Al la enhavo

Ĉu mi devas meti la leteron j, kiu indikas pluralo, en frazoj, kiel ĉi tiu (ili estas manĝantaj)?

de asdfghjk, 2013-aŭgusto-10

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

asdfghjk (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-10 15:57:29

Dankon

asdfghjk (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-10 16:06:07

Mi klopodas diri, ĉu por diri "they are eating" oni nedas meti la leteron j finfine, tio estas, en la fino de la frazo (ili estas maĝantaj)

Tjeri (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-10 16:57:56

Ili estas plurala, do ili estas manĝantaj, kompreneble.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-10 16:59:02

La vorto ili estas nature plurala. Do, jes, vi devas uzi j.

Chainy (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-10 17:38:49

They are eating = Ili manĝas.

Ne necesas uzi la pli komplikan formon 'estas manĝantaj'...

RiotNrrd (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-10 17:58:18

Chainy:They are eating = Ili manĝas.

Ne necesas uzi la pli komplikan formon 'estas manĝantaj'...
Kvankam vi pravas, via solvo ne respondas al la demando "Ĉu la vorto ili postulas la uzon de -j?", kiu estis la efektiva demando. La vera respondo estas jes, ne "Uzu malsimilan formon".

Trollmor (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-10 18:37:06

They are eating = Ili manĝas.

They are being eaten = ?

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-10 19:27:26

Trollmor:They are eating = Ili manĝas.

They are being eaten = ?
? = Ili estas manĝataj

Chainy (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-10 20:02:19

RiotNrrd:Kvankam vi pravas, via solvo ne respondas al la demando "Ĉu la vorto ili postulas la uzon de -j?", kiu estis la efektiva demando. La vera respondo estas jes, ne "Uzu malsimilan formon".
???!! ridulo.gif

Belmiro (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-10 20:06:36

Bonvolu atenti ke la grafemo “j” estas “litero” (Kiel ĉiuj aliaj de la alfabeto).

Letero estas skribaĵo por komunikado.

Belmiro

Reen al la supro