Ĉu la lernu teamaro estas religiaj fundamentistoj?
de baibaibibi, 2013-aŭgusto-05
Mesaĝoj: 114
Lingvo: Esperanto
kaŝperanto (Montri la profilon) 2013-septembro-16 03:53:19
mihxil:Ja estas nekohera, sed mi ne ŝatus ke iu ajn miskomprenus tiun kiun vi afiŝis, kiel mi antaŭe miskomprenis. Ankaŭ, tiu ĉi afiŝo de pdenisowski miskomprenigis min pri ĝi. Vi ankaŭ ŝajnis iomete malfeliĉeta pri ĝin, laŭ via afiŝa antaŭa.kaŝperanto:Eble la unua afiŝo kiu enhavas ĝin de pdenisowski devas esti forviŝita.Mi ne pensas ke io ajn estu forviŝita, nek forredaktita de vi mem. Fakte ŝajnas al mi iomete nelogike nun fari, ĉar vi ŝajne nun pensas ke mia mesaĝo ne estis tiom fia, do kial ĝi forredaktiĝu? Vidu, al mi la tuta mesaĝo ne estis fia entute, la mirigaĵo estis nur ke tiam kiam vi opiniis ĝin fia, vi lasis ĝin, kaj nun ke vi iomete komprenas min, vi volas forviŝi. Pardonu, mi ne volas igi la aferojn pli komplikaj por vi, sed al mi ĉio ĉi ne ŝajnas tre kohera...
Sed, surteme, nek viaj forviŝitaj afiŝoj nek iu ajn aliaj estas pruvoj, ke la lernu skipo estas religiaj fundamentistoj. Nur ili eble estas tre zorgema rilate al 'kolerigemaj' temoj kaj afiŝoj.
Kaj, konsiderinte la afiŝo de erinja, mi ne plu afiŝos eksterteme estontece.
Paco,
-Tom
mihxil (Montri la profilon) 2013-septembro-16 06:06:47
kaŝperanto:Sed, surteme, nek viaj forviŝitaj afiŝoj nek iu ajn aliaj estas pruvoj, ke la lernu skipo estas religiaj fundamentistoj.Mi neniam diris ke mi pensas tion, kaj mi fakte pensas ke baibaibibi pri tio malpravas. Mi ja pensas ke la skipo iomete tro facilanime forigas mesaĝojn kiuj unuavide eble aspektas iom 'kolerigemaj', dum kiam ili en iom pli granda perspektivo ne estas tiaj, verŝajne ne tiel estas celataj, aŭ estas almenaŭ sufiĉe kompreneblaj pro antaŭa historio. Aferoj kiujn min persone pli ĝenus, kaj kiujn mi persone trovas pli ofendaj ne rilatas al la formo sed pli rilatas al malsincereco, ignorado aŭ ŝajne intencaj, evitocelaj temŝanĝoj. Mi komprenas ke tiaj aferoj estas multe pli malfacile juĝeblaj, sed tio ne forprenas ke mi ja perceptas ilin, kaj tiu diferenco eble ankaŭ kaŭzas ke iuj jam pensas ke la teamo anas ĉe la religiuloj.
Sunjo (Montri la profilon) 2013-septembro-16 15:35:53
erinja:Mi ne scias pri kio vi parolas, efektive.Vi povas libere demandi min per privata mesaĝo se vi ne komprenas ion kion mi skribis.
Dolz (Montri la profilon) 2013-septembro-19 22:35:11