前往目錄

stariĝis taga esperanta retgazeto ĉe www.mondogazeto.com

貼文者: cspinola, 2013年8月12日

訊息: 3

語言: Esperanto

cspinola (顯示個人資料) 2013年8月12日下午5:14:39

Oni fondis tagan esperantan retgazeton. Tie ĉi sekvas vortoj el la fondoiniciata dokumento:

"Kvankam ekzistas inter 1 kaj 2 milionoj da Esperanto-parolantoj en la mondo, ankoraŭ
ekzistas neniu esperantlingva taga retgazeto. La esperantaj retejoj ĉefe temas pri la internacia
lingvo mem; pri novaj vortoj, gramatikaj ŝanĝoj, organizoj, kongresoj, ktp.
Sed la disvastigo de Esperanto bezonas pli ol tio. La propra esperanta kulturo sin montras
per la lingva uzado en diversaj lokoj, kiel ekz. muziko, filmoj, literaturo kaj – medioj. Do,
sufiĉe multe da aktiveco ekzistas rigardante al muziko kaj ankaŭ literaturo. Sed bedaŭrinde
neniuj retaj medioj kovras eksterajn temojn, kiel ĉiutagajn novaĵojn el la mondo.
Tial mi decidis iniciati esperantlingvan tagan retgazeton".

Multaj el ni pensas, kiel ĝia fondinto, "ke tiaj aktivecoj estus la ĈEFAJ taskoj de la esperantaj asocioj!
La ekzisto de taga retgazeto estus ikona signo elsendata al la tuta mondo, ke l' Esperanto vigle vivas!
Ĝi treege akcelus kaj stimulus la lernado (!) kaj pro tio la disvastiĝo!"

Bonvolu viziti, kaj se vi ŝatas, aliĝu kaj disvastigu ĝin. Ĉe
http://www.mondogazeto.com/[/quote].

Altebrilas (顯示個人資料) 2013年8月15日下午11:07:50

Ŝajnas, ke la supra ligilo misfunkcias
http://www.mondogazeto.com/

cspinola (顯示個人資料) 2013年8月19日下午5:09:20

Altebrilas:Ŝajnas, ke la supra ligilo misfunkcias
http://www.mondogazeto.com/
Certe. Dankon. Jam korektita.

回到上端