Więcej

Kiel vi komprenas proverbon?

od Drafter, 12 sierpnia 2013

Wpisy: 11

Język: Esperanto

Drafter (Pokaż profil) 12 sierpnia 2013, 17:29:22

Kiel vi komprenas rusan proverbon "najli per mikroskopo"?
Kaj kiel vi pensas, ĉu rajtas ni rekte traduki naciajn idiomaĵojn en Esperanton aŭ ĉiam devas ilin adapti?

maratonisto (Pokaż profil) 12 sierpnia 2013, 18:27:58

Tiu ĉi esprimo estas komprenebla ankaŭ rekte tradukita. Do ĉiu komprenas
najli per mikrockopo (fotilo, horloĝo, poŝtelefono, komputilo ktp.). Alia tradukebla (hungara) proverbo: "La kruĉo iradas al puto ĝis rompo". Aŭ la rusa proverbo "Per forkego sur akvo skribita". Belajn ekzemplojn de tradukitaj portugalaj proverboj skribas regule Alcebiades en la subforumo "Pri ĉio". Kelkaj el ili sonas en Esperanto eĉ pli bele ol en la Portugala.

Aliajn proverbojn ne eblas traduki rekte. Ekzemple la rusa proverbo "Бабка надвое сказала" ne estas tradukebla.

Drafter (Pokaż profil) 12 sierpnia 2013, 19:01:17

Tio ne estas honesta! Vi ja konas la rusan ridulo.gif.

maratonisto:
Aliajn proverbojn ne eblas traduki rekte. Ekzemple la rusa proverbo "Бабка надвое сказала" ne estas tradukebla.
Jes, vi pravas. Sed ĉi-okaze oni povus uzi esperantan similaĵon - "homo pafas, Dio trafas".

Altebrilas (Pokaż profil) 12 sierpnia 2013, 20:14:55

Prefere donu laŭliteran tradukon kaj bonvolu klarigi kiuintence oni diras kutime tiun proverbon, ĉar Google traduko ne estas sufiĉe taŭga por tio.

Drafter (Pokaż profil) 12 sierpnia 2013, 21:35:28

Altebrilas:Prefere donu laŭliteran tradukon kaj bonvolu klarigi kiuintence oni diras kutime tiun proverbon, ĉar Google traduko ne estas sufiĉe taŭga por tio.
Бабка надвое сказала - maljunulino duflanke diris ( restrikto de "maljunulino antaŭvidis, sed duflanke (ambigue) diris" ). Tiu proverbo signifas, ke rezulto de iu ago povos esti tia aŭ alia. Kaj al homo restas nur diveni, kio okazos.

Rangel_Castro (Pokaż profil) 11 września 2013, 02:01:06

Miaopinie oni evitu tiajn frazojn, ĉar ili ne estas kompreneblaj de ĉiuj. Ekzemple, mi ne komprenis la proverbon tajpitan de vi. Mi suspektas pri ĝia signifo, ne certas. En la portugala oni diras "Ne metu la ĉaron antaŭ la ĉevalojn." Ĉu ĉiuj komprenus? XD

kaŝperanto (Pokaż profil) 12 września 2013, 14:11:53

Drafter:Kiel vi komprenas rusan proverbon "najli per mikroskopo"?
Kaj kiel vi pensas, ĉu rajtas ni rekte traduki naciajn idiomaĵojn en Esperanton aŭ ĉiam devas ilin adapti?
Ĉu tiu ĉi proverbo signifas ke oni devas najli zorge? (aŭ fari io ajn zorge)
Angle oni diras "mezuru dufoje, tranĉu unufoje".

Rangel_Castro:Miaopinie oni evitu tiajn frazojn, ĉar ili ne estas kompreneblaj de ĉiuj. Ekzemple, mi ne komprenis la proverbon tajpitan de vi. Mi suspektas pri ĝia signifo, ne certas. En la portugala oni diras "Ne metu la ĉaron antaŭ la ĉevalojn." Ĉu ĉiuj komprenus? XD
Ha, mi aŭdis tiun ĉi proverbon angle. Sed vi ĝustas ke estas iom da proverboj, kiu ne estas rekte tradukebla. Unu ŝercaĵo:

"Two men walked into a bar, the third one ducked" = "Du viroj promenis en stango, la tria viro kaŭris"

Ĉi tiu ŝercaĵo bezonas ke angle, "bar" signifas "drinkejo" kaj "stango". Plej da homoj supozas ke oni intencas uzi "drinkejo", ĉar estas pluraj aliaj ŝercaĵoj, kiu komencas kiel "Du viroj promenis en drinkejo..."

erinja (Pokaż profil) 12 września 2013, 20:03:58

"Najli per mikroskopo" devus signifi, uzi tute maltaŭgan ilon por iu tasko. Ĉu?

gregorynacu (Pokaż profil) 13 września 2013, 02:15:01

erinja:"Najli per mikroskopo" devus signifi, uzi tute maltaŭgan ilon por iu tasko. Ĉu?
Tiu ja estus mia interpreto. Kaj ankaŭ eble ke povus esti tre malbona por la ilo!!

Nile (Pokaż profil) 11 października 2013, 13:15:43

La proverbon de Rangel_Castro mi koprenis.
La aliajn proverbon ne povas kompreni mi.
Ekzemple "Per forkego sur akvo skribita".
Verbo ne estas tie. Ĉu estas "skribi sur akvo" metaforo?
Ĉu estas io skribita sur la akvo, aŭ ĉu forkego povas skribi sur akvo?

Wróć do góry