Skip to the content

Ripariĝi

by novatago, August 11, 2013

Messages: 3

Language: Esperanto

novatago (User's profile) August 11, 2013, 4:19:37 PM

En Hispanio, ĉefe virinoj, diras "Mi nun riparos min por eliri straten" aŭ "Ni foriros en 10 minutoj, riparu vin". Tio signifas ke oni surmetos stratajn vestojn, kombiĝos kaj virinoj, aldone ŝminkiĝos.

Por mi, tiu estas ridinda esprimo kaj mi fojfoje demandas ĉu iu paneis. Ĉu en aliaj landoj kaj lingvoj oni diras ion similan?

Ĝis, Novatago.

RiotNrrd (User's profile) August 11, 2013, 5:11:00 PM

En la angla ni havas "fix up", kiu (inter aliaj aĵoj) povas signifi pli-aŭ-malpli same.

I need to get fixed up a bit before we can go out.
Fix yourself up, you look like a bum!

"Fix up" ankaŭ povas signifi svatadon (I fixed Mary up with John), kiu estas io tute alia. Ĝi estas idiotismo.

Trollmor (User's profile) August 16, 2013, 9:36:16 AM

En mia lando, la virinoj povas diri "Mi nur iros mian nason pudri", kaj tio signifikas iri en la necesejo.

Aŭ, en la libroj, ŝi iras for, ĉar ŝi malŝatas la viron, aŭ volas fari ion ajn.

Eble ĉi tio maniero de diri venas el la anglan kulturo.

Back to the top