Al la enhavo

Plendo de limigo de mesaĝlongo

de Jev, 2007-novembro-11

Mesaĝoj: 43

Lingvo: Esperanto

Charmina (Montri la profilon) 2007-novembro-12 18:49:33

Ĉu ĉiu forumo eble havus apartan limigon? Tiel, forumo de tagvortoj (aŭ eble iuj aliaj temoj) havus limigon de tri aŭ kvar mil simboloj, sed aliaj forumoj ankoraŭ havus limigon de du mil simboloj.

Mi konsentas, ke por plej da forumoj du mil simboloj estas ja sufiĉa kvanto, kaj oni povas feliĉe dividi pli longajn mesaĝojn. Sed iom da forumoj (tagvortoj ekzemple) eble havus multajn dividajn mesaĝojn, kaj tio eble ekiĝus tre ĝena.

Mi havas ankaŭ alian ideon. Ĉu ni havus parte moderiĝitaj forumoj tiel: ke se oni sendas mesaĝon kun malpli ol du mil simboloj, ĝi tuj aperas; sed se oni sendas pli longan mesaĝon, moderiganto unue devas akcepti la mesaĝon antaŭ ol ĝi aperus?

Mi ankoraŭ estas komencanto, do mi esperas, ke miaj frazoj estas sufiĉe kompreneblaj.

Jev (Montri la profilon) 2007-novembro-12 19:04:35

Charmina:Mi havas ankaŭ alian ideon. Ĉu ni havus parte moderiĝitaj forumoj tiel: ke se oni sendas mesaĝon kun malpli ol du mil simboloj, ĝi tuj aperas; sed se oni sendas pli longan mesaĝon, moderiganto unue devas akcepti la mesaĝon antaŭ ol ĝi aperus?
Dankon, Charmina, pro la mesaĝo. Aprobado de mesaĝoj ne estus bona solvo laŭ mi. Administrantoj certe ne estus feliĉaj pri tio kaj krome tio malrapide funkcius. rideto.gif

Aldoni diversajn limigojn por diversaj forumoj estus komplike, ĉar, ekzemple, ne ekzistas iu komuna loko por tagovortoj. Oni tradukas kaj analizas ilin en ordinaraj nacilingvaj forumoj. Ĝis nun la tagovortoj estas tradukataj ŝajne nur al du lingvoj: la ĉina kaj germana. La ĉina ne havas problemojn, aperas nur problemo pri la germana. Kaj mi tion komprenas, ĉar en la germana estas sufiĉe longaj vortoj.

Do la sola bona solvo estas simple trovi iun komunan limigon, pri kiu ni ĉiuj estos kontentaj. Nun estas 2000, se tio ne sufiĉos por germanoj, ni denove pensos pri tio.

Kaj mi kredas, ke necesas doni iom da tempo al niaj uzantoj, por ke ili iom alkutimiĝu al tio. Ĉiam, kiam ni aldonas ion novan, aperas pluraj homoj, kiuj ne ŝatas tion. rideto.gif

Filu (Montri la profilon) 2007-novembro-12 20:12:22

Jev,

Mi scias, ke vi deziras ne tro senbezone daŭrigi ĉifadenon. Sed ankaŭ alian pensaĵon deziras submeti mi al via atento.

Hieraŭ aŭ hodiaŭ (mi ne tro certas) aperis en la franclingva forumo mesaĝaron el forumano, kiu havis multegon (tre multegon, fakte) por esprimi. Mi iom timas, ke tio forigus aliajn legantojn kaj partoprenantojn pro troaj mesaĝoj el nur unu partoprenanto, kaj pro kvazaŭa malaperigo de ĉiuj aliaj mesaĝoj el aliuloj.

Ĉu eblus limigi la videblo de longegaj mesaĝoj al nur 1500 aŭ 2000 simboloj, kaj oferti la ebleco al tiuj, kiuj dezirus, vidi la tutan mesaĝon, per tranĉaĵoj enhavantaj 1500 aŭ 2000 simboloj. Ĉimaniere ne estus tia cunamo da mesaĝoj el parolemuloj...

