ورود به محتوا

Saluton -- kaj demando pri muziko

از Peccavimus, 20 اوت 2013

پست‌ها: 3

زبان: Esperanto

Peccavimus (نمایش مشخصات) 20 اوت 2013،‏ 6:40:51

Mi estas nova je Esperanto, sed tuj amis ĝin, tre pro la kulturo (jes, klare Esperantuloj havas sian mem kulturon!). Mi volas legi la verkojn de William Auld, kaj de aliaj, ekzemple. Sed mi plej granda amo estas muziko. Mi trovis la muzikgrupo Persone hodiaŭ. Mi aĉetis lian kanton Liza Pentras Bildojn. Ĉi tiam mi volas pli multe da kantoj Esperantaj. Mia plej ŝatata ĝenro estas punko; ĉu estas ĉi tiu ĝenro inter Esperantomuzikgrupoj?

Olsho (نمایش مشخصات) 20 اوت 2013،‏ 10:52:04

Saluton Peccavimus,
kaj bonvenon en Esperantujo.

Mi ankaŭ ŝatas muzikon en Esperanto. Tial, mi konas "Persone"-n kaj la kanton "Liza pentras bildonj", kiu ankaŭ plaĉas al mi.

La franca muzikeldonejo Vinilkosmo (http://vinilkosmo.com) iam eldonis kompaktdiskon nome „Esperanto subgrunde“ – tiu ŝajne estas iomete „punkmuziko“, ĉu?

Ĝis

Peccavimus (نمایش مشخصات) 20 اوت 2013،‏ 21:26:52

Mil dankojn, Olsho! Ĉi tiu ŝajnas la ĝusta aĵo.

Ĝis

بازگشت به بالا