Tästä sisältöön

Kiel mi povas meti skipon en mia komputilo per Ubunto (Ubuntu)?

asdfghjk :lta, 8. elokuuta 2013

Viestejä: 6

Kieli: Esperanto

asdfghjk (Näytä profiilli) 8. elokuuta 2013 19.21.06

Mi necesas ĝin por povi paroli kun aliaj personoj, ĉefe esperante

Dankon

iqlight (Näytä profiilli) 8. elokuuta 2013 20.37.07

ĉu skipo estas skype aŭ skajpo?
apt-get install skype
eble ankaŭ sudo estos necesa
ĉu ubuntu ne enhavas ankaŭ skajpon?

pardonu se mi miskomprenis vian demandon

asdfghjk (Näytä profiilli) 8. elokuuta 2013 20.42.10

Jes, skype. Ne, Ubuntu ne havas skipon ene. Mi klopodos, kion vi diris

Kristal (Näytä profiilli) 9. elokuuta 2013 5.38.51

asdfghjk:Ne, Ubuntu ne havas skipon ene.
Vi eblas paroli kun Ekiga
https://eo.wikipedia.org/wiki/Ekiga

Demian (Näytä profiilli) 9. elokuuta 2013 5.47.40

asdfghjk:Jes, skype. Ne, Ubuntu ne havas skipon ene. Mi klopodos, kion vi diris
Laŭ mia scio, Skype ne trovas sin en oficialaj programaraj deponejoj (official software repositories) de Ubuntu. Por uzi Skype-on en Ubuntu Linux,

(1) vi povas iri al skype.com,
(2) alklaki sur elŝutaĵoj (downloads),
(3) kaj elekti kaj elŝuti vian version de Ubuntu per la falmenuo (drop-down menu), kiu sin trovas sube de la retpaĝo.
(4) Post la finon de la ago de elŝuto, vi povas alklaki sur la elŝutita dosiero.
(5) Ubuntu malfermos instalan asistilon Synaptic, kaj demandos de vi pasvorton.
(6) Enklavu la pasvorton kaj atendu dum kelkaj minutoj.

Vi povos uzi Skype-on sur Linux.

Informfonto

Mi estas Fedora Linux uzanto.

asdfghjk (Näytä profiilli) 9. elokuuta 2013 10.59.22

Demian:

Mi eniris tien sed mi povas elŝuti neniun version ĉar mi havas la version 13.10, kiu ne trovas sin en la menuo

Ankaŭ mi klopodis meti ĝin per la "terminal" sed, kiam ĝi finas la elŝuton, diras al mi ke ne oni povis trovi ion kaj tial ne oni povis meti skipon en la komputilo

Mi kredas ke mi uzos la programon, kiun Kristal rekomendis al mi

Takaisin ylös