kaj samtempe demandas vian komprenon, ke kelkfoje ekzistas situacioj pri kiuj oni ne volas publike raporti. Sed nun finfine ĝi revenas.

Mi dankas al la kontribuantoj kaj esperas ke ankaŭ vi revenos; ĉar la ideo ja restas subteninda.

Ĝis baldaŭ

lobo_xx
Do la retejo troviĝas en via propra komputilo?

novatago (Visa profilen) 3 november 2013 22:09:39

robbkvasnak: legi alies kontribuojn
Ne eblas uzi la sufiksojn de la korelativoj kun la radiko ali- ĉar tio kreas escepton en la vortoj “alia” kaj “alie”. Do, estas neakceptebla eraro diri alies.

Ĝis, Novatago.

lobo_xx (Visa profilen) 4 november 2013 13:20:48

Oijos:
Do la retejo troviĝas en via propra komputilo?
..ne, ĝi nun trovoĝas ĉe servilspaco

Altebrilas (Visa profilen) 4 november 2013 17:30:12

Estas bona novaĵo, ke vi reaperis. Sed bone informita gazeto devas unue informi... pri si mem okulumo.gif

Ankaŭ estas bona novaĵo, ke samideanoj maltrankviliĝis pro la malapero... Tio pruvas, ke la gazeto estas nun parto de Esperantio.

Oijos (Visa profilen) 4 juni 2014 18:41:53

Tillbaka till toppen