Vai all’indice

Esperantistoj: plu ol du milionoj. Idistoj: du mil!!! Tio ne estas vere stranga?

di Uridium, 18 agosto 2013

Messaggi: 26

Lingua: Esperanto

riisto (Mostra il profilo) 19 agosto 2013 12:55:08

Benjamino:Krome: Mi dubas ĉu vere ekzistas du milionoj da Esperantistoj. Eble ekzistas 10 mil Esperantistoj plus milionoj da kabeintoj kaj ne plu interesataj progresuntoj*.
Por atingi du milionojn oni devas havi tre larĝan koncepton de "esperantisto". Tamen, por atingi nur 10 mil oni devas havi tre mallarĝan koncepton. Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Statistiko_de_Esperan...

Shuchdan40 (Mostra il profilo) 19 agosto 2013 13:55:17

agarrido18:sed se iu pensas ke tio montras malfidon al Esperanto, tio jam estas bigoteco.
Mi komprenas la vorton "bigotecon" kiel "la eco de esti nesincera en sia adoro". Ĉu vi vere vidis mian nesincerecon?
Mi ne estas kontraŭ tio, ke homoj havas intereson por aliajn planlingvojn. Mi jam legis iom pri toka-pona kaj mi ne pensas, ke tio estis perfido. Se mi pensas, ke mi persone povos doni ion al Esperanto, ĉu tio nepre devas esti perceptita kiel bigoteco?

agarrido18 (Mostra il profilo) 19 agosto 2013 14:32:24

Shuchdan40:Mi komprenas la vorton "bigotecon" kiel "la eco de esti nesincera en sia adoro".
Ankaŭ mi tute ne komprenis tian signifon. Angle tio estus difinita malsame. El kiu vortaro vi prenis tian signifon?
Mi ne vidis vian nesincerecon. La malon mi vidis. Eliginte la signifon malantaŭ via antaŭa diro, vi estas iom tro amas Esperanton ke ŝajnas ke al vi lerni aliajn planlingvojn montras perfidon al Esperanto.
Fine, korektigu min se mi do malpravas.

Tamen:
Shuchdan40:Mi jam legis iom pri toka-pona kaj mi ne pensas, ke tio estis perfido.
Tiu ĉi citaĵo iel kontraŭas vian antaŭan diron. Kaj dank' al vi pro la vorto, 'perfido'.

Shuchdan40:Se mi pensas, ke mi persone povos doni ion al Esperanto, ĉu tio nepre devas esti perceptita kiel bigoteco?
Doni kion?

Shuchdan40 (Mostra il profilo) 19 agosto 2013 15:08:20

agarrido18 El kiu vortaro vi prenis tian signifon?
Mi trovis tiun vorton en alia vortaro kaj nun mi ne certas, ĉu mi estis prava, kiam ofendiĝis: mi havas malnovan paperan esperanta-rusan vortaron, kiu mi diris, ke bigoto estas ханжа, kio signifas ruse "hipokritulon". Pro tio mi indignis. Sed post via nova mesaĝo mi malfermis la elektronan "La nova plena ilustrita vortaro de Esperanto", kie mi legis: "bigoto: homo ekscese fervora en la plenumado de eksteraj religiaj devoj". Nun mi pensas, ke vi uzis la vorton laŭ tiu determino.
agarrido18 skribis:Tiu ĉi citaĵo iel kontraŭas vian antaŭan diron
Mi ne opinias, ke mi kontraŭdiris al mi mem. Mi diris, ke mi ne lernos kaj ne parolos Idon. Mi ne parolos toka-ponan, kvankam mi legis pri ĝi. Mi ŝatas la ideon de Esperanto.
agarrido18 skribis: Doni kion?
Bona demando! Mi ial sciis, ke vi demandos tion. Unue, se mi parolos pli bone, tio estos bone por la evoluo de la lingvo, ĉu ne?
Due, eble mi estas tromemfida, sed mi volas iam en estonteco traduki ion, certe senpage. Amike.

novatago (Mostra il profilo) 19 agosto 2013 16:20:26

agarrido18:Ĉu lerni aliajn planlingvojn montras ke ne fidas Esperanton? Ĉu estas konkurso inter planlingvoj?
Mi pensas ke ĉiu liberas por fari kion ajn. Tamen afero estas eksplikinda.

Sendube lerni aliajn planlingvojn pro voli lerni ilin, ne estas problemo. Tamen, de la komenco, fidelaj Idistoj konkuris kontraŭ Esperanto, kaj faris tion dirante ke ĝi estas Esperanto plibonigita. Io ne vera. La tempo por lerni ĝin de okcidenta eŭropano, sen scii Esperanton, estas iomete pli malgranda. La tempo por lerni ĝin de ĉiu alia, sen scii Esperanton, estas la sama aŭ eble iom pli granda. La afero estas ke multaj el ili ŝatas pli idon, kaj pensas ke ĝi estas pli facila ĉar ĝi pli similas al la latina.

