Więcej

Tajpado en Esperanto per Android

od erinja, 8 sierpnia 2013

Wpisy: 107

Język: Esperanto

Grown (Pokaż profil) 15 sierpnia 2017, 17:32:37

Kompreneble, en Lojbano tajpo estas faĉila ĉar tio estas sensupersigna. Sed Esperanto estas el 1887, kiam ili skribis per plumo. Nun oni povas uzi plumon, sed ni tajpas.

Urho (Pokaż profil) 5 stycznia 2018, 13:07:42

MessagEase-klavaro (la versio 12.13.2, 2018-01-01) estas nun elŝutebla ĉe Google Play. Vi povas elŝuti ĝin ankaŭ ĉe la paĝo (Downloads → Android) de la kreinto.
MessagEase:
  • Fixed How To listing bugs that affected some languages.
  • Please also note that our MessagEase for iOS is now available on Apple's App Market.
Memoru ankaŭ Esperanto-klavaro(j)n ĉe la paĝo de MessagEase:P.S. — Vidu ankaŭ la fadenon "Tajpado en Esperanto per iOS "

Urho (Pokaż profil) 13 stycznia 2018, 08:26:01

Se iu el vi uzas MessagEase-klavaron (hejmpaĝo: http://www.exideas.com/ME/index.php ), bonvolu ĝisdatigi ĝin al la nova versio 12.16.0 ĉe la Guglo-vendejo (Google Play).

Vi povas ĝisdatigi ĝin ankaŭ ĉe tiu ĉi paĝo de la kreinto:
http://www.exideas.com/ME/downloadsAndroid.php

Jen ankoraŭ du utilaj ligiloj:
http://www.exideas.com/ME/keyboardsOnline.html (Esperanto-klavaro[j] kaj aliaj)
Instrukcioj por finnalingvanoj (ohjeistusta suomeksi).

Urho (Pokaż profil) 12 kwietnia 2018, 08:41:46

Keybee Keyboard – Keybee-klavaro

Se vi uzas Android-aparaton (saĝtelefonon aŭ tabulkomputilon), vi havas (ekde nun) plian eblon tajpi en Esperanto:
https://play.google.com/store/apps/details?id=it.k...

La hejmpaĝon de la klavaro vi trovas ĉi tie:
http://www.keybee.it/

Bonvolu noti, ke vi povas uzi klavar-aranĝojn por la angla, itala, hispana kaj germana. Mi tre rekomendas provi ĝin.

Urho (Pokaż profil) 20 kwietnia 2018, 06:42:56

MessagEase-klavaro (la versio 12.17.0, 2018-04-20) estas nun elŝutebla ĉe Google Play. Vi povas elŝuti ĝin ankaŭ ĉe la paĝo (Downloads → Android) de la kreinto.
MessagEase:
  • Fixed a bug causing additional characters on keyboard not to appear properly.
  • Please also note that our MessagEase for iOS is now available on Apple's App Market.
Memoru ankaŭ Esperanto-klavaro(j)n ĉe la paĝo de MessagEase:P.S. — Vidu ankaŭ la fadenon "Tajpado en Esperanto per iOS "

Urho (Pokaż profil) 27 czerwca 2018, 06:18:10

La klavaro Multiling O Keyboard + emoji estis ĵus ĝisdatigita al la versio v0.54.2.3.

Aliajn eblojn tajpi en Esperanto ja estas:
MessagEase Keyboard (Esperanto-klavaro)
SwiftKey Keyboard
Keybee Keyboard
• Gboard – la klavaro de Guglo
  ktp.

Urho (Pokaż profil) 29 lipca 2018, 09:45:16

MessagEase-klavaro (la versio 12.19.0, 2018-07-22) estas nun elŝutebla ĉe Google Play. Vi povas elŝuti ĝin ankaŭ ĉe la paĝo (Downloads → Android) de la kreinto.
MessagEase:
  • Fixed a bug and modified the text for enabling the microphone.
  • Fixed a few other small bugs.
  • Please also note that our MessagEase for iOS is now available on Apple's App Market.
Memoru ankaŭ Esperanto-klavaro(j)n ĉe la paĝo de MessagEase:

Urho (Pokaż profil) 28 października 2018, 10:33:44

Se vi uzas Android-aparaton kaj en ĝi Gboard-klavaron de la firmao Google, vi povas ekde nun movi la klavaron sur la tuŝekrano. Plie, vi povas ankaŭ ŝanĝi la grandon de la klavaro.

Tio helpas vian tajpadon treege, — precipe en tabulkomputilo. ridulo.gif

Urho (Pokaż profil) 29 grudnia 2018, 07:12:29

Jen plia (bona) eblo tajpi en Esperanto sur Android-aparatoj:
Any Soft Keyboard

La Esperanto-klavarfasono estas jena:

  Ŝ Ŭ E R T Ĝ U I O P
  A S D F G H J K L Ĵ
     Z Ĉ C V B N M Ĥ

Vi trovas Esperantan lingvopaketon ĉe Guglo-vendejo (Google Play ) per serĉvortoj:
• AnySoftKeyboard Esperanto

Eta rimarko: la malĉefajn (ne-Esperantajn) literojn Q, W, Y kaj X vi trovas sub la litero Z.

schnellfenster (Pokaż profil) 29 grudnia 2018, 10:31:38

Dankon! ridulo.gif

Wróć do góry