Ir ao conteúdo

Almenaŭ 140.000 personoj parolas Esperanton laŭ Facebook

de Demian, 1 de agosto de 2013

Mensagens: 10

Idioma: Esperanto

Demian (Mostrar o perfil) 1 de agosto de 2013 13:19:05

Mi hazarde trovis min je tiu ĉi paĝo de Facebook. La paĝo montras ke 140,000 personoj parolas Esperanton. La personoj estas tiuj, kiuj aldonis lingvon Esperanto unu el la lingvoj, kiujn ili parolas. Mi kredas ke la nombro estas kredinda. Kiuj estas viaj opinioj?

johmue (Mostrar o perfil) 1 de agosto de 2013 17:15:13

Demian:Mi hazarde trovis min je tiu ĉi paĝo de Facebook. La paĝo montras ke 140,000 personoj parolas Esperanton. La personoj estas tiuj, kiuj aldonis lingvon Esperanto unu el la lingvoj, kiujn ili parolas. Mi kredas ke la nombro estas kredinda. Kiuj estas viaj opinioj?
Ĉu vi povas ligi la paĝon?

Redakto: mi mem trovis ligilon

https://www.facebook.com/pages/Esperanto/112347282...

ratkaptisto (Mostrar o perfil) 2 de agosto de 2013 15:13:02

Bonvolu atenti: Ne ĉiu Esperantisto estas uzanto de "facebook".

fajrkapo (Mostrar o perfil) 2 de agosto de 2013 15:42:42

Jes, la ĝusta frazo estus ke almenaŭ 140.000 konas Esperanton (scias pri Esperanto) nur tra/laŭ Facebook.

dobri (Mostrar o perfil) 2 de agosto de 2013 16:33:19

fajrkapo:Jes, la ĝusta frazo estus ke almenaŭ 140.000 konas Esperanton (scias pri Esperanto) nur tra/laŭ Facebook.
Ne kredu ĉion, kion vi legas. Hieraŭ estas skribite 150 000! Tial mi ne kredas tion.

BartexXx310 (Mostrar o perfil) 3 de agosto de 2013 00:20:08

Ekzemple, mi ne konfirmis sur la facebook ke mi konas la esperanton, do mi kredeas ke ni sur la facebook estas tre pli multaj

Dakila_Sidhi (Mostrar o perfil) 3 de agosto de 2013 05:00:36

Tiu ne estas kredinda.
Multaj uzantoj aldonas lingvojn kiujn ili ne parolas, inkluzive de Esperanto.
Kelkaj e-istoj en Facebook ne aldonas Esperanton kiel propran lingvon.
Kaj multaj esperantistoj ne estas uzantoj de Facebook.
Do la vero povas esti pli aŭ malpli.

raffadalbo (Mostrar o perfil) 3 de agosto de 2013 09:13:40

Dakila_Sidhi:Multaj uzantoj aldonas lingvojn kiujn ili ne parolas, inkluzive de Esperanto.
Mi konfirmas. Mi malkovris ke unu el miaj laborkunuloj deklaris sur FB ke li parolas Esperanton. Mi demandis al li ĉu li vere parolas Esperanton kaj li respondis: "Ho, tio estis nur ludo!" Tamen, tia indiko montras sinceran intereson pri Esperanto.

Aliflanke, ne ĉiuj kiuj parolas Esperanton deklaris ĝin. Ankaŭ gravas ke ne ĉiuj deklaris ĝin publike: eble nur iliaj geamikoj povas vidi la lingvoliston.

Do, Fejsbuko montras ke almenaŭ 140.000 homoj simpatias publike Esperanton. Estas kredinde ke iuj ne parolas Esperanton, sed ne estas kredinde ke multaj ne parolas ĝin: mi taksas almenaŭ 100.000 verajn esperanto-parolantojn. Aldone, aliaj esperanto-parolantoj ne deklaris sian konon de Esperanto aŭ ne publikigis ĝin - tiel la totala kvanto de Esperanto-parolantoj aliĝintaj al FB estas... verŝajne vere ĉirkaŭ 140.000! ridulo.gif

Verdano (Mostrar o perfil) 4 de agosto de 2013 06:15:25

saluton! En la pli fore antauaj jaroj, por ne diri jarcentar',-, donite ke Esperantujo kalkulas en jarcentoj kie aliaj en jardekoj,-, mi trovis publikitan, ke devas esti 16 milionoj da Esperantanoj sur sole jam nia Tera Globo, inkluzive de la mortintaro.
Kion Facebukvo do prezentas, devas esti blonta menso(n)go, kruda malvero, czar estas subtaksata la Esperantomovado. Kauze ke oni forgesis la forton de la forpasintoj.

raffadalbo (Mostrar o perfil) 4 de agosto de 2013 10:27:47

Verdano:saluton! En la pli fore antauaj jaroj... mi trovis publikitan, ke devas esti 16 milionoj da Esperantanoj sur sole jam nia Tera Globo, inkluzive de la mortintaro. Kion Facebukvo do prezentas, devas esti blonta menso(n)go, kruda malvero, czar estas subtaksata la Esperantomovado.
Kompreneble, Fejsbuko montras nur la E-parolantoj kiuj aliĝis FB, do nur parto de la totalo. Tamen, la nombro de E-parolantoj, pro la manko de ampleksaj censoj, estas malfacile taksata. Vidu vikipedion (http://eo.wikipedia.org/wiki/Nombro_de_Esperanto-p...).

De volta à parte superior