Alia afero menciinda, estas ke se oni volas apogi (mi jam ne parolas pri lerni aferon dum libera tempo) planlingvon kiel internacian lingvon, apogi alian aĵon, kiu ne estas Esperanton estas rabi fortojn al lingvo, kiu funkcias por doni ilin al projekto en vindotuko kaj tiel ĵeti al rubujo 125 jarojn de grandega laboro. Krom malplibonigi la ĝenerelan aspekton de la afero pri planlingvo kiel internacia lingvo, kiu ja estas opiniata kiel ridinda de la plejmulto. Tio donas al kontraŭuloj kialojn por kontraŭi eĉ pli kaj argumentojn por kontraŭi pli efike, kaj ridindigi pli kaj pli la aferon.

Mi scias ke por lernemuloj de planlingvoj, tiu afero ne estas grava ĉar ilia interesiĝo estas alia. Tamen, mi pensas ke gravas mencii tion, ĉar mi vidis ke oni facilanime neglektas aŭ senscias historion de Idon, kaj la skismon okazigitan de la apero de Ido. Skismo tute senutila por Ido, kaj tre damaĝa por la ideo de planlingvo kiel internacia lingvo, kaj por Esperanto, kiu ĝis tiam progresadis sufiĉe bone.

Ĝis, Novatago.

Benjamino (Mostra il profilo) 19 agosto 2013 16:35:22

Mi dubas ĉu ankoraŭ ekzistas multaj Idistoj, kiuj serioze subtenas ĝin kiel internacian lingvon. (Fakte malmultaj Idistoj ekzistas, kaj mi ege dubas ĉu ekzistas du mil).

Lastatempe eĉ malplimultiĝas la kvanto de Esperantistoj, kiuj serioze subtenas Esperanton kiel internacian lingvon.

novatago (Mostra il profilo) 19 agosto 2013 16:57:11

Benjamino:Lastatempe eĉ malplimultiĝas la kvanto de Esperantistoj, kiuj serioze subtenas Esperanton kiel internacian lingvon.
La afero estas ke nuntempe estas multe pli lernantoj/parolantoj de Esperanto, kies ĉefaj kialoj por lerni ĝin ne estas la kutimaj idealoj, aŭ ilia sinteno estas alia sed ankoraŭ serioza. Diri tion kaj diri ke malpliiĝas la kvanto de Esperantistojn, kiuj serioze subtenas Esperanton estas afero tre malsama. Kaj iom kontraŭdira afero, se oni pensas ke vi diris tion en multekosta retejo (vi ne pensu ke ĝi ne estas nur "senpaga" forumo) subtenata de parolantoj kaj lernantoj. Eble kompare malpliiĝis la elcento, ne la kvanto.

Ĝis, Novatago.

Benjamino (Mostra il profilo) 19 agosto 2013 20:57:03

Ne serioze subteni Esperanton estas malsama afero al ne serioze subteni ĝin kiel internacian lingvon.

Terran (Mostra il profilo) 09 settembre 2013 11:41:11

Lingvoj kiel Esperanto kaj Ido ne estas lernitaj ĉar ili estas utilaj en ĉiutaga vivo. Ili estas lernitaj ĉar homoj volas lerni ilin kaj volas paroli kun aliaj personoj, kiuj konas la lingvon. Ido ŝajnas tre interesa lingvo, sed ne estas tre multaj homoj kun kiuj paroli ĝin.

Mi estas lernanta Esperanton ĉar mi konsentas je la celoj de la lingvo, kaj pro scii ĝin helpos min lerni aliajn lingvojn, ke mi bezonas uzi ofte. Mi ne lernas ĝin en la okazo se mi renkontas Esperanto-parolantulon en la strato.

Se Ido havis kiel multaj aŭ pli da parolantoj ol Esperanto, ĝi povus estis elektita ĉar mi estas parolanto de la angla kaj la hispana. Ido havas pli latinajn radikojn kaj ne uzas specialajn signojn, do por mi persone, Ido verŝajne estus pli facila.

Tamen, mi elektis Esperanton ĉar pli da homoj parolas ĝin, kaj ĉar ĝi havas pli da literaturo, muziko, retejoj, historio, kulturo, ktp. Ne ĉar ĝi estas "pli bona" ol Ido (aŭ iu ajn alia lingvo).

Esperanto estas bela lingvo, kaj ju pli mi lernas ĝin, des pli mi ŝatas. Ankoraŭ, aliaj lingvoj (kiel Ido) estas same belaj. Ĝi ne estas konkurenco. Eĉ se ĝi estis unu, Esperanto klare gajnis.

joselo (Mostra il profilo) 11 settembre 2013 16:01:52

Jes,

mi lernis la du lingvojn, kvankam por mi estas plu bela Ido, kaj pro to, mi duris lerni ĝin kvamkam ne estis multaj parolantoj. Fakte, mi kredas ke du mil Idisti en la aktuala mondo estas ne posibla.

Onu nur devas esti en irga Ida forumo o facebook. Mi kredas ke en la mondo estsd kvar cent o kvin cent Idisti, kvankam vera aktiva Idistoj estas malpli.

Estas bona koni ĉiujn lingvojn kaj mi duros esti Esperantisto kaj Idisto, kvankam mi ne estus vera parolanto, nam me ne estas aktiva nek estas membro de Lingvaj Asocioj.

Til baldaŭ!

Ĝis balde!

JoSeLo

Torna all’inizio