Jev (Montri la profilon) 2007-novembro-12 20:19:38

Filu:Ĉu eblus limigi la videblo de longegaj mesaĝoj al nur 1500 aŭ 2000 simboloj, kaj oferti la ebleco al tiuj, kiuj dezirus, vidi la tutan mesaĝon, per tranĉaĵoj enhavantaj 1500 aŭ 2000 simboloj. Ĉimaniere ne estus tia cunamo da mesaĝoj el parolemuloj...
Tio estas vere bela kaj pripensinda ideo. Mi devas nur pripensi, ĉu tio helpos, ĉar verŝajne la tekstoj ĉiukaze ja devos aperi, simple parto de ili estos malvidebligita per JS. Eble mi povus uzi AJAX, sed tiukaze la skriptoj tro komplikiĝus. Tamen ajnokaze mi ŝatas la ideon kaj provos pripensi ĝin. Dankon.

Jev (Montri la profilon) 2007-novembro-12 22:01:45

Mi nun babilis kun la uzanto mnlg kaj li konvinkis min, ke por kelkaj okazoj indas skribi pli longajn mesaĝojn. rideto.gif

Do provizore mi plialtigis la nombron de simboloj al 3000 por simplaj uzantoj kaj al 5000 por tradukantoj kaj lingvohelpantoj de lernu!.

La solvo estas provizora, sed eble ĝi restos. Mi daŭre esploros la aferon. Dankon pro ĉiuj opinioj kaj proponoj. Mi certe daŭre pensos ankaŭ pri la ideo de Filu.

EL_NEBULOSO (Montri la profilon) 2007-novembro-12 22:18:43

3000 aŭ 5000 (por tradukantoj) simboloj!

Mi pensas ke tio estus pli bone ol nun. sal.gif

Gerald

stefanspaul (Montri la profilon) 2007-novembro-12 22:26:56

Dankon, Jev kaj mnlg!
Mi dankas vin ankaŭ en la nomo de aliaj - ne solaj germanaj - forumanoj.
Amike,
Stefan

stefanspaul (Montri la profilon) 2007-novembro-12 22:36:43

Terurĉjo:petu hditon, ke li malplilongigu germanajn vortojn, ke ili lokiĝu plene en 2000-simbola mesaĝo.
Mi ne aŭdis ion de blua mauritius ekde 5 tagoj.
Terurĉjo:1601 simboloj restas neuzitaj.
Vi povus fari donacaĵon al tradukanto forumo. sal.gif

Bonan nokton!

Amike,
Stefan

P.S. Mi donadas pli ol 2600 simboloj. rideto.gif

Filu (Montri la profilon) 2007-novembro-13 03:40:08

Kara Jev,
Dankon pro via tempo kaj via mie malrekonita (sed nun rekonata) bonvolo. Mi kredas, ke 3000 simboloj bone funkcios, kaj espereble la paĝoj forumaj ne fariĝos tro pezaj...
Amike,
Felico

Alexandrex (Montri la profilon) 2014-novembro-06 16:22:15

Citaĵo:
[Mi nun babilis kun la uzanto mnlg kaj li konvinkis min, ke por kelkaj okazoj indas skribi pli longajn mesaĝojn.

Do provizore mi plialtigis la nombron de simboloj al 3000 por simplaj uzantoj kaj al 5000 por tradukantoj kaj lingvohelpantoj de lernu!.

La solvo estas provizora, sed eble ĝi restos. Mi daŭre esploros la aferon. Dankon pro ĉiuj opinioj kaj proponoj. Mi certe daŭre pensos ankaŭ pri la ideo de Filu.

Jev./quote]Saluton, Jev.
Limigi nun la nombron da uzeblaj simboloj en ĉiu mesaĝo estas tipa absurdaĵo de la tipa esperantista etoso. Ni, esperantoparolantoj, ne estas stultuloj aŭ friponoj kiuj bezonas esti kontrolitaj por "ne paroli tro.".
Mi konas la forumon Lernu antaŭ pluraj jaroj, sed, kun ĉi tiu limo, filozofi ĉi tie per Esperanto estus absurda ago.
Kaj mi aldonas gravan ion. La nomo de ĉi tiu forumo estas Lernu, ĉu ne? Nu: por multaj lernantoj de Esperanto, paroli aŭ skribi sen limo da longeco pri la preferata afero estas bonega lingva ekzerco. Ĉi tio estas historie pruvata, komencante kun Zamenhofo mem, kiu lernis (kaj disvolvis) Esperanton per longaj paroladoj kaj skribadoj.
Do mi akceptas filozofi ĉi tie per ortodoksa Esperanto... sen limo da longeco, kompreneble!
Amike, Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto trigrupo @ yahoo . es (trigrupo arobo yahoo punkto es).

Reen al la supro