Ni devas atingi "pacon" en lernu por la bono de esperanto
de baibaibibi, 2013-aŭgusto-20
Mesaĝoj: 63
Lingvo: Esperanto
Chainy (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-26 20:08:36
Eble kredantoj provu ne uzi religiecajn esprimojn en la forumo, ĉar mi havas la impreson, ke tio ofendas ateistojn. Kaj la ateistoj provu ne uzi ofendajn vortojn por priskribi la kredon de aliaj.
Chainy (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-26 20:31:32
codesito:La manko de respekto estis ambaŭdirekte, la kredantoj ankaŭ insultis kaj ofendis ofte, sed la afero estas ke la ne kredantoj fajfas pri tio, dum la kredantoj kredas ke ili suferas religian persekutadon.Jes, vi pravas, ke la manko de respekto estis ambaŭdirekta en la bone konata fadeno. La "diskuto" kondukis absolute nenien. Mi esperas, ke ni ĉiuj povas forlasi tiun malagrablan situacion. Ateistoj kaj kredantoj ambaŭ meritas respekton.
erinja (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-26 21:53:41
codesito:La manko de respekto estis ambaŭdirekte, la kredantoj ankaŭ insultis kaj ofendis ofte, sed la afero estas ke la ne kredantoj fajfas pri tio, dum la kredantoj kredas ke ili suferas religian persekutadon.Laŭ mi, la ne-kredantoj ne fajfas pri tio, almenaŭ se mi povas juĝi laŭ mesaĝoj raportitaj. Estas kaj kredantoj, kaj ne-kredantoj, kiuj raportas mesaĝojn de la alia flanko kaj nomas ilin "insultaj".
Laŭ mi ambaŭ flankoj povas egale insultiĝi kaj ofendiĝi per la vortoj de aliaj, kaj egale uzi insultajn vortojn -- mi neniel pretas 'kulpigi' unu grupon pli ol alia.
codesito (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-26 22:04:56
erinja:Mi fajfas ĉu oni insultas min, la plendo de la ateistoj estas la senklariga forigado de mesaĝoj, mi ne scias kial la mesaĝoj de la ne kredantoj estas senkiale forigataj, sed tamen oni permesas ĉion al la religiuloj.codesito:La manko de respekto estis ambaŭdirekte, la kredantoj ankaŭ insultis kaj ofendis ofte, sed la afero estas ke la ne kredantoj fajfas pri tio, dum la kredantoj kredas ke ili suferas religian persekutadon.Laŭ mi, la ne-kredantoj ne fajfas pri tio, almenaŭ se mi povas juĝi laŭ mesaĝoj raportitaj. Estas kaj kredantoj, kaj ne-kredantoj, kiuj raportas mesaĝojn de la alia flanko kaj nomas ilin "insultaj".
Laŭ mi ambaŭ flankoj povas egale insultiĝi kaj ofendiĝi per la vortoj de aliaj, kaj egale uzi insultajn vortojn -- mi neniel pretas 'kulpigi' unu grupon pli ol alia.
Chainy (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-26 23:09:52
codesito:...la plendo de la ateistoj estas la senklariga forigado de mesaĝojTio ne estas la plendo de nur ateistoj. Ankaŭ mi plendis pri tio kaj mi ne estas ateisto.
Stefano888 (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-26 23:14:21
Chainy (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-26 23:15:41
codesito:... sed tamen oni permesas ĉion al la religiuloj.Mi ne konsentas. Mi pensas, ke la administrantoj sufiĉe senpartie moderigas la forumon. La problemo estas nur ke ili ofte ne komunikiĝas en tre bona maniero. Sed estas bone, ke lastatempe Erinja kaj Neringa skribas en la forumo.
Stefano888 (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-27 00:44:27
Eblas moki ateismon. Mi aŭdis multe da ŝercoj pri ateismo dum mia vivo. Oni povas moki la ideon de ne-ekzisto.
Do, mi malkonsentas kun vi pri tio.
Rilate al infero, mi pensas ke infero estas stato de la animo. Ni kreas niajn proprajn inferojn por ni mem. Infero estas neniam povi sperti dian amon. Infero estas la manko de karitato. Mi kredas ke la stato en kiu persono estas kiam li aŭ ŝi mortas estos la stato de la animo de tiu persono por ĉiam. Infero estas eble loko ankaŭ. Tamen, la imagoj de infero trovitaj en la Biblio estas, miaopinie, metaforaj.
Kristo diris al ni ne juĝi aliulojn. Mi ne juĝas vin. Kio okazos al vi post ol vi mortos ne estas mia decido. Se mi pravas kaj efektive estas Dio, Li juĝos vin. Se mi malpravas kaj ne estas Dio, vi timu vian estontan ne-ekziston.
erinja (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-27 01:21:46
Stefano888:Mi legas ĉi tie sur tiu ĉi fadeno kaj almenaŭ unu alia fadeno ke la mesaĝoj de la ateistoj estas forigitaj. Kiuj mesaĝoj? Miĥil nomas min "stulta" kaj "malhonesta" sed liaj mesaĝoj estas ankoraŭ tie. Li diras ke mia kredo je la ekzisto de Dio estas absurda sur tiu ĉi fadeno. Lia mesaĝo estas ankoraŭ ĉi tie.Se estas mesaĝo kiu laŭ vi estas kontraŭregula, raportu ĝin kaj ni taksos ĝin. Ni ne povas detale legi ĉiun fadenon.
mihxil (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-27 05:10:03
Stefano888:Miĥil nomas min "stulta" kaj "malhonesta" sed liaj mesaĝoj estas ankoraŭ tie.Al kiuj mesaĝoj ekzakte vi celas?
Stefano888:Li diras ke mia kredo je la ekzisto de Dio estas absurda sur tiu ĉi fadeno.Tio ne estis insulto. Se vi ofendiĝas pro tio, vi simple estas multe tro ofendiĝema. Vi ja scias ke ateisto ne kredas ke Dio entute ekzistas. Havi rilaton kun neekzistulo ja estas iom absurde, ĉu ne? Vi petas ke ateistoj komprenu vian pozicion, vi komprenu ilian. Vi malsamopinias pri la konkludo pri la ekzisto, sed vi eble povus samopinii ke se dio ne ekzistus, ke tiam havi rilaton kun ĝi estas absurde.
Vi fakte do eĉ ne tute bone komprenis kion mi nomis absurda. Ne estis la kredo mem, sed la amon je neekzistulo.