Więcej

Kiel ni povas esti liberaj?

od baibaibibi, 22 sierpnia 2013

Wpisy: 25

Język: Esperanto

baibaibibi (Pokaż profil) 23 sierpnia 2013, 20:04:00

arturvaladares:
baibaibibi:Ne estas libera, laŭ mia koncepto de libereco, homo kiu bezonas konsulti libron por scii kion li povas-devas fari.
Kara amiko,

Ĉu vi kredas, do, ke homoj ne devas sin instrui? Ĉu vi kredas, do, ke moralaj principoj, estantaj ĉe libroj aŭ ne, ne gravas?

Ne gravas la libro; gravas tion, kion oni faras kun la scio, kiun oni lernis el la libro aŭ iu ajn alia fonto. Evidente, oni devu apartigi tion, kion estas bona, de tio, kio estas malbona, en iu ajn fonto de scio, ĉar tio ja estas la funkcio kaj la celo de la racio.

Paco al vi.
Tamen, libroj ne estas la realo, kelkaj simplaj homoj legas nur la libron de la vivo kaj ili estas saĝuloj. Ni devus legi pli je la universo kaj malpli je la libroj.

Paco al vi ankaŭ.

Shuchdan40 (Pokaż profil) 29 sierpnia 2013, 05:41:43

Mi opinias, ke homo ne povas esti ture libera, precize la moderna homo: ni dependas de manĝo, aero, tekniko, scipovo de kuracistoj.
Eĉ se vi ne diros pri la sfero fizika, ni ne povas esti tute liberaj de moralo kaj eĉ plej intelekte sendependaj homoj ne povas atingi la tuta libereco de pensado. Neeblas esti tute libera de leĝoj, de tradicioj. Senlima libereco de unuj homoj povas fariĝi la mallibereco de aliaj.

baibaibibi (Pokaż profil) 29 sierpnia 2013, 10:11:35

Shuchdan40:Mi opinias, ke homo ne povas esti ture libera, precize la moderna homo: ni dependas de manĝo, aero, tekniko, scipovo de kuracistoj.
Eĉ se vi ne diros pri la sfero fizika, ni ne povas esti tute liberaj de moralo kaj eĉ plej intelekte sendependaj homoj ne povas atingi la tuta libereco de pensado. Neeblas esti tute libera de leĝoj, de tradicioj. Senlima libereco de unuj homoj povas fariĝi la mallibereco de aliaj.
Jes, ni ne povas esti "tute" liberaj nek ni povas esti "tute" io ajn (psikologie), sed ni povas esti liberaj.

Ĉi tiun frazon mi ne konprenas: "Senlima libereco de unuj homoj povas fariĝi la mallibereco de aliaj", mi pensas ke mi difinis bone mian koncepton de libereco, eble vi ne komprenis ĝin aŭ vi ne havas klaran vian propran koncepton.

Shuchdan40 (Pokaż profil) 30 sierpnia 2013, 02:50:47

Mi volis diri, ke, se ni permesos al ni esti absolute liberaj, ekzemple: fari ĉion, kion ni volas, aliaj homoj suferos de tiu nia libereco. Bedaŭrinde aŭ feliĉe, sed la socio ne povas doni absolutan liberon al siaj anoj.
Mi kuraĝas aserti, ke mi komprenas vian koncepcon: vi volas esti lebera de iu influo kaj ideologio kaj de diversaj fizikaj kaj mensaj dependencoj. Mi timas, ke tio(temas pri la libereco de iu ideologio) ne eblas esti atingita, tio estas iluzio. Kaj esti tute libera de mono? Mi konsentas, ke mono ne estas feliĉo, sed foresto de mono estas granda malfeliĉo. Pro tio, miopinie, pli bone mi povus diri pri la malpligrandiĝo de dependenco de mono, influo de ideologioj kaj tradicioj.
Sed mi certas, ke ĉiuj povas atingi la liberecon de drogaj, tio estas reala.
Kaj ankoraŭ donos unu konsilon praktikan: se vi ne volas pensi pri sekso, ideologio, aliaj mensaj problemoj, okupu pri io utila.
Kaj sendube mi konsentas kun vi, ke tre laŭdinda estas celi malpliigi la dependenco de opinioj de aliaj homoj kaj komenci pensi semstare. Mi simple volis diri, ke oni ne povas atingi senliman liberecon ĉi tie. Mi ankaŭ pensas, ke la unua paŝo por ke ni estu iomete liberaj estas rompi stereotipoj.

pdenisowski (Pokaż profil) 30 sierpnia 2013, 12:55:53

Shuchdan40:Mi volis diri, ke, se ni permesos al ni esti absolute liberaj, ekzemple: fari ĉion, kion ni volas, aliaj homoj suferos de tiu nia libereco. Bedaŭrinde aŭ feliĉe, sed la socio ne povas doni absolutan liberon al siaj anoj.
Mi kuraĝas aserti, ke mi komprenas vian koncepcon: vi volas esti lebera de iu influo kaj ideologio kaj de diversaj fizikaj kaj mensaj dependencoj. Mi timas, ke tio(temas pri la libereco de iu ideologio) ne eblas esti atingita, tio estas iluzio. Kaj esti tute libera de mono? Mi konsentas, ke mono ne estas feliĉo, sed foresto de mono estas granda malfeliĉo. Pro tio, miopinie, pli bone mi povus diri pri la malpligrandiĝo de dependenco de mono, influo de ideologioj kaj tradicioj.
Sed mi certas, ke ĉiuj povas atingi la liberecon de drogaj, tio estas reala.
Kaj ankoraŭ donos unu konsilon praktikan: se vi ne volas pensi pri sekso, ideologio, aliaj mensaj problemoj, okupu pri io utila.
Kaj sendube mi konsentas kun vi, ke tre laŭdinda estas celi malpliigi la dependenco de opinioj de aliaj homoj kaj komenci pensi semstare. Mi simple volis diri, ke oni ne povas atingi senliman liberecon ĉi tie. Mi ankaŭ pensas, ke la unua paŝo por ke ni estu iomete liberaj estas rompi stereotipoj.
Bonege dirite! Mi tute konsentas!

Amike,

Paul

Wróć do góry