10-a Rata Rendevuo la 8-an de septembro 2013 en Bad Pyrmont
by muzikanta hipopotamo, August 6, 2013
Messages: 1
Language: Esperanto
muzikanta hipopotamo (User's profile) August 6, 2013, 10:28:24 PM
Saluton karaj,
jen mi informas vin pri la venonta Rata Rendevuo de la Esperanto-grupo Hameln kaj kore invitas vin partopreni.
La "Ratkaptista Bando" kore invitas al la
10-a Rata Rendevuo en Bad Pyrmont, Malsupra Saksio, Germanio
dimanĉo, 8-a de septembro:
- ekde la 10-a: kunveno en la Wandelhalle, Brunnenplatz, Bad Pyrmont
- 10-a 15 + 10-a 30: akvogustumado de akvo el la diversaj fontoj de Bad Pyrmont en du grupoj en la Wandelhalle
- 11-a - 12-a: ĉiĉeronado kun ĝardenisto en la kuracparko "100 jaroj palmĝardeno"; renkontejo: ĉefa enirejo, Brandenburga pordego
- poste ĉirkaŭ la 12-a 15: tagmanĝo en la restoracio Violett, Kirchstraße 4
- 14-a 30 - 16-a: urba ĉiĉeronado, inkluzivas viziton de la haladza kaverno
- poste laŭ interkonsento, gustoj kaj vetero: kafotrinkado en la restoracio Violett, Kirchstraße 4, ebleco de prelegoj, promenado en la kuracparko
- 19-a 30: koncerto "Wohin Wenn Nicht Jazzt" ("kien se ne ĵazas" ) de Quadre Jesperanto en la palmdomo/La Vandula, Zimmermannstraße 2;
Kostoj: ĉiĉeronado "100 jaroj palmĝardeno kaj bileto por la kuracparko: 4,50 €; urba ĉiĉeronado inkluzive la vizito de la haladza kaverno: 3,50 €, enirbileto por la koncerto de Quadre Jesperanto: 19,- € nur por antaŭmendantoj (ĉe surloka vespera kaso: 21,- €); manĝaĵoj kaj trinkaĵoj (restoracio Violett) ĉiu pagas mem (elekto laŭ menukarto);
Aliĝu bonvole laŭeble ĝis plej malfrue la 28-a de aŭgusto: hameln@esperanto.de , telefono: 0162 7536396, Doodle-listo: http://www.doodle.com/d9i4xi6q3qdbawfz
Eblas aĉeti enirbiletojn por la koncerto por la rabatita prezo nur post antaŭa ĝirado de la biletkostoj de 19,- € aŭ de la tutaj programkostoj de 27,- € ĝis la 28-a de aŭgusto 2013 al la konto n-ro 160 118 618 de la Esperanto-Gruppe Hameln ĉe la Sparkasse Weserbergland, banknumero 25450110 .
Senkosta parkejo por aŭtoj: Südstraße (proksime de Europaplatz), piedvojo tra Untere Hauptallee ĝis Brunnenplatz ĉirkaŭ 800 m, 10-15 minutojn.
Rigardu ankaŭ ĉe: www.esperanto.de/hameln
Bonvenon!