La politikistoj detruas la homon kaj la socion
von baibaibibi, 1. August 2013
Beiträge: 8
Sprache: Esperanto
baibaibibi (Profil anzeigen) 1. August 2013 18:59:45
En unu socio, neniu homo estas kontraŭulo, ĉiu homo estas valora, sed politikistoj ŝatas insulti, ataki kaj detrui la kontraŭulojn. Tia konduto ne estas akceptebla en civilizita socio, kie ĉiuj la homoj devus esti valorataj kaj ŝatataj.
makis (Profil anzeigen) 2. August 2013 21:28:04
zaratustro (Profil anzeigen) 2. August 2013 23:21:37
mihxil (Profil anzeigen) 3. August 2013 05:48:17
baibaibibi:La politikistoj detruas la homon kaj la socion, la politikaj partioj dividas kaj malstabiligas la homajn sociojn cele al memprofito.Mi pensas ke vi estas multe tro cinika, kaj mi ne rekonas en via priskribo ĉiun politikiston kaj partion.
En unu socio, neniu homo estas kontraŭulo, ĉiu homo estas valora, sed politikistoj ŝatas insulti, ataki kaj detrui la kontraŭulojn. Tia konduto ne estas akceptebla en civilizita socio, kie ĉiuj la homoj devus esti valorataj kaj ŝatataj.
Al mi ŝajnas ke ofte politikistoj ja estas malpravaj aŭ malkompetentaj, sed plejofte ili ja ŝajnas esti de 'bona volo', kaj nur malofte precipe ŝajnas temi pri 'memprofito'. Mi ankaŭ pensas ke politikisteco tute ne estas la plej efika metodo fariĝi tre riĉa aŭ influhava, do eĉ ne estas tre senchave supozi ke tio estas ilia plej grava celo.
Povus esti ke mia lando estas tre maltipa aŭ ke mi estas aparte naiva, sed ĉiuokaze ŝajnas al mi ke vi estas multe tro ĝeneraliga.
mihxil (Profil anzeigen) 3. August 2013 07:16:37
vidas vandenis: Escepto konfirmas la regulon. Kiu tiel diris?Unue, tiu diraĵo ne multe senchavas. Esceptoj tute ne konfirmas la regulon. Nure oni povus diri ke la fakto ke eblas paroli pri 'escepto' ŝajne indikas ke ekzistas tie regulo. Sed baze regulo kun esceptoj ja simple ne plu estas regulo.
Kaj due mi ankaŭ ne akceptas ke 'bonaj' politikistoj estas escepto, des malpli ke ekzisto de bonaj politikistoj iel konfirmas ke malbonaj politikistoj estas 'la regulo'.
vincas (Profil anzeigen) 3. August 2013 07:41:03
baibaibibi:La politikistoj detruas la homon kaj la socion, la politikaj partioj dividas kaj malstabiligas la homajn sociojn cele al memprofito.Ĉu socio ne povas ŝanĝadi politikistojn, se ili faras ion malbone?
En unu socio, neniu homo estas kontraŭulo, ĉiu homo estas valora, sed politikistoj ŝatas insulti, ataki kaj detrui la kontraŭulojn. Tia konduto ne estas akceptebla en civilizita socio, kie ĉiuj la homoj devus esti valorataj kaj ŝatataj.
baibaibibi (Profil anzeigen) 3. August 2013 20:38:30
vincas:Ŝajnas ke ne, ni prenu kiel ekzemple konatan demokratan landon, Turkio, duono de la socio elektis demokrate islaman partion, kaj havante la povon kun la subteno de duono de la loĝantaro ili profitas por minaci, vundi kaj mortigi la homojn kiuj pace protestas kontraŭ ili, aŭ eĉ ili armigas teruristajn grupojn kontraŭ landoj kiuj ne plaĉas al ili.baibaibibi:La politikistoj detruas la homon kaj la socion, la politikaj partioj dividas kaj malstabiligas la homajn sociojn cele al memprofito.Ĉu socio ne povas ŝanĝadi politikistojn, se ili faras ion malbone?
En unu socio, neniu homo estas kontraŭulo, ĉiu homo estas valora, sed politikistoj ŝatas insulti, ataki kaj detrui la kontraŭulojn. Tia konduto ne estas akceptebla en civilizita socio, kie ĉiuj la homoj devus esti valorataj kaj ŝatataj.
Tio okazas simile, kvankam ofte ne tiel terure, en plej multaj landoj kie partio en la povo kiu reprezentas duonon de la socio laboras por sia duono kaj kontraŭ la alia duono.
vincas (Profil anzeigen) 4. August 2013 10:09:28
baibaibibi:Ŝajnas ke ne, ni prenu kiel ekzemple konatan demokratan landon, Turkio, duono de la socio elektis demokrate islaman partion, kaj havante la povon kun la subteno de duono de la loĝantaro ili profitas por minaci, vundi kaj mortigi la homojn kiuj pace protestas kontraŭ ili, aŭ eĉ ili armigas teruristajn grupojn kontraŭ landoj kiuj ne plaĉas al ili.Jes, sed eble pri tio pli kulpas ne politikistoj, sed mem socio, ĉar laŭ mi socio estas super politikistoj kaj politikistoj estas el sama socio kiel ordiraraj homoj. Socio unue devus unuiĝi, solvi siajn problemojn. Kaj tiam politikistoj ne povos deturi kaj minaci. Mi komprenas, ke demoktatio ne estas subite kreata. Por atingi veran demokration oni devas multe labori kaj kompreni.
Tio okazas simile, kvankam ofte ne tiel terure, en plej multaj landoj kie partio en la povo kiu reprezentas duonon de la socio laboras por sia duono kaj kontraŭ la alia duono.