Więcej

Esperantistoj: plu ol du milionoj. Idistoj: du mil!!! Tio ne estas vere stranga?

od Uridium, 18 sierpnia 2013

Wpisy: 26

Język: Esperanto

Uridium (Pokaż profil) 18 sierpnia 2013, 11:48:34

Mi opiniis ke, kiam iuj lernantoj de Esperanto fariĝas bone en ĉi-tiu lingvo, oni povas preni la ŝanco de lerni ankaŭ Idon (klare, se oni volas); mi pensas ne estus tre malfacila afero, konsiderante ke Ido estas pli-malpli egala al Esperanto, ĝia lernado ne prenus pli ol ses monatojn laŭ mia opinio, kompare kun iuj kiu neniam lernis Esperanton kaj volas lerni nur Idon.
Mi volas diri: la afero jam estas (kvazaŭ) farita antaŭ ol eklerni, ĉu ne?
Tiam, kial ne?

Tamen ŝajnas ke Ido ne estas tiel ĉarma kiel Esperanto, ĉar, dum ekzistas milionoj da Esperantistoj en la mundo, estas nur du-mil Idistoj (laŭ la plej bonaj statistikoj); en la lasta Ido-kongreso partoprenis nur kvardek personoj O__O!

Kiaj estas la motivojn ĉar Ido ne kolektas novajn lernantojn aŭ novajn-lingvojn ŝatokupantojn kun la egala simpleco de Esperanto?

Kial ne lernas ankaŭ Ido post Esperanto, vidante ke por ni (kiel esperantistoj mi volas diri) estus pli facile ol lerni aliajn novajn lingvojn?

Bonan dimanĉon al ĉiuj!

P.S. La Ido-prezidanto neniam pagis mi por fari reklamoj al Ido lango.gif!

goli (Pokaż profil) 18 sierpnia 2013, 15:30:12

La demando estas por kio lerni idon, kiu estas nur unu da multaj modifoj de esperanto? Se vi volus ellerni rusan, ĉu vi lernus literaturan rusan aŭ Rjazanjan dialekton de ĝi? Kaj por kiu lerni la lingvon, kiun oni ne bezonas kaj kiu ne estas utila? Kun kiu mi parolas ide? Kun ĉi tiuj maksimume du mil personoj? Ido ekzistas por 106 jaroj, kiu ĉirkaŭe egalas 126 jaroj de esperanto. Kaj kiu lingvo estas la plej sukcesa planlingvo da ĉiuj?

Benjamino (Pokaż profil) 18 sierpnia 2013, 19:04:05

Interesa fadeno. Verŝajne hazarde, mi ĵus eklernis Idon.

Mi ŝatus lerni ĉiujn modifitajn* versiojn de Esperanto- ju pli da lingvoj, des pli bone. Sed, Ido estas facile lernebla en la Interreto nuntempe, dum multaj aliaj ne estas. Tial mi ĵus serioze eklernis Idon (anstataŭ alian Esperantidon).

Por mi, Ido kaj Esperanto estas kvazaŭ la Itala kaj la Hispana. Pli multaj personoj ja parolas la hispanan, sed la itala ankoraŭ estas bona.

*modif/i: Parte ŝanĝi ion ne tuŝante la esencon: modifi la formon de; modifi projekton, leĝon, aranĝon. Laŭ Reta Vortaro: http://www.reta-vortaro.de/revo/art/modif.html

Mi ne scias kial ĝi mankas en la Lernu-a vortaro.

novatago (Pokaż profil) 18 sierpnia 2013, 21:15:26

Uridium:Kial ne lernas ankaŭ Ido post Esperanto, vidante ke por ni (kiel esperantistoj mi volas diri) estus pli facile ol lerni aliajn novajn lingvojn?
Unue ĉar same, kiel lerni la italan, ne signifas interesiĝi pri la hispana, lerni Esperanton, ne signifas interesiĝi pri projektoj de aliaj preskaŭ ne uzataj planglingvoj.

Due, mi kaj multaj aliaj volas uzi Esperanton ĉar ĝi estas funkciantan lingvon (krom aliaj kialoj), ne dediĉi la vivon al lerni projektojn de planlingvoj.

Male al kutima ideo inter multaj lernemuloj de planlingvoj, interesiĝi pri konkreta planlingvo, ne signifas interesiĝi pri ĉio rilate al planlingvoj. Fakte, en la kazo de Esperanto, tio ofte signifas interesiĝi pri iaj idealoj, sed ne pri lerni lingvojn senĉese.

Benjamino:Interesa fadeno
Tute ne.

Ĝis, Novatago.

RiotNrrd (Pokaż profil) 18 sierpnia 2013, 22:22:56

Mi ne kontraŭas la lernadon de Ido. Sed, plejparte, pro la samaj kialoj donitaj de novatago, mi ne deziras lerni Idon, aŭ eĉ aliajn lingvojn krom Esperanto, artefaritaj aŭ ne.

