Naar de inhoud

Ĉu vi legas paperan gazeton?

door Demian, 6 augustus 2013

Berichten: 5

Taal: Esperanto

Demian (Profiel tonen) 6 augustus 2013 16:46:33

Oni laŭte ploras pri la detruiĝo de paperaj gazetoj en Usono kaj Anglujo. Sidante en Barato, mi ne povas imagi, kiel gazetoj paperaj povas malpopulariĝi. En Barato, la populariĝo de gazetoj kaj anglaj kaj regionlingvaj leviĝas. Pli ol 500.000 personoj legas mian gazeton "The Indian Express" ĉiutage - kaj la nombro de legantoj grandiĝas.

La plej populara hinda gazeto "Dainik Jagran" estas legata per pli ol 16 milionoj personoj. La plej popularan anglan gazeton "The Times of India" legas 7.6 milionoj personoj. (Informfonto estas tie ĉi.) Neniu gazeto ploras pro manko de legantoj.

Tiuj ĉi gazetoj jam estas disponeblaj senkoste sur interreto. Tio faras, ke mi miras, kial usonaj kaj anglujaj gazetoj malpopulariĝas? Kaj kia estas situacio en via loko aŭ regiono aŭ nacio aŭ kontinento?

kjbutler (Profiel tonen) 9 augustus 2013 22:47:05

Mi ne ofte legas paperajn gazetojn ĉar ĉiuj novaĵoj estas en la interreto.

horsto (Profiel tonen) 9 augustus 2013 23:09:54

Vi havos la saman problemon en Barato kiam ĉiuj havos interreton. Kial legi paperan gazeton, se vi povas legi la samon en la interreto?
Mi ankaŭ ne plu aĉetas paperajn librojn, mi preferas e-librojn.

RiotNrrd (Profiel tonen) 9 augustus 2013 23:51:40

Mi ne legis paperajn gazetojn ekde antaŭ multaj jaroj. Ili kostas monon, kaj post legado oni bezonas fari ion kun la papero. Kaj, la papero rapide povas stakiĝi.

Nuntempe, mi legas interretajn gazetojn sole. Ili estas plejparte senkostaj, senpapere "mediverdaj", kaj ofte pliaktualaj ol paperaj gazetoj.

Demian (Profiel tonen) 10 augustus 2013 05:28:08

horsto:Vi havos la saman problemon en Barato kiam ĉiuj havos interreton.
Eble vi pravas. Ni vidos, kio okazas dum la venontaj dek jaroj.

RiotNrrd: Mi ne legis paperajn gazetojn ekde antaŭ multaj jaroj. Ili kostas monon,...
Kiom kostas paperaj gazetoj en Usono? Tie ĉi, mi pagas INR 110 (US $2) ĉiumonate por paperaj gazetoj. Kaj tiu ĉi mono estas bone ŝparita. Ni uzas malnovajn gazetojn kiel pakaĝilo de manĝaĵoj, kiel kovriloj, kaj k.t.p.

Triono da mono, kiun oni ŝparis je paperaj gazetoj, oni povas regajni per vendi malnovajn gazetojn al "junk dealers" (profesiaj vendistoj de malnovaj kaj malulitaj aĵoj). Mia patro okupas sin pri tiu.

Terug naar boven