Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

VortLudo II

de Trollmor, 9 august 2013

Contribuții/Mesaje: 9727

Limbă: Esperanto

Vinisus (Arată profil) 22 septembrie 2018, 15:54:16

Raporti pri la propra vivo estas tre intereca faro. Oni rakontas, ke iam disĉiplo de Sokrato demandis al la majstro: "Kara Sokrato kiom da jaroj vi havas?" Li tuj respondis "Mi ne scias!" La demandInto protestis dirante: "Neeblas, ke vi ne scias kiom da jaroj vi havas!". Do Sokrato klarigis jene: "La jaroj, kiun mi jam vivis, certe, mi ne plu havas ilin, kaj la ceteraj, kiuj al mi restas, mi ne scias kiom da ili estos.

bobwedwick (Arată profil) 22 septembrie 2018, 22:07:19

agaci - politiko agacas min en Usono. Mi kredas ke politikuloj volas havi povon. Povo koruptas kaj absoluta povo koruptas absolute. (Lord Acton)

Vinisus (Arată profil) 23 septembrie 2018, 15:17:46

Gilotino: Ezekutmaŝino rekomendita en 1789 de la franca kuracisto Guillotin. Post kelkaj jaroj oni mortigis lin per ties inventaĵo. Oni diras: "Ne ĉiu ŝtelisto estas politikisto sed, ĉiu politikisto estas ŝtelisto."

bobwedwick (Arată profil) 24 septembrie 2018, 07:10:53

infuzi - Ho, estas malfrue. Mi bezonas influzi mian sangon kun la universala medikamento, vino.
Al Braziluloj -- feliĉan sendependan tagon (la 22-a ?)

Vinisus (Arată profil) 24 septembrie 2018, 12:37:10

Napoleono la Granda -- estis nur 1,51 m granda. Kiam iufoje en biblioteko li vane provis atingi libron, kiu staris sur iom alta breto, la bibliotekisto afable diris: "Permesu, ke mi deprenu la libron, ĉar mi estas pli granda ol vi." Tiam Napoleono respondis indignite: "Vi volis diri: pli longa!"

bobwedwick (Arată profil) 25 septembrie 2018, 19:47:56

akselo - mia akselo stinkis (odoris) do mi devis duŝi kaj lavi mian akselon, kaj mia edzino lavis mian ĉemizon.

gordonflanagan (Arată profil) 25 septembrie 2018, 22:37:38

nekonscia

Vinisus (Arată profil) 26 septembrie 2018, 10:23:50

eltrovinto

gordonflanagan (Arată profil) 27 septembrie 2018, 22:04:24

limigi

Vinisus (Arată profil) 28 septembrie 2018, 11:30:38

incittuko

Înapoi mai sus