Ku rupapuro rw'ibirimwo

Mi estas konfuzita pri e-participoj

ca, kivuye

Ubutumwa 20

ururimi: Esperanto

eric_vandenburg (Kwerekana umwidondoro) 6 Nyandagaro 2013 05:42:12

Pripensu la frazon:

Li legis libron, trinkante vinon.

Laŭ la sekvantaj paĝoj:

http://en.lernu.net/lernado/gramatiko/detala2/part...
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/participoj/e-vo...,

la ĉi-supre frazo diras: "Li legis libron dum (samtempe) li ankaŭ trinkis vinon."

Ĝi ne volas diri: "Li legis libron per (aŭ pro, de ktp) la trinkado de la vino." Sed mi vidas tiajn uzadojn multfoje:

"elverŝi 1 Eligi, verŝante"
Vortaro.net

"5. Kiel ŝi provis liberiĝi?
− malfermante fenestron"
Gerda Malaperis, Demandoj por ĉapitro 14
Claude Piron


"Ĉiu laboris pretigante la propran standon."
Kredu Min, Sinjorino
Cezaro Rossetti


Aŭ, eĉ kiel regula e-vorto (indignante --> indigne):

"Neniu petis vian opinion," diris Alicio indignante.
La Aventuroj de Alicio en Mirlando
Lewis Carroll, Tradukisto: E. L. Kearney


Do, ĉu estas ĉi tiuj "-ante" frazoj gramatike ĝusta?

sandreus (Kwerekana umwidondoro) 6 Nyandagaro 2013 06:04:21

"-ant-" estas sufikso de participo kaj gerundio.

michaleo (Kwerekana umwidondoro) 6 Nyandagaro 2013 07:22:53

eric_vandenburg:
la ĉi-supre frazo diras: "Li legis libron dum (samtempe) li ankaŭ trinkis vinon."

Ĝi ne volas diri: "Li legis libron per (aŭ pro, de ktp) la trinkado de la vino." Sed mi vidas tiajn uzadojn multfoje:
La adverbo povas priskribi tempon (kiam?), manieron (kiel?) kaj lokon de agado (kie?).

1."Kiel ŝi provis liberiĝi? − malfermante fenestron"
Malfermante priskribas manieron (kiel?) kaj tempon. Kiam ŝi provis liberiĝi? Tiam, kiam ŝi malfermis fenestron.

2."Ĉiu laboris pretigante la propran standon."
Ripete, ĉi tiu adverbo priskribas manieron kaj tempon.

3."Neniu petis vian opinion," diris Alicio indignante.
Indignante priskribas staton de Alicio, kiam li diris siajn vortojn. Kaj ni povas diri: "Ŝi diris siajn vortojn, kiam ŝi estis indignanta."

sudanglo (Kwerekana umwidondoro) 6 Nyandagaro 2013 10:34:59

La adverbo povas priskribi tempon (kiam?), manieron (kiel?) kaj lokon de agado (kie?).
Jes la adverbo en Esperanto povas priskribi la ĝeneralan situacion.

Survoje al la stacidomo mi hazarde renkontis Esperantiston.

eric_vandenburg (Kwerekana umwidondoro) 6 Nyandagaro 2013 13:16:01

Jes ja, estas tiel. Sed temas pri ne ĝeneralaj adverboj, estas pri, pli specife, adverbaj participoj. -ante, -inte, -onte vortoj, ne nure -e vortoj.

La lernolibroj diras -ante vortoj indikas kroman agon de la sama subjekto. Ĉiuj ekzemploj kunligas la agojn per 'dum'. Tamen mi vidas literaturajn verkojn, kie ŝajne la implicita prepozicio ne estas 'dum', sed 'per'. Se jes, kiel oni scipovus interpreti ilin?

plua ekzemplo : "Ŝi lernas kantante." aŭ "Kantante, ŝi lernas."

Mi komprenas ambaŭ ĉi tiujn frazojn kiel mallongigojn de: "Ŝi lernas dum ŝi kantas."

Sed se oni ankaŭ licas uzi la implicita prepozicio 'per', nun la frazo povus ankaŭ signifi: "Ŝi lernas per ŝia kantado." aŭ "Per kanto ŝi lernas." Malsamaj ideoj ol "ŝi lernas dum ŝi kantas", kaj ne eblas decidi inter ilin.

Tio estas mia konfuzo. Mi povas vidi ke verŝajne ekzistas subtilaĵoj pri la usadoj de -ante vortoj, sed mi ne povas trovi klarigojn.

Kirilo81 (Kwerekana umwidondoro) 6 Nyandagaro 2013 13:54:47

eric_vandenburg:Sed se oni ankaŭ licas uzi la implicita prepozicio 'per', nun la frazo povus ankaŭ signifi: "Ŝi lernas per ŝia kantado." aŭ "Per kanto ŝi lernas." Malsamaj ideoj ol "ŝi lernas dum ŝi kantas", kaj ne eblas decidi inter ilin.
Jen la esenco.
La participo montras kroman agon kaj la tempan rilaton de tiu ago al la ĉefverba ago (antaŭ-, sam- aŭ posttempa). La logika rilato inter ili ne estas esprimita eksplice, sed vi devas ĝin konkludi baze de la kunteksto.
Se vi volas diri ekzakte, ke ne temas pri "per", sed pri "dum", vi devas uzi tiujn subjunkciojn.
Estas eble iom malfeliĉe, ke en la ekzemploj de la gramatikoj aperas nur parafrazoj kun dum.

michaleo (Kwerekana umwidondoro) 6 Nyandagaro 2013 14:35:30

eric_vandenburg:Jes ja, estas tiel. Sed temas pri ne ĝeneralaj adverboj, estas pri, pli specife, adverbaj participoj. -ante, -inte, -onte vortoj, ne nure -e vortoj.
Oni ne devas tion kompliki. En Esperanto ĉiu vorto finita per "-e" povas plenumi ĉiujn funkciojn de adverbo.
plua ekzemplo : "Ŝi lernas kantante." aŭ "Kantante, ŝi lernas."

Mi komprenas ambaŭ ĉi tiujn frazojn kiel mallongigojn de: "Ŝi lernas dum ŝi kantas."

Sed se oni ankaŭ licas uzi la implicita prepozicio 'per', nun la frazo povus ankaŭ signifi: "Ŝi lernas per ŝia kantado." aŭ "Per kanto ŝi lernas." Malsamaj ideoj ol "ŝi lernas dum ŝi kantas", kaj ne eblas decidi inter ilin.
Ni ne povas scii ĉion. Sed ni scias, ke ŝi kantas kaj lernas samtempe. Eble, ankaŭ per kantado, sed tio sen kunteksto ne estas tute klara.

eric_vandenburg (Kwerekana umwidondoro) 6 Nyandagaro 2013 21:05:12

Dankon! Tio havas sencon.

sudanglo (Kwerekana umwidondoro) 8 Nyandagaro 2013 08:42:50

En Esperanto ĉiu vorto finita per "-e" povas plenumi ĉiujn funkciojn de adverbo.
Tiel la kutima insisto ke la adverba participo ĉiam devas rilati al fraza subjekto ne povas estis absoluta.

La vizitoj atingis rekordon, kio, konsiderante la malbonan veteron de la sezono, estas rimarkinda.

AnthonyLondon (Kwerekana umwidondoro) 12 Nyandagaro 2013 18:15:56

"Ŝi lernas kantante."
Ĉu eblas diri "Ŝi lernas kante" anstataŭe?

Subira ku ntango