본문으로

ASL (Usona Gestlingvo) kaj Esperanto

글쓴이: jchthys, 2013년 8월 16일

글: 7

언어: Esperanto

jchthys (프로필 보기) 2013년 8월 16일 오후 3:08:16

Antaŭ nelonge mi eklernis ASL (Usonan Gestlingvon). Ĝi ja estas interesa lingvo, kaj krome la diskutado pri la Surda kulturo estas pensigema.

Pli specife: Oni ĝenerale rekomendas, ke oni lernas gestlingvon denaske, ĉar tio ebligas la naturan ekzistiĝon de la lingva fako je normala aĝo; oni diras, ke tiu aĝo estas pli-malpli ĉ. 1,5 ĝis 3 jaroj. Tamen por tiuj, kiuj poste lernos la anglan, tiu parollingvo estos dua lingvo, kaj oni eble ne lernos ĝin je alta nivelo.

Persone mi kredas, ke ankoraŭ estas pli bone lerni la gestlingvon unue, ĉar eĉ se oni lernus la anglan unue, oni ne lernus ĝin perfekte, kaj estus tre malfacile por la infano dum la fruaj jaroj.

Tamen—ĉu la uzo de Esperanto helpemus? Certe parolantoj de aliaj parollingvoj povas lerni Esperanton je alta nivelo, kaj regi ĝin kvazaŭ denaske. Ĉu same por denaskaj uzantoj de gestlingvoj? Ĉu denaska ASL-parolanto lernus Esperanton multe pli facile ol la anglan, kaj regi ĝin (skribe kaj lege) preskaŭ kiel denaske? Ĉu aliaj aŭdis pri ideo simila, aŭ konas surdan Esperantiston?

Koracio (프로필 보기) 2013년 9월 12일 오후 7:10:57

Saluton,
mi lernas HSL, la Hungaran Signolingvon. La plej pli denaskaj surduloj en Hungario parolas la Hungaran tre malbone, kaj ne estas por ili facila lerni ankaŭ aliajn fremdajn lingvojn voĉajn. Malfacile estas por ili findi instruiston, kaj ofte lernas tiujn lingvojn nur skribe. Ankaŭ Ádám Kósa scipovas la fremdlingvojn nur skribe.

Mi estas aŭdantulo, sed pensas, ke Esperanto povas esti por ili pli facila, ol la aliaj voĉaj lingvoj. Ekzemple HSL havas klasifikatorojn, el kiuj iujn ankaŭ havas Esperanto.

jchthys (프로필 보기) 2013년 9월 23일 오후 5:49:24

Pro tio ke surduloj ne povas aŭdi, mi ne volus ke ili lernu iujn ajn lingvojn voĉe…la demando estas, ĉu Esperanto estus lingvo pli facile lernebla per skribo ol la angla, la hungara, ktp.

erinja (프로필 보기) 2013년 9월 23일 오후 5:56:36

Ne vere gravas, ĉu ne? Usonano devas povi legi la anglan, do eĉ se oni lernus Esperanton, denaska usonano prefere lernu la anglan por povi partopreni en la normala vivo (spekti televidon kun subtekstoj, legi gazetojn, legi paketojn de manĝaĵo, ktp). La angla estas neevitebla, do laŭ mi ne indas malŝpari tempon per unua lernado de Esperanto, lingvo kiun oni ne praktike uzas en Usono.

Se surduloj ne lernas la skriban anglan ĝis denaska nivelo, tio montras malforton en la sistemo de edukado. Estas sufiĉe multe da homoj kiuj lernas du lingvojn de infana aĝo kaj finfine sukcesas paroli ambaŭ ĝis denaska nivelo.

Uridium (프로필 보기) 2013년 9월 23일 오후 6:50:27

Ja ekzistas la Esperanta Gestlingvo, oni nomas ĝin Signuno.

Koracio (프로필 보기) 2013년 10월 6일 오후 6:57:37

Mi ne volis diri, ke la lernado de la parollingvoj estas senespera por la surduloj. Ili lernas ilian nacian lingvon lerneje, kaj ilia plimulto lernas ĝin eĉ paroli. Sed la parolado restas malfacila. Kiu povas paroli, kaj estas pretendema, tiu lernas ankaŭ la aliajn fremdlingvojn paroli.

Ili lernas la parolatajn lingvojn por la aŭdantuloj, kaj por la novuloj, kiuj surdigis antaŭ nelonge. Mi legis en iu forumo de la surduloj, ke ili povas lerni novan signolingvon en tri monatoj.

La Esperanto estas planita por esti facila ne nur parole, sed ankaŭ skribe. En la tia forumo neniu el ili skribis pri la ekspertoj de la lernado de la Esperanto, do la pliaj estas nur spekulacioj.

La Esperanto estas por ili ankaŭ pli facila, ol la aliaj parollingvoj, precipe la legado kaj la skribado. Por la liplegado bonas, ke la karakteraj finoj de la vortospecoj estas facile rekonebla, sed la liberala fonotaktiko malfacilas ĝin. Se vi volas, instruu al ili Esperanton minimume legi kaj skribi; la Esperanto devas esti por ĉiuj.

Ili ankaŭ faris internacian lingvon, la Internacian Signolingvon, kiun parolas tiuj surduloj, kiuj estas en la internacia vivo.

brw1 (프로필 보기) 2013년 11월 19일 오전 3:51:47

Usonan Gestlingvon estas pli facile lernita post kiam vi lernis esperanto en mian sperton. Mi ne scias multe la Usonan Gestlingvon sed, ĝi estas pli facile lernita nun kvankam mi ne jam parolas aŭ scribas flue en esperanton sed, mi bone komprenas ĝin nun. Ĉiu lingvojn estus pli facile lernita post kiam vi lernis aliajn lingvojn precipe post kiam vi lernis esperanton. Mi esperas mi gramatika estas pli bona nun!

다시 위로