Til indholdet

Ĉu eblas resanigi homon, kiu malsanas de kancero?

af Rangel_Castro, 12. aug. 2013

Meddelelser: 23

Sprog: Esperanto

mihxil (Vise profilen) 24. aug. 2013 08.02.32

pdenisowski:
codesito:La lakto kaj la laktaĵoj estas la plej kancerigaj kaj malsanigaj manĝaĵoj.
Fi al ĉiu patrino kiu mamnutras sian infanon!
Mi pensas ke codesito diras sensencaĵojn, sed via sugesto ankaŭ ne tre logikas. Evidente temas pri konsumo de laktoproduktoj fare de plenkreskuloj. Neniu ajn mamulo faras tion, krom homo. Nur junaj mamuloj kutime havas la kapablon bone digesti laktozon. Do ne estus mirige ke tio ne bone funkcias ĉe homaj plenkreskuloj. Kaj fakte ĉe granda parto de homaro efektive ne tiom bone funkcias. La rilaton kun kancero mi ne vidas, sed ĉiuokaze estas klare ke kaze de lakto ne estas nepre ke junaj kaj plenkreskaj individuoj same reagas.

glaciurso (Vise profilen) 24. aug. 2013 10.31.26

SZENDI Gábor hungara psikologo en lia libro pri paleolitika dieto jenan skribas:

"La [kanceriga] efiko de la laktaĵoj estas insida kaj longtempa efiko kaj homoj manĝas tre diversajn aĵojn, do kiam la kancero aperas, la veraj kaŭzoj de ĝi ne plu estas determineblaj. La manĝado mem de lakto kaj laktaĵoj cetere ne estas kanceriga, ĝi estas nur pliiga faktoro.
[...] du faktorojn, la grandan insulinrespondon kaj la kreskigon de insulinsimilaj kreskofaktoroj (angle IGF) pro lakto oni unuavice rilatas al la kanceriga efiko de lakto. La kancerĉeloj ekas kreskegi pro IGF, kaj ankaŭ la alta nivelo de insulino havas similan efikon sur ili.
[...]
Multaj studaĵoj konstatis pli-malpli grandan kancerigan riskon pro laktomanĝado, tamen multaj aliaj ne pruvis tian rilaton."
(SZENDI Gábor, MEZEI Elmira: Paleolit szakácskönyv [Paleolitika kuirlibro], paĝoj 48-49, ISBN 978 963 9971 41 7)

Do la rilaton de lakto al kancero oni ĝis nun ne vere pruvis.
Mi mem ne manĝas laktaĵojn, sed nur pro la fakto, ke mi ne toleras ilin...

Stefano888 (Vise profilen) 19. sep. 2013 21.55.17

Interretano:
Stefano888:
Interretano:
Stefano888:... Virino manĝis frambojn ĉiutage dum unu jaro kaj poste ŝi resaniĝis de kojla kancero.
Eble tiu virino saniĝis post manĝado de framboj, sed tio ne signifas, ke ŝi saniĝis PRO manĝado de framboj.
Elaĝika acido (en la angla, ellagic acid) estas en framboj. Tiu profesoro studis la efikojn de elaĝika acido dum naŭ jaroj. Mi pensas ke li scius pli pri tio ol vi aŭ mi.
Kaj pri kiu sciencisto parolas vi? Ĉu vi povas aldoni ligilon?
Mi unue aŭdis pri ĉi tio dum mi rigardis la novaĵojn sur la televido antaŭ pluraj jaroj. Jen ligilo, kiun mi ĵus trovis en la interreto.

http://www.life-enthusiast.com/ellagic-acid-kills-...

Laŭ ĉi tiu, framboj ne havas elaĝikan acidon en si. Ili havas substancon (ellagitannins), kiu produktas elaĝikan acidon en la homa korpo. Estas aliaj fruktoj kaj nuksoj, kiuj faras la samaĵon. La artikolo mencias alian profesoron, kiu instruas ĉe Ohio State University kaj studis elaĝikan acidon. La nomo de la profesoro ĉe la University of South Carolina ne estas menciita, sed lia Universitato estas. Ĉiuokaze, laŭ la artikolo, elaĝika acido estas kontraŭkancera.

Tilbage til start