前往目錄

Gramatika demando el Fundamenta Krestomatio

貼文者: Demian, 2013年8月14日

訊息: 4

語言: Esperanto

Demian (顯示個人資料) 2013年8月14日下午6:31:57

Kiom da tempo kaj laboroj estas perdata por la ellernado de fremdaj lingvoj, kaj malgraŭ ĉio, elveturante el la limoj de nia patrujo, ni ordinare ne havas la eblon kompreniĝadi kun similaj al ni homoj. Kiom da tempo, laboroj kaj materialaj rimedoj estas perdata por tio, .... estus eble skribataj rekte en ĝi.

Artikoloj pri Esperanto, El la unua libro de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio

Kial Zamenhof uzas "perdata" anstataŭ de "perdataj"?

Kirilo81 (顯示個人資料) 2013年8月14日下午6:58:27

Laŭgramatike oni devus skribi eĉ perdate,ĉar ĝi rilatas al kiom, sed kutime oni rilatigas la predikativon al la laŭsenca prepozicia parto kaj tial uzas adjektivon, kp. la koncernan ĉapitron en PMEG.

En tiu okazo ŝajne temas pri iu speco de kompromisa formo inter adjektivo (-a) kaj adverbo (manko de pluralo), kp. similan ekzemplon en PMEG.

Demian (顯示個人資料) 2013年8月15日上午5:30:08

Kirilo81:Laŭgramatike oni devus skribi eĉ perdate,ĉar ĝi rilatas al kiom, sed kutime oni rilatigas la predikativon al la laŭsenca prepozicia parto kaj tial uzas adjektivon, kp. la koncernan ĉapitron en PMEG.

En tiu okazo ŝajne temas pri iu speco de kompromisa formo inter adjektivo (-a) kaj adverbo (manko de pluralo), kp. similan ekzemplon en PMEG.
Dankon!

sudanglo (顯示個人資料) 2013年8月15日上午8:58:21

Oni konceptas la perditan tempon kune kun la malŝparitaj laboroj kiel unu aferon.

Cetere, eble, se oni dirus 'kiom da tempo kaj laboroj estas perdataj' ne estus tiel klare, ke la tempo ankaŭ estas perdata ĉar la pluraligo nature ligas al tio, kio estas jam esprimata plurale.

Komparu kun 'kiom da horoj estas perdataj' aŭ 'jen ankoraŭ unu pundo kaj 50 pencoj malŝparita'.

回到上端