Sisu juurde

Ĉu mi devas meti la leteron j, kiu indikas pluralo, en frazoj, kiel ĉi tiu (ili estas manĝantaj)?

kelle poolt asdfghjk, 10. august 2013

Postitused: 10

Keel: Esperanto

asdfghjk (Näita profiili) 10. august 2013 15:57.29

Dankon

asdfghjk (Näita profiili) 10. august 2013 16:06.07

Mi klopodas diri, ĉu por diri "they are eating" oni nedas meti la leteron j finfine, tio estas, en la fino de la frazo (ili estas maĝantaj)

Tjeri (Näita profiili) 10. august 2013 16:57.56

Ili estas plurala, do ili estas manĝantaj, kompreneble.

RiotNrrd (Näita profiili) 10. august 2013 16:59.02

La vorto ili estas nature plurala. Do, jes, vi devas uzi j.

Chainy (Näita profiili) 10. august 2013 17:38.49

They are eating = Ili manĝas.

Ne necesas uzi la pli komplikan formon 'estas manĝantaj'...

RiotNrrd (Näita profiili) 10. august 2013 17:58.18

Chainy:They are eating = Ili manĝas.

Ne necesas uzi la pli komplikan formon 'estas manĝantaj'...
Kvankam vi pravas, via solvo ne respondas al la demando "Ĉu la vorto ili postulas la uzon de -j?", kiu estis la efektiva demando. La vera respondo estas jes, ne "Uzu malsimilan formon".

Trollmor (Näita profiili) 10. august 2013 18:37.06

They are eating = Ili manĝas.

They are being eaten = ?

Kirilo81 (Näita profiili) 10. august 2013 19:27.26

Trollmor:They are eating = Ili manĝas.

They are being eaten = ?
? = Ili estas manĝataj

Chainy (Näita profiili) 10. august 2013 20:02.19

RiotNrrd:Kvankam vi pravas, via solvo ne respondas al la demando "Ĉu la vorto ili postulas la uzon de -j?", kiu estis la efektiva demando. La vera respondo estas jes, ne "Uzu malsimilan formon".
???!! ridulo.gif

Belmiro (Näita profiili) 10. august 2013 20:06.36

Bonvolu atenti ke la grafemo “j” estas “litero” (Kiel ĉiuj aliaj de la alfabeto).

Letero estas skribaĵo por komunikado.

Belmiro

Tagasi üles