Tartalom

Ĉu eblas resanigi homon, kiu malsanas de kancero?

Rangel_Castro-tól, 2013. augusztus 12.

Hozzászólások: 23

Nyelv: Esperanto

Rangel_Castro (Profil megtekintése) 2013. augusztus 12. 11:10:35

Ĉu vi jam aŭdis pri la terapio de Gerson? Gerson estis germana kuracisto, kiu malkovris kiel kuraci homojn, kiuj malsanas de kancero aŭ de aliaj malsanoj, kiel kormalsanoj kaj diabeto. La terapio konsistas je manĝado de krudaj vegetaraj manĝaĵoj, ekzemple pomoj kaj karotoj preparitaj diversmaniere.

Se vi komprenas la anglan lingvon, legu pri ĉe http://gerson.org/gerpress/
(Estas dokumentfilmoj ĉe youtube)

Mi jam ekciis pri tia kuracado per aliaj fontoj, do por mi tio ne estas novaĵo. Per la jena esploro oni konstatis, ke en landoj en kiuj oni manĝas pli da bestdevenaj manĝaĵoj, la ŝanco malsani de kancero kaj de aliaj malsanoj pli altas ol en tiuj landoj, en kiuj oni kutimas manĝi malpli da tiaj manĝaĵoj.
http://www.thechinastudy.com/
(estas filmetoj ĉe youtube)

Gravas akcenti, ke mi ne celas estigi varman diskuton pri tio. Mi nur volas dividi kun vi ion, kion mi opinias tre grava. Mi intencas baldaŭ aĉeti libron por lerni pli pri la temo, ĉar laŭ mi indos provi ĉiajn kuracadojn se parenco mia (aŭ mi mem) malsanos de kancero. Tiam mi estu preta helpi. Sanon! ridego.gif

derverwandte (Profil megtekintése) 2013. augusztus 12. 11:55:11

mi ne povas viziti la paĝon.bedadaŭrinde.ĉu havas bonan metodo por kuraci lupuson?

Kirilo81 (Profil megtekintése) 2013. augusztus 12. 12:21:53

Haltu, haltu! Ja veras, ke per la amasa konsumado de bestaj proteinoj oni pligrandigas la riskon ekmalsani je la plej diversaj kancero, kormalsano ktp. (interalie tial mi estas vegano), sed jam havante ian gravan malsanon kiel kanceron oni bezonas profesian helpon medicinan, ne karotan kaĉon.
Fikredigi homojn, ke per simpla dieto oni povas kuraci gravajn malsanojn estas danĝera ĉarlatanado!

mihxil (Profil megtekintése) 2013. augusztus 12. 16:14:24

Eblas resanigi homojn kun kancero per ĥemoterapio ktp. Manĝado de karotoj tre verŝajne ne helpas kaj sonas kiel ĉarlatanado rigardinda kun plej singarda skeptiko. Mi do sampinias kun Kirilo81.

Altebrilas (Profil megtekintése) 2013. augusztus 12. 20:28:04

Mi ne estas kuracisto kaj ne povas doni kompetentan opinion pri tio, sed mi kredas pri la efiko de la spirito por helpi resaniĝon aŭ bremsi la disvolviĝon de la malsano. La oficiala kuracistaro nomas tion "efiko placebo". Sed se estas efiko, estas pli bone ol nenio.

Male, la timo pro malsano povas estigi angoron kiu emas detrui la defendilojn de la korpo. Prefere oni havu kuracistoj kiu kapablas aŭskulti la malsanulon kaj doni al li senton de sekureco.

