Mesaĝoj: 5
Lingvo: Esperanto
Demian (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-06 16:46:33
La plej populara hinda gazeto "Dainik Jagran" estas legata per pli ol 16 milionoj personoj. La plej popularan anglan gazeton "The Times of India" legas 7.6 milionoj personoj. (Informfonto estas tie ĉi.) Neniu gazeto ploras pro manko de legantoj.
Tiuj ĉi gazetoj jam estas disponeblaj senkoste sur interreto. Tio faras, ke mi miras, kial usonaj kaj anglujaj gazetoj malpopulariĝas? Kaj kia estas situacio en via loko aŭ regiono aŭ nacio aŭ kontinento?
kjbutler (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-09 22:47:05
horsto (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-09 23:09:54
Mi ankaŭ ne plu aĉetas paperajn librojn, mi preferas e-librojn.
RiotNrrd (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-09 23:51:40
Nuntempe, mi legas interretajn gazetojn sole. Ili estas plejparte senkostaj, senpapere "mediverdaj", kaj ofte pliaktualaj ol paperaj gazetoj.
Demian (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-10 05:28:08
horsto:Vi havos la saman problemon en Barato kiam ĉiuj havos interreton.Eble vi pravas. Ni vidos, kio okazas dum la venontaj dek jaroj.
RiotNrrd: Mi ne legis paperajn gazetojn ekde antaŭ multaj jaroj. Ili kostas monon,...Kiom kostas paperaj gazetoj en Usono? Tie ĉi, mi pagas INR 110 (US $2) ĉiumonate por paperaj gazetoj. Kaj tiu ĉi mono estas bone ŝparita. Ni uzas malnovajn gazetojn kiel pakaĝilo de manĝaĵoj, kiel kovriloj, kaj k.t.p.
Triono da mono, kiun oni ŝparis je paperaj gazetoj, oni povas regajni per vendi malnovajn gazetojn al "junk dealers" (profesiaj vendistoj de malnovaj kaj malulitaj aĵoj). Mia patro okupas sin pri tiu.