글: 6
언어: Esperanto
Demian (프로필 보기) 2013년 8월 13일 오전 8:20:31
Mi serĉos, kiom elspezas baratanoj lerni anglan lingvon. Kia estas situacio en via nacio?
Elspezado al lingvolernado estas bona decido. Sed ĉiom da elspezado al iu ajn nacia lingvo ne estas bona decido, ĉu ne?
Kirilo81 (프로필 보기) 2013년 8월 13일 오전 8:30:39
Laŭ la raporto de F. Grin, la ĉiujara ekonomia avantaĝo de la Unuiĝinta Reĝlando (Britujo) pro la dominado de la angla lingvo rilate al la Eŭropa Unio estas minimume 10, pli verŝajne eĉ 17 miliardoj da eŭroj. (Oni parenteze ne forgesu, ke Britujo pagas rabatitan kotizon al EU).
Demian (프로필 보기) 2013년 8월 13일 오전 10:20:23
Kirilo81:Mi ja ne scias nombrojn por Germanujo, sed mi havas alian interesan detalon:Bonvole donu ligilon al tiu raporto. Mi volas legi.
Laŭ la raporto de F. Grin, la ĉiujara ekonomia avantaĝo de la Unuiĝinta Reĝlando (Britujo) pro la dominado de la angla lingvo rilate al la Eŭropa Unio estas minimume 10, pli verŝajne eĉ 17 miliardoj da eŭroj. (Oni parenteze ne forgesu, ke Britujo pagas rabatitan kotizon al EU).
Kaj mi faris kalkulon. Se anstataŭ de elspezi ses miliardoj usonaj dolaroj instrui anglan al ĉiuj studentoj, Sud-Koreujo decidus traduki librojn el fremdlingvoj, ili povus traduki 75.000 librojn ĉiujare.
Maniero de kalkuli
Kosto de traduko - US $1 por ĉiu vorto tradukita
Nombro de vortoj en averaĝa libro - 80.000
Vortoj, kiuj tradukeblaj per ses miliardoj dolaroj - 6 miliaroj
Nombro de libroj, kiujn oni povus traduki - 6 miliardoj / 80.000 = 75.000 libroj!
Ŭaŭ!
Bonvole korektu min, se vi trovas erarojn.
Kirilo81 (프로필 보기) 2013년 8월 13일 오전 10:23:39
Demian (프로필 보기) 2013년 8월 13일 오전 10:35:08
Kirilo81:Ekzistas ec Vikipedia pago pri la raporto de GrinDankon!
rundvlp (프로필 보기) 2013년 8월 17일 오후 7:40:04
Demian:Laŭ tiu ĉi gazetartikolo de Korea Times, sud-koreaj gepatroj elspezas proksimume US $6 miliardo ĉiujare por instrui al siaj gefiloj anglan lingvon.Dankon mi tuj konigos tion per mia fejsbuka konto !