Mi ne kredas pri dogmoj, sed preferas uzi la metodojn kiuj pruviĝis la plej efikaj.

makis (Profil megtekintése) 2013. augusztus 13. 12:39:05

Mi manĝis sole krudajn manĝojn dum sufiĉa tempo ke mi scias ke ĝi estas la plej bona kaj plej sana maniero manĝi. Tamen, mi pensas ke ni bezonas pli esploro pri pli grandaj hipotezoj de krudmanĝismo.

mihxil (Profil megtekintése) 2013. augusztus 13. 21:36:52

makis:Mi manĝis sole krudajn manĝojn dum sufiĉa tempo ke mi scias ke ĝi estas la plej bona kaj plej sana maniero manĝi. Tamen, mi pensas ke ni bezonas pli esploro pri pli grandaj hipotezoj de krudmanĝismo.
Ke vi unuflanke 'scias' ion kaj aliflanke pensas ke necesas pli da esploro ŝajnas al mi esti iomete interkontraŭdire.

Mi cetere ne pensas ke krudmanĝismo estas nepre tiom sana. Ni evoluis jam centojn da miloj da jaroj kun fajro, kaj kuiritaj manĝaĵoj ofte efektive estas pli facile digesteblaj. Ŝajnus al mi verŝajne ke niaj korpoj simple pleje adaptiĝis al kuiritaj manĝaĵoj.

makis (Profil megtekintése) 2013. augusztus 13. 22:26:27

mihxil:
makis:Mi manĝis sole krudajn manĝojn dum sufiĉa tempo ke mi scias ke ĝi estas la plej bona kaj plej sana maniero manĝi. Tamen, mi pensas ke ni bezonas pli esploro pri pli grandaj hipotezoj de krudmanĝismo.
Ke vi unuflanke 'scias' ion kaj aliflanke pensas ke necesas pli da esploro ŝajnas al mi esti iomete interkontraŭdire.

Mi cetere ne pensas ke krudmanĝismo estas nepre tiom sana. Ni evoluis jam centojn da miloj da jaroj kun fajro, kaj kuiritaj manĝaĵoj ofte efektive estas pli facile digesteblaj. Ŝajnus al mi verŝajne ke niaj korpoj simple pleje adaptiĝis al kuiritaj manĝaĵoj.
Oni povus diri "krudmanĝismo kuraĉos kanceron!" (jen, estas mia "grandaj hipotezoj" ke mi skribis) Sed sen tuta/plena esploro pri tio hipotezo, oni ne povas vere scii. Ĉu ne?

Ankaŭ, kun la fajro/digestebla disputo, mi ne scias. Post mangxas sole krudmangoj, homoj adaptiĝa al kuira manĝo ne estas tute kredebla. (pri mi, evidente. Ankaŭ, sen esploro. ridulo.gif

Stefano888 (Profil megtekintése) 2013. augusztus 17. 0:23:47

Mi aŭdis pri kvar resanigoj por kancero. Unu el ili estas ĉe la New York Methodist Hospital en la Urbo de Novjorko. Alia estas ĉe Wake Forest University en Nordkarolino, Usono. Mi ankaŭ aŭdis pri naŭjara studo, kiun profesoro ĉe la University of South Carolina faris. Li eltrovis ke la elaĝika acido (en la angla, ellagic acid) en framboj povas meti kanceron en remiton. Virino manĝis frambojn ĉiutage dum unu jaro kaj poste ŝi resaniĝis de kojla kancero. Mi ankaŭ aŭdis ke kanada sciencisto eltrovis resanigon por kancero.

La medicina industrio, bedaŭrinde, ne gajnas monon de resanigoj. Se homoj resaniĝas de kancero, la medicina industrio perdas klientojn. Malpli da klientoj signifas malpli da mono por la kuracistoj, la malsanulejoj, kaj la medikamentaj kompanioj.

Interretano (Profil megtekintése) 2013. augusztus 17. 1:45:24

Stefano888:... Virino manĝis frambojn ĉiutage dum unu jaro kaj poste ŝi resaniĝis de kojla kancero.
Eble tiu virino saniĝis post manĝado de framboj, sed tio ne signifas, ke ŝi saniĝis PRO manĝado de framboj.

Vissza a tetejére