Sisu juurde

Turka lingvo

kelle poolt Ergazomai, 16. august 2013

Postitused: 7

Keel: Esperanto

Ergazomai (Näita profiili) 16. august 2013 20:51.09

Ĉu iu ajn ĉi tie lernas (aŭ jam parolas) la turkan? Mi trastudas ĝin ekde iom da monatoj, sola, nur per manlibro...
Mi jam konas sufiĉe la gramatikon (aŭ almenaŭ ĝiaj bazaj partoj), sed mi volas pliriĉigi mian vortprovizon kaj paroli kun iu ajn estus bona maniero, laŭ mi.
Plu, praktiki ĝin kun esperantisto estus utile ankaŭ por praktiki reciproke nian Esperanton, samtempe.
Mi ankaŭ bonvole akceptas konsilojn pri lernorimedoj kaj por-komencantaj krestomatioj ktp. ridulo.gif

Bana yardım ediniz, lütfen ridulo.gif

raffadalbo (Näita profiili) 14. september 2013 15:03.24

Ergazomai:Ĉu iu ajn ĉi tie lernas (aŭ jam parolas) la turkan? ...
Ĉu vi kontaktis iun de la turka forumo? Vidu, ekzemple, la fadenon http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=6....

Kaj bonan ŝancon!

utku (Näita profiili) 27. veebruar 2015 9:45.18

Saluton! ridulo.gif

Karaj amikoj, kiuj, eĉ iomete, interesiĝas pri la turka lingvo!

Ni lanĉis novan WhatssApp-grupon en la turka pri Esperanto.

Bonvenu al nia grupo,[/b]
por ĉiam tujaj respondoj al viaj demandoj pri la turka lingvo, kaj konatiĝi, praktiki skribe aŭ aŭde, aŭ nur malaktive legi, se vi volas tiel.

Por nun, ni estas tre malmultaj kaj ni bezonas aktivecon per novulojn, kiel vi.

Por aliĝi, bonvolu sendi vian poŝtelefon-numeron per privata mesaĝo al mi.

Kroma informo: http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=1...

Dankon. ridulo.gif

troyshadow (Näita profiili) 1. märts 2015 21:35.59

mi dauxras lerni la lingvon,tre amuza!!!

robbkvasnak (Näita profiili) 1. märts 2015 22:14.46

Mi studis la turkan lingvon multajn jarojn kaj nun mi povas konversacieti en ĝi. Mi povas legi ĵurnalojn kaj simplajn librojn. La ĉefa problemo por eksterlandanoj ests: 1) malnovaj vortoj ade malaperas sed ankoraŭ troviĝas en la lernolibroj; 2) la turkoj uzas tre buntan lingvon kiam ili parolas kaj ili ŝategas ludi kun la lingvo tiel ke vi ofte ne trovos la vorton precizan en turka vortaro; 3) la vortordo estas tre malsimila al la eŭrohindaj lingvoj sed tio ne signifas ke la turkoj ĉiam observas la korektan vortordon; 4)por vere kompreni la turkan vi devas lerni pri la turka kulturo (ĝi estas mirinda, belega sed ege vasta - la turka historio prais en centra Azio kaj balais la tutan Azion survoje al hodiaŭa Turkio). Por vere scipovi la turkan, vi devas vivi en Turkio, mi kredas [mi ege amus fari tion sed estas malfacile trovi laboron tie]. Bonan ŝancon!

utku (Näita profiili) 4. märts 2015 6:53.56

Por lerni ĉiun landan lingvon estas rekomendinda vivi en tiu lando, sed por la turka ĝi vere estas preskaŭ devo; la taga lingvo havas sian mem stilon ol la oficiala, la lingvo estas sufiĉe malfacila por lerni de libroj, turkoj ne estas talentuloj je lingva lernado, kio devigus vin lerni la turkan por vivi, kaj ĝenerele turkoj (ne mi) estas tre parolemaj, kiu signifas multan praktikon. Ni havas kaj havis eksterlandajn studentojn ĉe lernejo - aŭ pliĝuste parolejo ridulo.gif - ĉiu bone kaj rapide lernas la turkan kaj mi mem mire observis ke, en nia mezlernejo usonana knabo ekparolis turkan vere tute nedistingueblan de iu ajn denaskulo en unu jaro.

troyshadow (Näita profiili) 7. märts 2015 20:03.19

utku:Por lerni ĉiun landan lingvon estas rekomendinda vivi en tiu lando, sed por la turka ĝi vere estas preskaŭ devo; la taga lingvo havas sian mem stilon ol la oficiala, la lingvo estas sufiĉe malfacila por lerni de libroj, turkoj ne estas talentuloj je lingva lernado, kio devigus vin lerni la turkan por vivi, kaj ĝenerele turkoj (ne mi) estas tre parolemaj, kiu signifas multan praktikon. Ni havas kaj havis eksterlandajn studentojn ĉe lernejo - aŭ pliĝuste parolejo ridulo.gif - ĉiu bone kaj rapide lernas la turkan kaj mi mem mire observis ke, en nia mezlernejo usonana knabo ekparolis turkan vere tute nedistingueblan de iu ajn denaskulo en unu jaro.
turkidaj lingvoj iome similas e-on,eble pro gxi tiu tiel makfacilelernebla malgraw neewropa logiko,sed,versxajne,logiko de ewropaj lingvoj,kiun havas eo, aspektas samtiel fremda al neewropanoj

Tagasi üles