Al la enhavo

La politikistoj detruas la homon kaj la socion

de baibaibibi, 2013-aŭgusto-01

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

baibaibibi (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-01 18:59:45

La politikistoj detruas la homon kaj la socion, la politikaj partioj dividas kaj malstabiligas la homajn sociojn cele al memprofito.
En unu socio, neniu homo estas kontraŭulo, ĉiu homo estas valora, sed politikistoj ŝatas insulti, ataki kaj detrui la kontraŭulojn. Tia konduto ne estas akceptebla en civilizita socio, kie ĉiuj la homoj devus esti valorataj kaj ŝatataj.

makis (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-02 21:28:04

"Potenco emas korupti, kaj absoluta potenco koruptas absolute." -- John Dalberg-Acton

zaratustro (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-02 23:21:37

Laŭ mia opinio, ne nure la politikistoj detruas la homojn sed ankaŭ la homoj detruas sin mem. Bedaŭrinde , ankoraŭ ni estas loĝanta tiutempe la miton de la kaverno de Platono .

mihxil (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-03 05:48:17

baibaibibi:La politikistoj detruas la homon kaj la socion, la politikaj partioj dividas kaj malstabiligas la homajn sociojn cele al memprofito.
En unu socio, neniu homo estas kontraŭulo, ĉiu homo estas valora, sed politikistoj ŝatas insulti, ataki kaj detrui la kontraŭulojn. Tia konduto ne estas akceptebla en civilizita socio, kie ĉiuj la homoj devus esti valorataj kaj ŝatataj.
Mi pensas ke vi estas multe tro cinika, kaj mi ne rekonas en via priskribo ĉiun politikiston kaj partion.

Al mi ŝajnas ke ofte politikistoj ja estas malpravaj aŭ malkompetentaj, sed plejofte ili ja ŝajnas esti de 'bona volo', kaj nur malofte precipe ŝajnas temi pri 'memprofito'. Mi ankaŭ pensas ke politikisteco tute ne estas la plej efika metodo fariĝi tre riĉa aŭ influhava, do eĉ ne estas tre senchave supozi ke tio estas ilia plej grava celo.

Povus esti ke mia lando estas tre maltipa aŭ ke mi estas aparte naiva, sed ĉiuokaze ŝajnas al mi ke vi estas multe tro ĝeneraliga.

mihxil (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-03 07:16:37

vidas vandenis: Escepto konfirmas la regulon. Kiu tiel diris?
Unue, tiu diraĵo ne multe senchavas. Esceptoj tute ne konfirmas la regulon. Nure oni povus diri ke la fakto ke eblas paroli pri 'escepto' ŝajne indikas ke ekzistas tie regulo. Sed baze regulo kun esceptoj ja simple ne plu estas regulo.

Kaj due mi ankaŭ ne akceptas ke 'bonaj' politikistoj estas escepto, des malpli ke ekzisto de bonaj politikistoj iel konfirmas ke malbonaj politikistoj estas 'la regulo'.

vincas (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-03 07:41:03

baibaibibi:La politikistoj detruas la homon kaj la socion, la politikaj partioj dividas kaj malstabiligas la homajn sociojn cele al memprofito.
En unu socio, neniu homo estas kontraŭulo, ĉiu homo estas valora, sed politikistoj ŝatas insulti, ataki kaj detrui la kontraŭulojn. Tia konduto ne estas akceptebla en civilizita socio, kie ĉiuj la homoj devus esti valorataj kaj ŝatataj.
Ĉu socio ne povas ŝanĝadi politikistojn, se ili faras ion malbone?

baibaibibi (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-03 20:38:30

vincas:
baibaibibi:La politikistoj detruas la homon kaj la socion, la politikaj partioj dividas kaj malstabiligas la homajn sociojn cele al memprofito.
En unu socio, neniu homo estas kontraŭulo, ĉiu homo estas valora, sed politikistoj ŝatas insulti, ataki kaj detrui la kontraŭulojn. Tia konduto ne estas akceptebla en civilizita socio, kie ĉiuj la homoj devus esti valorataj kaj ŝatataj.
Ĉu socio ne povas ŝanĝadi politikistojn, se ili faras ion malbone?
Ŝajnas ke ne, ni prenu kiel ekzemple konatan demokratan landon, Turkio, duono de la socio elektis demokrate islaman partion, kaj havante la povon kun la subteno de duono de la loĝantaro ili profitas por minaci, vundi kaj mortigi la homojn kiuj pace protestas kontraŭ ili, aŭ eĉ ili armigas teruristajn grupojn kontraŭ landoj kiuj ne plaĉas al ili.
Tio okazas simile, kvankam ofte ne tiel terure, en plej multaj landoj kie partio en la povo kiu reprezentas duonon de la socio laboras por sia duono kaj kontraŭ la alia duono.

vincas (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-04 10:09:28

baibaibibi:Ŝajnas ke ne, ni prenu kiel ekzemple konatan demokratan landon, Turkio, duono de la socio elektis demokrate islaman partion, kaj havante la povon kun la subteno de duono de la loĝantaro ili profitas por minaci, vundi kaj mortigi la homojn kiuj pace protestas kontraŭ ili, aŭ eĉ ili armigas teruristajn grupojn kontraŭ landoj kiuj ne plaĉas al ili.
Tio okazas simile, kvankam ofte ne tiel terure, en plej multaj landoj kie partio en la povo kiu reprezentas duonon de la socio laboras por sia duono kaj kontraŭ la alia duono.
Jes, sed eble pri tio pli kulpas ne politikistoj, sed mem socio, ĉar laŭ mi socio estas super politikistoj kaj politikistoj estas el sama socio kiel ordiraraj homoj. Socio unue devus unuiĝi, solvi siajn problemojn. Kaj tiam politikistoj ne povos deturi kaj minaci. Mi komprenas, ke demoktatio ne estas subite kreata. Por atingi veran demokration oni devas multe labori kaj kompreni.

Reen al la supro