Til innholdet

Ĉu ekzistas interreta psikologia vortaro?

fra Francestral,2013 7 24

Meldinger: 10

Språk: Esperanto

Francestral (Å vise profilen) 2013 7 24 02:37:20

Saluton.

Mi deziras traduki al Esperanto tiujn ĉi du konceptojn.

-dissonance cognitive (france) / cognitive dissonance (angle):
Malagrabla sento fare de la kolizio de la propraj sciaĵoj.

-rationaliser (france) / to rationalize (angle):
Kialigi konduton per raciaj motivoj, kvankam la realaj kaŭzoj estas neraciaj.

Ĉu ekzistas interreta psikologia vortaro?

HaleBopp (Å vise profilen) 2013 7 24 06:27:47

dissonance cognitive = kogna disonanco
rationaliser = raciigi

Mi ne scias psikologian vortaron, nur etan medicinan vortaron.

Ĝis!

Francestral (Å vise profilen) 2013 7 24 06:58:59

Dankon.

Kiel vi tradukis la psikologia senco de rationaliser? Mi jam konis raciigi, sed ne en tiu senco.

PIV:
raciigi. Metode plibonigi per pli racia aranĝo: raciigi la produktadon, la interŝanĝon de varoj, la instruadon, la lingvan strukturon.
ReVo:
raciigi
1. Igi konforma al la racio.
2. Metode plibonigi kaj pliefikigi: raciigi la laboron en la industrio, raciigi la produktadon.

HaleBopp (Å vise profilen) 2013 7 24 16:04:21

Francestral:Kiel vi tradukis la psikologia senco de rationaliser? Mi jam konis raciigi, sed ne en tiu senco.
Mi ankaŭ tradukos tiun sencon per raciigi.
Tio estas tute logika kaj komprenebla. PIV aŭ ReVo ne enhavas la psikologian sencon (kiel multaj francaj vortaroj ne donas la psikologian sencon de rationaliser), sed tio ne signifas ke tiu vorto ne taŭgas en tiu psikologia kunteksto.

Vi povus plibonigi la ReVo-n, editorante ĝin laŭvole.

raciigi
1. Igi konforma al la racio.
2. Metode plibonigi kaj pliefikigi.
3. PSI: Konscie pravigi konduton aŭ agon, kiu fakte dependas de nekonsciaj impulsoj.
(ekzemple...)

yyaann (Å vise profilen) 2013 7 24 21:28:11

Ofte la gravajn radikojn oni trovas en la difino. Vi mem, HaleBopp, proponis difinon, kiu enhavas pravigi. Tiu vorto ja preskaŭ povus memstare esprimi la ideon.

Aliflanke raciigi certe defendeblas pro tio, ke la normo, al kiu oni provas kongruigi la kialon de sia ago aŭ penso estas neniu alia ol tiu de la racio. Plie ĝi estas tuj komprenebla se oni jam scias la anglan to rationalise aŭ alilingvajn similaĵojn. Tamen al la alilingvanoj ĝi povus esti malpli facile komprenebla.

Sekve, por pli bona internacieco kaj unusignifeco, eble oni povus uzi ankaŭ racipravigi, racikialigi, racikongruigi aŭ eĉ logiksxajnigi. Kion vi opinias?

michaleo (Å vise profilen) 2013 7 25 08:20:59

En pola-esperanta vortaro mi trovis la vorton raciecigo - psika mekanismo defensiva.

Francestral (Å vise profilen) 2013 7 25 12:46:52

Laŭ la vortfadadaj principoj de PAG:
X-a povas signifi X-hava (kiu havas X-on).
X-igi = igi X-a.

Sekve:
"kiala" povas signifi "kialhava" (kiu havas kialon).
Do "kialigi" povas signifi "fari, ke io havas kialon".
La lingvouzo fiksis la sencon "komprenigi ion montrante ĝiajn kialojn". Tio estas iel logika: montrado de kialoj estas kvazaŭ havigado de kialoj.

Sekve:
"Racikiala" povas signifi "kiu havas racian kialon".
Do "racikialigi" povas signifi "fari, ke io havas racian kialon".
Pro la signifo de "kialigi", la signifo de "racikialigi" devus esti proksima al "komprenigi ion montrante ĝiajn raciajn kialojn".

yyaann:Sekve, por pli bona internacieco kaj unusignifeco, eble oni povus uzi ankaŭ "racipravigi", "racikialigi", "racikongruigi" aŭ eĉ "logiksxajnigi". Kion vi opinias?
Mi tre ŝatas via propono de "racikialigi". Dankon.

Mi pensas ke "racipravigi" ne taŭgas. "Prava" signifas "konforma al vero". Sed vereco ne estas racieco. Ago povas esti vera (vere okazinta) sed neracia.

"Racikongruigi" sajnas samsignifa ol "raciigi", ĉu ne?

Legante "logikŝajnigi", mi pensas pri "raciŝajnigi".
"Raciŝajna" povus signifi "kiu ŝajnas racia". Tiam "raciŝajnigi" signifus "fari, ke io ŝajnas racia". Mi pensas, ke "raciŝajnigi" taŭgas.

Francestral (Å vise profilen) 2013 7 26 03:08:22

Finfine mi pensas, ke "raciŝajnigi" pli taŭgas ol la aliaj proponoj, ĉar ĝi estas pli facile komprenebla. La radiko "ŝajn" klare montras, ke la racio ne estas reala.

michaleo (Å vise profilen) 2013 7 26 08:28:34

Francestral:Finfine mi pensas, ke "raciŝajnigi" pli taŭgas ol la aliaj proponoj, ĉar ĝi estas pli facile komprenebla. La radiko "ŝajn" klare montras, ke la racio ne estas reala.
Mi opinias, ke se ekzistas jam vorto kun sama signifo, ne estas bone krei samsignifan terminon. Precipe, se temi pri scienco, terminaro estas prilaborata de specialistoj de iuj branĉoj. Kaj se ĉiu de ili aldonus novan vorton por termino, kiu estis pli frue nomigita, tio rezultigus terminaran ĥaoson. Aperus dubo, ĉu nova vorto rilati al sama aĵo, ĉu ne. Ankaŭ, ĉu tio estas subkategerio aŭ superkategorio de pli frue nomigitajn fenomenojn. Por tio oni devus aldoni novajn terminojn, nur se estas necese.

Cetere, la vorto raciecigo estis uzata en Psikologiaj reagoj al Esperanto - teksto de Claude Piron (psikologo laŭ eduko)

Francestral (Å vise profilen) 2013 7 26 10:05:46

michaleo:Cetere, la vorto raciecigo estis uzata en Psikologiaj reagoj al Esperanto - teksto de Claude Piron (psikologo laŭ eduko)
Do oni devas aldoni raciecigi al ReVo, citante Claude Piron.

raciecigi
PSI Komprenigi ion per raciaj kialoj, kvankam la realaj kialoj estas neraciaj: Raciecigo. Neraciaj starpunktoj defendiĝas per abundo da konvinkaj argumentoj.

Sed, por redakti ion en ReVo, oni devas antaŭe registriĝi. Ĉu ĉiu ajn povas registriĝi? Tio estus stranga. ReVo ŝajnas esti fidinda vortaro.

Tibake til toppen