შინაარსის ნახვა

Ĉu eblas resanigi homon, kiu malsanas de kancero?

Rangel_Castro-ისა და 12 აგვისტო, 2013-ის მიერ

შეტყობინებები: 23

ენა: Esperanto

Sunjo (მომხმარებლის პროფილი) 17 აგვისტო, 2013 07:01:07

Stefano888: Se homoj resaniĝas de kancero, la medicina industrio perdas klientojn. Malpli da klientoj signifas malpli da mono por la kuracistoj, la malsanulejoj, kaj la medikamentaj kompanioj.
Se homoj mortas pro kancero, la medicina industrio perdas klientojn definitive.

Bona amikino de mi resaniĝis de kancero danke al ĥemoterapio.

Shuchdan40 (მომხმარებლის პროფილი) 17 აგვისტო, 2013 08:42:06

Antaŭ kelkaj jaroj mi renkontis virinon, kiu asertis, ke ŝi tute resaniĝis post tiam, kiam la kuracistoj parolis jam pri la kvara stadio de kancero. La virino diris, ke tio okazis dank' al la ŝanĝo de ŝia maniero de pensado. Aliaflanke, mi vidis malsanaj homoj, kiuj
provis ŝanĝi pensojn, provis kredi al sia resaniĝo, tre multe volis vivi, sed tamen ili mortis. Mi volas diri, ke nek ni, ordinaraj homoj, nek kuracistoj ne scias tutajn kialojn de mirindaj resaniĝoj. Sed mi estas kontraŭulo de tiaj asertoj: Nur malbonaj homoj, kiuj ne povas pardoni iun, malsaniĝas je kancero. Tio ne estas vero! Mi renkontis multe de bonegaj homoj, kiuj malsaniĝis je kancero.
Mi deziras sukceson al ĉiuj, kiuj serĉas novajn metodojn por venki kanceron!

Stefano888 (მომხმარებლის პროფილი) 17 აგვისტო, 2013 17:16:17

Interretano:
Stefano888:... Virino manĝis frambojn ĉiutage dum unu jaro kaj poste ŝi resaniĝis de kojla kancero.
Eble tiu virino saniĝis post manĝado de framboj, sed tio ne signifas, ke ŝi saniĝis PRO manĝado de framboj.
Elaĝika acido (en la angla, ellagic acid) estas en framboj. Tiu profesoro studis la efikojn de elaĝika acido dum naŭ jaroj. Mi pensas ke li scius pli pri tio ol vi aŭ mi.

codesito (მომხმარებლის პროფილი) 17 აგვისტო, 2013 19:28:12

La lakto kaj la laktaĵoj estas la plej kancerigaj kaj malsanigaj manĝaĵoj.

rundvlp (მომხმარებლის პროფილი) 17 აგვისტო, 2013 19:29:54

Saluton al ĉiuj,
Laŭ mi, ni devas difini kiajn rimedojn por kiaj gradoj.

Do, laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano ekzistas tri gradoj :
La unua antaŭzorgo estas la aro pri ĉiuj eventoj kiuj povas ne naskigi iujn malsanoj.
ekzemple : manĝi malpli da viandaĵoj, manĝi karotoj...
-> Tio ĉi koncernas la popolon.

La dua antaŭzorgo estas halti/bremsi malsanojn por tiaj homoj, kiuj inklinas al iuj malsanoj.
Ekzemple mia patro jam suferis pro kojlorektuma kancero, mi devus ĉion fari por eviti tion, ĉar statistike mi havas multe da riskoj por suferi pro tio ankaŭ. Do mi devas tre malmulte manĝi viandaĵojn kaj pli manĝi karotojn!
-> Tiu grado koncernas la unuopon.

Tiam la tria grado estas la kuracaj rimedoj mem, kiam la malsano suferu iun, kaj ni devas uzi ĉiujn rimedojn ĥemie, fizioterapie, ĥirurgie por venki la malsano kaj samtempe espereble prizorgi kaj la vivmanieron, kaj la menson (en la plej perfekta mondo) de la malsanulo.
-> Tiu grado koncernas la malsanulo.

