לתוכן העניינים

La MONDOGAZETO ekos

של lobo_xx, 22 ביולי 2013

הודעות: 31

שפה: Esperanto

lobo_xx (הצגת פרופיל) 22 ביולי 2013, 16:00:17

Multajn salutojn al vi ĉiuj!

Kiel diskutata ĉi tie dum aprilo, mi prisorgis retejon por ke ni povu realigi tagan retgazeton. Ĉiuj, kiuj pretas aŭ emas aktiviĝi por Eo, devu kontribui - Bonvolu registriĝi ĉe:

http://www.mondogazeto.com

Tie troviĝas pli da informoj (se ensalutata), kiel la lanĉo okazos. La publika apero ekos je la 1. Aŭgusto 2013. Ĝis tiam, ĉiuj kontribuantoj kune kolektas enhavojn kaj organizas la procedoj kiuj necesas por estigi ĝin.

Mi antaŭĝojas viajn ideojn kaj kontribuerojn!

Elkore salutas kaj esperas vian aliĝon ĉe la MONDOGAZETO

lobo

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 22 ביולי 2013, 18:33:57

Bonan sukceson!

fajrkapo (הצגת פרופיל) 22 ביולי 2013, 19:26:02

Mi jam aliĝis!

lobo_xx (הצגת פרופיל) 22 ביולי 2013, 20:23:35

fajrkapo:Mi jam aliĝis!
Saluton kaj dankon por registriĝi! Nun bonvolu ekzerci vian unuan artikolon kaj komenti la artikolojn pri la diversaj temoj rilate al la lanĉo de la paĝo!

Bonvenon kaj bonan kunlaboron!

lobo

Oijos (הצגת פרופיל) 22 ביולי 2013, 20:49:56

"Ni ekos la publikado je la
1. Aŭgusto 2013
"

lobo_xx (הצגת פרופיל) 22 ביולי 2013, 21:33:15

Oijos:"Ni ekos la publikado je la
1. Aŭgusto 2013
"
...uzi akuzativon? Mi pensis eki+DAT kaj ekigi+AKK; aŭ eki kun +DAT? Feliĉe restas iom da tempo ĝis tiam... okulumo.gif

amike lobo

Oijos (הצגת פרופיל) 23 ביולי 2013, 04:53:07

lobo_xx:
Oijos:"Ni ekos la publikado je la
1. Aŭgusto 2013
"
...uzi akuzativon? Mi pensis eki+DAT kaj ekigi+AKK; aŭ eki kun +DAT? Feliĉe restas iom da tempo ĝis tiam... okulumo.gif

amike lobo
Kio estas DAT? Kio estas AKK?

Ni komencos (ekigos) la publikigadon en la 1. aŭgusto 2013

Oijos (הצגת פרופיל) 23 ביולי 2013, 05:22:20

Bedaŭrinde lingvaj misoj (ankaŭ pri baza gramatiko) aperas ĉie en la retejo.

darkweasel (הצגת פרופיל) 23 ביולי 2013, 18:51:58

lobo_xx:
Oijos:"Ni ekos la publikado je la
1. Aŭgusto 2013
"
...uzi akuzativon? Mi pensis eki+DAT kaj ekigi+AKK; aŭ eki kun +DAT? Feliĉe restas iom da tempo ĝis tiam... okulumo.gif

amike lobo
eki = komenciĝi
ekigi = komenci

lobo_xx (הצגת פרופיל) 24 ביולי 2013, 22:59:31

Karaj amikoj,

unue mi volas esprimi grandegan dankon por viaj aliĝoj (10), la multaj konsiloj kaj bondeziroj!

Hieraŭ kaj hodiaŭ mi plibonigis la tradukon de la programaro same kiel ankaŭ la tekstojn. Certe estis iel embarasa ke okazis miso rekte sur la ĉefpaĝo. Kia leciono!

Estas fakto ke labori tutsole estas vojo plen da kaptiloj. Tiu montras klare, ke pliaj okuloj kaj manoj atingos pli bonan rezulton. Estas precipe tial, kial mi jam en tiu frua fazo demandas viajn kontribuadojn.

Mi ĝojus bonvenigi vin ĉe la retejo!

lobo

לראש הדף