Więcej

Korektado de la paĝo Koko (birdo) el Vikipedio

od Francestral, 4 sierpnia 2013

Wpisy: 5

Język: Esperanto

Francestral (Pokaż profil) 4 sierpnia 2013, 12:14:45

Gallus gallus domesticus estas subspecio
el la specio Gallus Gallus
el la genro Gallus (koko).

Do la paĝo Koko (birdo) estas erara.
"Vikipedio":Koko (Gallus gallus domesticus) estas genro el la familio de fazanedoj.
Bedaŭrinde, mi ne scias ĉu tiu paĝo rilatas al genro Gallus aŭ al subspecio Gallus gallus domesticus. Do mi ne povas senerarigi ĝin.

Al kio rilatas tiu paĝo?

Tjeri (Pokaż profil) 4 sierpnia 2013, 14:22:00

Wikipedio tre ofte eraras, sed ne pri la klasifiko de Gallus gallus, kiu ja apartenas al ordo galliformes, familio phasianidae,
vidu ekzemple tiun fakan retejon
Tamen vi pravas:Gallus gallus (koko) estas specio, ne genro.
Mi jam delonge ne plu provas korekti la fantaziaĵojn de Wikipedio.

Francestral (Pokaż profil) 4 sierpnia 2013, 14:39:54

"Vikipedio":Koko (Gallus gallus domesticus) estas genro el la familio de fazanedoj.
Tio estas erara, ĉar Gallus gallus domesticus ne estas genro.

"Vikipedio":Koko (Gallus gallus domesticus) estas genro el la familio de fazanedoj.
Tio estas erara, ankaŭ ĉar koko ne signifas Gallus gallus domesticus.
Laŭ PIV, kokoj povas esti Gallus gallus aŭ "aliaj similaj birdoj".
Laŭ ReVo, koko estas la genro Gallus.

Tjeri (Pokaż profil) 4 sierpnia 2013, 15:32:38

PIV estas lingva vortaro, kiu enhavas multajn malprecizaĵojn, eĉ erarojn, pri sciencaj aŭ fakaj aferoj.... same kiel iu ajn ĉiutaga nacia lingvo (ĉiuj parolas pri corbeau kiam temas pri corneille en la franca)
Wikipedio estas fatraso kompilita de ajnuloj.
Se vi deziras liston de birdnomoj en Esperanto, jen.

raffadalbo (Pokaż profil) 15 sierpnia 2013, 17:04:47

Tjeri:Gallus gallus (koko) estas specio, ne genro.
Mi jam delonge ne plu provas korekti la fantaziaĵojn de Wikipedio.
Kial? Vere estas ke vikipedio ofte eraras, sed ĝi ankaŭ kutime utilas kaj ne enhavas nur erarojn. Do mi opinias ke, kiam oni malkovras eraron, indas korekti ĝin tuj. Kompreneble, neeblas serĉi kaj korekti ĉiujn erarojn.

Mi mem korektis tiun eraron hodiaŭ kaj mi dankas, sendube kune kun multaj aliaj uzantoj de vikipedio, Francestral kiu sciigis ĝin.

Wróć do góry