Por mi, la kialo por mia lernado de Esperanto estas por paroli kun homoj de multaj aliaj landoj. Se mi bezonas paroli kun (ekzemple) specifaj italoj, kaj ili ne parolas Esperanton, tiam mi devas lerni la italan. Same por rusoj, ĉinoj, hispanoj, ktp. Se mi bezonas paroli kun specifaj homoj, tiam mi devas lerni iliajn lingvojn.

Sed, mi ne bezonas paroli kun specifaj alilandanoj. Anstataŭe, Esperante, mi simple parolas kun iu ajn alilandano kiu ankaŭ parolas Esperanton. La aro de Esperanto-parolantoj en ĉiu lando estas tre malgranda, kompreneble, sed kiu zorgas? Ili ekzistas, sufiĉe interretumas, kaj tial plenplenas mian bezonon.

Se mi vojaĝus pli, eble mi bezonus lerni aliajn lingvojn. Sed, nuntempe mi ne planos tiel, do Esperanto sole sufiĉas por mi mem.

Oijos (Pokaż profil) 19 sierpnia 2013, 00:37:46

Kiu estas via jaro, Uridium? Jam evidentas, ke Ido ne anstataŭigos Esperanton. Ĝi estis sufiĉe proksime fari tion, sed finfine tio ne okazis. Rigardu al estonteco.

Cetere, ambaŭ nombroj estas multe tro grandaj.

agarrido18 (Pokaż profil) 19 sierpnia 2013, 01:48:02

Kiam mi vidas ion rilatan al Ido, mi diras al mi: "Mi volus lerni ankaŭ Idon."
Tion aldonus al mia scio pri plan lingvoj, kaj mi povus uzi ambaŭ lingvojn, eble kiam mi afiŝas ĉe fejsbuko. ridulo.gif
Sed kiam mi vizitas kaj rigardas la retejon de Ido, mi tuj perdas intereson.

Kvankam la retejo havas kompletajn detalojn, ĝi prezentas ilin tute ne alloge.
Tial kiam oni rigardas la informaĵojn, li/ŝi tuj fariĝas pigra legi ĝin.

Tamen mi ankoraŭ volas lerni Idon (ne por reformi Esperanton ridego.gif )
Sed mi bezonas nur allogan gvidon.

Shuchdan40 (Pokaż profil) 19 sierpnia 2013, 06:48:27

Mi persone certas, ke neniam komencos lerni Idon, kvankam mi ne malkonsilos tion al iu. Kompreneble, ĉiuj rajtas lerni tion, kion ili volas. Sed mi opinias, ke por mi estus danĝere lerni similajn lingvojn, mi miksos vortojn, kaj sekve mi havos pli erarojn en Esperanto. Mi, eble naive, esperas, ke ĝi iĝu iam perkekta. Krom tio, mi decidis resti fidela al Esperanto.
Verŝajne, se mi havos superfluan tempon, mi legos pri lojbano (alia artefarita lingvo), sed ne pro tio, ke mi lernu ĝin, simple, ke mi sciu pri ĝia strukturo.
Esperanto povas havi iujn diskuteblajn mankojn, sed ĝi vivas, kaj la kialo por tio ne estas nur ĝia logika strukturo, sed ankaŭ la ideo de unuigi nacioj per reciproka kompreno. Kio koncernas la Idistojn, ili de la komenco estis perceptitaj kiel kontraŭuloj de la movado.

agarrido18 (Pokaż profil) 19 sierpnia 2013, 09:00:58

Shuchdan40:Krom tio, mi decidis resti fidela al Esperanto.
Ĉu lerni aliajn planlingvojn montras ke ne fidas Esperanton? Mi pensas ke ne.
Ĉu estas konkurso inter planlingvoj? Ne. Aŭ, ĉu mi ne scias sufiĉe ke vere estas konkurso inter tiuj du?
Mi ne defendas la lernadon de Ido, sed se iu pensas ke tio montras malfidon al Esperanto, tio jam estas bigoteco.

Lerni lingvojn gravas, kaj oni povas fari tion sen kompromiti sian fidon al Esperanto.
Tamen ĉiuj rajtas kredi ion pri tiu ĉi temo.

Benjamino (Pokaż profil) 19 sierpnia 2013, 12:17:21

Ju pli mi konas la italan, des pli mi konas la hispanan. Ju pli mi konas la hispanan, des pli mi konas la italan. Ju pli mi konas latinon, des pli mi konas ambaŭ. Ju pli mi konas iun fremdam lingvon ajn, des pli mi konas mian denaskan lingvon (la anglan).

Lingvoj riĉigas unu la aliajn per sameco kaj malsameco. Scio neniam povas damaĝi alian scion, nur pliriĉigi ĝin forigante nescion.

Krome: Mi dubas ĉu vere ekzistas du milionoj da Esperantistoj. Eble ekzistas 10 mil Esperantistoj plus milionoj da kabeintoj kaj ne plu interesataj "progresuntoj"*.

* -unt- estas ŝerca (sed ne tute ĝusta) participa afikso priskribita de PMEG: http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/participoj/a-vo...

Wróć do góry