본문으로

Enketo - Esperanto/Portugalio

글쓴이: ines_godinho, 2013년 8월 5일

글: 3

언어: Esperanto

ines_godinho (프로필 보기) 2013년 8월 5일 오후 3:24:26

Saluton!

Mi nomiĝas Inês Godinho kaj mi estas komencanta esperantistino. Mi verkas magistran tezon, en antropologio de sociaj movadoj, el Lisbona Nova Universitato (FCSH-UNL), pri Portugala esperanto-movado kaj mi volus peti vian helpon, per plenigado de enketo. Ĝi adresas portugalajn esperantistojn kaj celas statistika diagnozo pri la aktuala movado.

Mi dankegus vian partoprenon.

Jen la ligilo:

https://docs.google.com/forms/d/1TuQxfzJN16gSYARqm...

Amike,

Inês Godinho

Belmiro (프로필 보기) 2013년 8월 5일 오후 4:01:24

Saluton Inês Godinho
Mi ankoraŭ ne legis vian enketon. Nun mi nur volas saluti vin.
Kiam mi povos mi legos kaj respondos.
Ĝis baldaŭ

Madridano (프로필 보기) 2013년 8월 5일 오후 7:52:44

Mi informis pri via peto per la forumo Iberia Esperantistaro.
Tamen mi sugestas ke vi aperigu vian peton en la forumo de Portugala Esperanto Asocio (vi bezonus havi konton ĉe gmail):

https://groups.google.com/forum/?hl=es#!forum/pea_...

Vizitu ankaŭ la nun aktualiĝantan paĝon de P.E.A.:

http://esperanto.pt/

Darío (Madrido)

다시 위로