目次へ

Kion devus fari usono kaj eŭropo en egiptujo?

codesito,2013年8月19日の

メッセージ: 17

言語: Esperanto

codesito (プロフィールを表示) 2013年8月19日 18:58:58

Kion vi pensas devus fari usono kaj eŭropo en egiptujo kiel respondo al la militista preno de la povo, kaj la sekvaj malagrablaj okazaĵoj tie?

novatago (プロフィールを表示) 2013年8月19日 19:06:30

codesito:Kion vi pensas devus fari usono kaj eŭropo en egiptujo kiel respondo al la militista preno de la povo, kaj la sekvaj malagrablaj okazaĵoj tie?
Kio pensigas vin ke almenaŭ Usono ne partoprenas jam, eble ekde la komenco de ĉio, en la afero?

Ĝis, Novatago.

Oijos (プロフィールを表示) 2013年8月19日 19:37:11

Nenion.

codesito (プロフィールを表示) 2013年8月22日 9:14:00

Oijos:Nenion.
Ĉu iam fari nenion solvis ion?

zengtao (プロフィールを表示) 2013年8月24日 1:32:46

Egiptujo mem solvos sian problemon ke mi pensas.

Miland (プロフィールを表示) 2013年8月27日 7:48:49

Nuntempe la koptaj kristanoj en Egiptio estas persekutata kaj vivas time. Multajn domojn kaj aferojn bruligis krimuloj, kiuj uzis la malpaco kiel preteksto. Jen bildo. Aliaj rabistoj eldevigas monon el la komunumo, laŭdire same kiel la imposton "ĝizija" kolektita de la islamanaj venkintoj.
Usono donas multe da mono al Egiptio. Miaopinie ŝi devus uzi ŝian influon por haltigi la persekutadon.

michaleo (プロフィールを表示) 2013年8月27日 9:55:43

Unue. Kial oni povas pensi, ke ajna lando povas entrudiĝi en aferoj de alia sendependa lando? Se eblas, tio signifus, ke "helpata" lando ne estas vere sendependa. Bonvolu pripensi tion.
Due. Landoj, kiuj spertis "honorprotektecon" de Usono, tute ne estas en pli bona stato ol ili estis antaŭ alportado de tia "helpo". Kaj Egiptujo mem estas efika ekzemplo. Egiptoj faligis laŭdire la diktatoron, kiu estis prezidento preskaŭ 30 jarojn kaj demokrate elektis la prezidenton, kiu ne persistis dum eĉ unu prezidenta kadenco, okupante la oficon.

Benjamino (プロフィールを表示) 2013年8月27日 21:20:51

Eble ni havu olimpikajn ludojn en Egiptio sub certigo, ke "neniuj atletoj doloriĝos*."

*doloriĝi: dolor-iĝ-i. http://www.reta-vortaro.de/revo/art/dolor.html#dol... Mi ne certas kial ne funkcias la vortaro de Lernu kiam oni provas alklaki tiun evidentan kunmetaĵon de fundamentaj radikoj, kaj pardonpetas al komencantoj kiuj uzas ĉi tiun retejon por lerni esperanton.

cromagnon (プロフィールを表示) 2013年8月27日 21:31:14

michaleo: ...kiu ne persistis dum eĉ unu prezidenta kadenco, okupante la oficon.
...Kiu ne persistis dum eĉ unu jaro...

Altebrilas (プロフィールを表示) 2013年8月28日 13:10:23

michaleo:Unue. Kial oni povas pensi, ke ajna lando povas entrudiĝi en aferoj de alia sendependa lando? Se eblas, tio signifus, ke "helpata" lando ne estas vere sendependa. Bonvolu pripensi tion.
Due. Landoj, kiuj spertis "honorprotektecon" de Usono, tute ne estas en pli bona stato ol ili estis antaŭ alportado de tia "helpo". Kaj Egiptujo mem estas efika ekzemplo. Egiptoj faligis laŭdire la diktatoron, kiu estis prezidento preskaŭ 30 jarojn kaj demokrate elektis la prezidenton, kiu ne persistis dum eĉ unu prezidenta kadenco, okupante la oficon.
"Sendependa lando" hodiaŭ ne plu signifas ion. Oni devas repensi la organizon de la mondo por ke la homrajtoj estu protektataj. Grandaj landoj devas konsenti pri malkresko de sia potenco, kaj malgrandaj plie partopreni al la klopodoj por la paco. UN devas favori inter-blokan negociadon kiam normala funkciado estas blokita. Regionaj unuiĝoj devas esti kreataĵ aŭ plifortigitaj kiam eblas, por unuavice interrompi konfliktojn antaŭ alvoki UNO-n.

先頭にもどる