Към съдържанието

Kiel ni povas esti liberaj?

от baibaibibi, 22 август 2013

Съобщения: 25

Език: Esperanto

baibaibibi (Покажи профила) 22 август 2013, 19:56:49

arturvaladares:
baibaibibi:
arturvaladares:
baibaibibi:Morala progreso? Ĉu vi iam legas la novaĵojn? Ĉu vere la homo progresis morale? do, tiukaze mi preferas ne havi moralon!
Kara kunulo, mi bedaŭras, ke vi povas vidi nur la malbonon en la mondo.
Ne, mi nur pensas ke homoj estas mense diversgrade sklavigitaj, ankaŭ vi kaj mi. Se ni akceptas tion, eble ni povas serĉi solvon.
Kara amiko, kie vi kredas, ke tiuj homoj, kiuj komplete forgesas sin mem kaj dediĉas sian tutan vivon al la malriĉuloj, al la mizeruloj, al la malsanuloj, trovi la forton por tion fari? Kie vi kredas, ke iu kiel Sankta Francisko el Asizo trovis la forton por liveri sian tutan vivon al la malriĉuloj kaj mizeruloj, sen iu ajn laborĉesigo ĝis sia morto?
1 kristano inter 1 miliono. Mi plaŭdas tiujn kristanojn, sed mi volas paroli pri alia afero, homo povus esti ege bonvola kaj helpema sed eble ne esti libera.

RiotNrrd (Покажи профила) 22 август 2013, 20:10:02

baibaibibi:Mi plaŭdas tiujn kristanojn...
Plaŭdas? Kun kio? Akvo? Lakto? Biero? Acido?

Espere, vi volis skribi "laŭdas" aŭ "aplaŭdas". ridulo.gif

arturvaladares (Покажи профила) 22 август 2013, 20:11:26

baibaibibi:1 kristano inter 1 miliono. Mi plaŭdas tiujn kristanojn, sed mi volas paroli pri alia afero, homo povas esti ege bonvola kaj helpema sed tamen ne esti libera.
Sed, estas ĝuste tie, kara amiko, kie estas la ŝlosilo! Tiuj homoj estis tiuj, kiuj vere komprenis la instruojn de la Kristo. Jesuo diris antaŭ du miljaroj: "Ĉiu, kiu faras pekon, estas sklavo de peko", t. e., tio, kio sklavigas la homon estas la fiero, la egoismo, la vanteco, la envio, la ĵaluzo, ktp. Tiuj, kontraŭe, kiuj kulturas la humilecon, la karitaton, la amon, la pardonon, la kompatemon, tiuj estas vere liberaj, ĉar al ili gravas nur tiujn akiraĵojn, kiuj ne povas esti de ili neniam forprenataj! La paco de konscienco liberigas ilin. ridulo.gif

mihxil (Покажи профила) 22 август 2013, 20:46:43

baibaibibi:Mi vidas ke la homa menso estas sklavigita de multaj aferoj: serĉo de povo, mono, seksemo, adikcioj, adikcietoj, ideologioj, ktp. ktp. Do, Kion ni povus fari por esti liberaj? Kiel ni povus havi liberan menson?
Mi pensas ke ne eblas esti vere libera. Se oni ŝatus (kio ne neprus) oni povus simple strebi al malplia dependo je tiaj aferoj, kaj sendube povus iom sukcesi. Kvankam iom dependas de la difino de 'libero'.

Tute ne rilatas al Jesuo.

baibaibibi (Покажи профила) 23 август 2013, 07:36:35

mihxil:
baibaibibi:Mi vidas ke la homa menso estas sklavigita de multaj aferoj: serĉo de povo, mono, seksemo, adikcioj, adikcietoj, ideologioj, ktp. ktp. Do, Kion ni povus fari por esti liberaj? Kiel ni povus havi liberan menson?
Se oni ŝatus (kio ne neprus)...
Ni devas vidi kiel malsanigaj por nia menso estas ĉiuj ĉi dependecoj, kiel niaj mensoj estas programataj por esti sklavaj de la mono, la adikcioj, la ideologioj, la timo... ni devas deziri esti liberaj ĉar ili detruas nian homecon.