Resume :
Kiam iu malsaniĝas pro ia kancero, kiam la malsano jam ĉeestu, ni devas uzi la ĝustajn rimedojn, kiel ĥemioterapio, ktp, kaj ankaŭ aliaj alternativaj rimedoj por helpi la malsanulon travivi, elteni tiun elprovon.

La manĝado, nutraĵoj, korpaj aktivecoj, vivmaniero estas ĉio, kion ni povas fari por bone kaj sane vivi, eĉ helpi la resaniĝon sed certe ne por kuraci rekte kanceron, kiu jam ĉeestu.
Kompreneble la medikamentaro ne estas plenpotenca. Ni devas unue prizorgi nian vivmanieron.

Fine, ĉio rimedo estas bona se ĝi estas indikita al la trafa situacio.

Je via sano okulumo.gif

Interretano (მომხმარებლის პროფილი) 17 აგვისტო, 2013 23:31:15

Stefano888:
Interretano:
Stefano888:... Virino manĝis frambojn ĉiutage dum unu jaro kaj poste ŝi resaniĝis de kojla kancero.
Eble tiu virino saniĝis post manĝado de framboj, sed tio ne signifas, ke ŝi saniĝis PRO manĝado de framboj.
Elaĝika acido (en la angla, ellagic acid) estas en framboj. Tiu profesoro studis la efikojn de elaĝika acido dum naŭ jaroj. Mi pensas ke li scius pli pri tio ol vi aŭ mi.
Kaj pri kiu sciencisto parolas vi? Ĉu vi povas aldoni ligilon?

glaciurso (მომხმარებლის პროფილი) 18 აგვისტო, 2013 16:11:18

codesito:La lakto kaj la laktaĵoj estas la plej kancerigaj kaj malsanigaj manĝaĵoj.
Mi ankaŭ legis pri la malbonaj efikoj de la lakto. Ĉar mi suferas je la Crohn-malsano, mi ne povas digesti lakton. Fakte mi ne plu trinkas/manĝas laktaĵojn, ĉar mi nuntempe elprovas la paleolitikan dieton, kiu ankaŭ diras, ke laktaĵoj estas evitindaj.
Jes, mi ankaŭ legis la negativajn opiniojn pri tiu ĉi dieto, sed - almenaŭ por mi - ĝi ŝajnas helpi, mi fartas pli bone. Pro la malsano mi ankaŭ estas inklina al kojla kancero, kiun mi memkompreneble klopodas eviti...

mihxil:Mi cetere ne pensas ke krudmanĝismo estas nepre tiom sana.
Mi tute samopinias. Por mi krudaj manĝaĵoj povas kaŭzi atakon de la malsano, do mi zorge kuiras ĉion.

alonsososo (მომხმარებლის პროფილი) 24 აგვისტო, 2013 01:27:50

Jes, mi jam legis pri la Gerson -terapio, kaj ĵus mi vidis bonan anglan filmon pri ĝi. Temas pri la scienca pruvo de lia metodo.
http://www.youtube.com/watch?v=xVeyHsC4P20#t=13

mihxil (მომხმარებლის პროფილი) 24 აგვისტო, 2013 02:46:01

alonsososo:Jes, mi jam legis pri la Gerson -terapio, kaj ĵus mi vidis bonan anglan filmon pri ĝi. Temas pri la scienca pruvo de lia metodo.
http://www.youtube.com/watch?v=xVeyHsC4P20#t=13
Mi ne rigardis tiun horlongan filmon, sed cancer.org diras ke ne ekzistas bone kontrolitaj studoj en medicina literaturo kiuj montras ke Gerson-terapio funkcias kuraci kanceron. Male, ĝi diras ke Gerson-terapio povas esti efektive danĝera en si mem. Ankaŭ oni petas milojn da dolaroj por ricevo de la terapio.

Tiu terapio estas fia ĉar ĝi donas falsan esperon kaj eble eĉ pli fie, malstimulus homojn trovi veran kuraceblon.

pdenisowski (მომხმარებლის პროფილი) 24 აგვისტო, 2013 03:02:05

codesito:La lakto kaj la laktaĵoj estas la plej kancerigaj kaj malsanigaj manĝaĵoj.
Fi al ĉiu patrino kiu mamnutras sian infanon!

ზემოთ დაბრუნება