前往目錄

US $6 miliardo - kosto de angla-lernado en Sud-Koreujo

貼文者: Demian, 2013年8月13日

訊息: 6

語言: Esperanto

Demian (顯示個人資料) 2013年8月13日上午8:20:31

Laŭ tiu ĉi gazetartikolo de Korea Times, sud-koreaj gepatroj elspezas proksimume US $6 miliardo ĉiujare por instrui al siaj gefiloj anglan lingvon.

Mi serĉos, kiom elspezas baratanoj lerni anglan lingvon. Kia estas situacio en via nacio?

Elspezado al lingvolernado estas bona decido. Sed ĉiom da elspezado al iu ajn nacia lingvo ne estas bona decido, ĉu ne?

Kirilo81 (顯示個人資料) 2013年8月13日上午8:30:39

Mi ja ne scias nombrojn por Germanujo, sed mi havas alian interesan detalon:
Laŭ la raporto de F. Grin, la ĉiujara ekonomia avantaĝo de la Unuiĝinta Reĝlando (Britujo) pro la dominado de la angla lingvo rilate al la Eŭropa Unio estas minimume 10, pli verŝajne eĉ 17 miliardoj da eŭroj. (Oni parenteze ne forgesu, ke Britujo pagas rabatitan kotizon al EU).

Demian (顯示個人資料) 2013年8月13日上午10:20:23

Kirilo81:Mi ja ne scias nombrojn por Germanujo, sed mi havas alian interesan detalon:
Laŭ la raporto de F. Grin, la ĉiujara ekonomia avantaĝo de la Unuiĝinta Reĝlando (Britujo) pro la dominado de la angla lingvo rilate al la Eŭropa Unio estas minimume 10, pli verŝajne eĉ 17 miliardoj da eŭroj. (Oni parenteze ne forgesu, ke Britujo pagas rabatitan kotizon al EU).
Bonvole donu ligilon al tiu raporto. Mi volas legi.

Kaj mi faris kalkulon. Se anstataŭ de elspezi ses miliardoj usonaj dolaroj instrui anglan al ĉiuj studentoj, Sud-Koreujo decidus traduki librojn el fremdlingvoj, ili povus traduki 75.000 librojn ĉiujare.

Maniero de kalkuli

Kosto de traduko - US $1 por ĉiu vorto tradukita
Nombro de vortoj en averaĝa libro - 80.000
Vortoj, kiuj tradukeblaj per ses miliardoj dolaroj - 6 miliaroj
Nombro de libroj, kiujn oni povus traduki - 6 miliardoj / 80.000 = 75.000 libroj!

Ŭaŭ!

Bonvole korektu min, se vi trovas erarojn.

Kirilo81 (顯示個人資料) 2013年8月13日上午10:23:39

Demian (顯示個人資料) 2013年8月13日上午10:35:08

rundvlp (顯示個人資料) 2013年8月17日下午7:40:04

Demian:Laŭ tiu ĉi gazetartikolo de Korea Times, sud-koreaj gepatroj elspezas proksimume US $6 miliardo ĉiujare por instrui al siaj gefiloj anglan lingvon.
Dankon mi tuj konigos tion per mia fejsbuka konto !

回到上端