baibaibibi (Покажи профила) 23 август 2013, 08:14:59

arturvaladares:
baibaibibi:1 kristano inter 1 miliono. Mi plaŭdas tiujn kristanojn, sed mi volas paroli pri alia afero, homo povas esti ege bonvola kaj helpema sed tamen ne esti libera.
Sed, estas ĝuste tie, kara amiko, kie estas la ŝlosilo! Tiuj homoj estis tiuj, kiuj vere komprenis la instruojn de la Kristo. Jesuo diris antaŭ du miljaroj: "Ĉiu, kiu faras pekon, estas sklavo de peko", t. e., tio, kio sklavigas la homon estas la fiero, la egoismo, la vanteco, la envio, la ĵaluzo, ktp. Tiuj, kontraŭe, kiuj kulturas la humilecon, la karitaton, la amon, la pardonon, la kompatemon, tiuj estas vere liberaj, ĉar al ili gravas nur tiujn akiraĵojn, kiuj ne povas esti de ili neniam forprenataj! La paco de konscienco liberigas ilin. ridulo.gif
Ne estas libera, laŭ mia koncepto de libereco, homo kiu bezonas konsulti libron por scii kion li povas-devas fari.

nigrastelo (Покажи профила) 23 август 2013, 10:02:58

baibaibibi:Mi vidas ke la homa menso estas sklavigita de multaj aferoj: serĉo de povo, mono, seksemo, adikcioj, adikcietoj, ideologioj, ktp. ktp. Do, Kion ni povus fari por esti liberaj? Kiel ni povus havi liberan menson?
Por eksenti liberecon, ne devas ekzisti povo/poveco kiu malpermesas eksprimi liberecon. Se tiu povo ekzistas (plej ofte), oni povas akcepti ĝin, aŭ ĝi povas esti ne sentebla, eĉ nekonscia. Aŭ male, ne akcepti ĝin.
Kutime, socioj emas krei proprajn regulojn (ne ĉie estas permesita pentri sur murojn, ne ĉie estas permesita al inoj piediri surstrate sen vejlo sur vizaĝo), poste kreas povon por kontroli respekton al reguloj.
Tiele, laŭnivele, oni povas dum tutvivo ne vidi/senti ekzistantajn barierojn, male senti sin mallibera malgraŭ neekzistantaj barieroj.

Ĉiukaze, ĉiu homo havas propran povon : libera decido.
('free will' /angle
'freier Wille' /germane
'libre arbitre' /france)

Parenteze, se volas vere ekkonscii pri nuntempaj ĉenoj, provu plenan solecon, kun strikta minimumo : vi klare vidos, iom post iom, kie/kiaj estas viaj propraj bezonoj.

Belmiro (Покажи профила) 23 август 2013, 11:19:35

Libereco?!

Kion mi farus kun pli da libereco?

Fakte, mi kredas ke mi ne uzas mian tutan liberecon (Ĉu tio estas formo de nelibereco?).

Belmiro

arturvaladares (Покажи профила) 23 август 2013, 14:54:54

baibaibibi:Ne estas libera, laŭ mia koncepto de libereco, homo kiu bezonas konsulti libron por scii kion li povas-devas fari.
Kara amiko,

Ĉu vi kredas, do, ke homoj ne devas sin instrui? Ĉu vi kredas, do, ke moralaj principoj, estantaj ĉe libroj aŭ ne, ne gravas?

Ne gravas la libro; gravas tion, kion oni faras kun la scio, kiun oni lernis el la libro aŭ iu ajn alia fonto. Evidente, oni devu apartigi tion, kion estas bona, de tio, kio estas malbona, en iu ajn fonto de scio, ĉar tio ja estas la funkcio kaj la celo de la racio.

Paco al vi.

nigrastelo (Покажи профила) 23 август 2013, 18:34:54

arturvaladares:
Ĉu vi kredas, do, ke moralaj principoj, estantaj ĉe libroj aŭ ne, ne gravas?
Prave.
Laŭ morala principo, povo estu aldonita al homoj, kapablaj kontroli emociojn.
Jasminkĉa agis malbone -ne nur de unua fojo-, kun senkontrolebla povo (ŝi ja estas juna verdire).
Decido sekvu : kion fari kun senkontrolebla povo en esperantistaro ?
-> legu supre, pri libera decido (/free will/freier Wille/libre arbitre)

"kara amiko"

PS (P.so) : ni atendu cenzuron de tiu ĉi mesaĝo, verdire al mi tutegalas respekto de reguloj kaj ties 'respondeculoj' (kial sankte rispekti Lernu! teamanon ??)

Обратно нагоре