Więcej

Kiel ni povas esti liberaj?

od baibaibibi, 22 sierpnia 2013

Wpisy: 25

Język: Esperanto

baibaibibi (Pokaż profil) 22 sierpnia 2013, 15:31:47

Mi vidas ke la homa menso estas sklavigita de multaj aferoj: serĉo de povo, mono, seksemo, adikcioj, adikcietoj, ideologioj, ktp. ktp. Do, Kion ni povus fari por esti liberaj? Kiel ni povus havi liberan menson?

agarrido18 (Pokaż profil) 22 sierpnia 2013, 16:02:14

baibaibibi:Mi vidas ke la homa menso estas sklavigita de multaj aferoj: serĉo de povo, mono, seksemo, adikcioj, adikcietoj, ideologioj, ktp. ktp. Do, Kion ni povus fari por esti liberaj? Kiel ni povus havi liberan menson?
Serĉu nenion.

arturvaladares (Pokaż profil) 22 sierpnia 2013, 16:16:21

baibaibibi:Mi vidas ke la homa menso estas sklavigita de multaj aferoj: serĉo de povo, mono, seksemo, adikcioj, adikcietoj, ideologioj, ktp. ktp. Do, Kion ni povus fari por esti liberaj? Kiel ni povus havi liberan menson?
Jesuo. ridulo.gif

baibaibibi (Pokaż profil) 22 sierpnia 2013, 18:36:28

arturvaladares:
baibaibibi:Mi vidas ke la homa menso estas sklavigita de multaj aferoj: serĉo de povo, mono, seksemo, adikcioj, adikcietoj, ideologioj, ktp. ktp. Do, Kion ni povus fari por esti liberaj? Kiel ni povus havi liberan menson?
Jesuo. ridulo.gif
Mi petas al la kristanoj imagi ke ili vivas 10000jaroj antaŭ Jesuo.

arturvaladares (Pokaż profil) 22 sierpnia 2013, 18:56:56

baibaibibi:
arturvaladares:
baibaibibi:Mi vidas ke la homa menso estas sklavigita de multaj aferoj: serĉo de povo, mono, seksemo, adikcioj, adikcietoj, ideologioj, ktp. ktp. Do, Kion ni povus fari por esti liberaj? Kiel ni povus havi liberan menson?
Jesuo. ridulo.gif
Mi petas al la kristanoj imagi ke ili vivas 10000jaroj antaŭ Jesuo.
"Por ĉio estas tempo, kaj tempo difinita estas por ĉiu afero sub la ĉielo."

Tiam ni estis duonbarbaroj kaj ni ne kapablis lin kompreni. Same kiel ekzistas la materialan progreson de la homaro, ankaŭ ekzistas la moralan progreson.

La ŝlosilo por esti libera estas liaj moralaj instruoj kaj ekzemploj de vivo, ne tiu aŭ tiu alia religio. Jen la radikoj de ĉiuj malbonoj de la homaro: fiero kaj egoismo. Jen la resumo de la moralo de Jesuo: humileco kaj karitato. Tiuj estas ĝuste la kontraŭstarantaj virtoj al la fiero kaj al la egoismo kaj, do, al la malbono.

Paco al vi.

baibaibibi (Pokaż profil) 22 sierpnia 2013, 19:09:11

arturvaladares:
baibaibibi:
arturvaladares:
baibaibibi:Mi vidas ke la homa menso estas sklavigita de multaj aferoj: serĉo de povo, mono, seksemo, adikcioj, adikcietoj, ideologioj, ktp. ktp. Do, Kion ni povus fari por esti liberaj? Kiel ni povus havi liberan menson?
Jesuo. ridulo.gif
Mi petas al la kristanoj imagi ke ili vivas 10000jaroj antaŭ Jesuo.
"Por ĉio estas tempo, kaj tempo difinita estas por ĉiu afero sub la ĉielo."

Tiam ni estis duonbarbaroj kaj ni ne kapablis lin kompreni. Same kiel ekzistas la materialan progreson de la homaro, ankaŭ ekzistas la moralan progreson. La ŝlosilo por esti libera estas liaj moralaj instruoj kaj ekzemploj de vivo, ne tiu aŭ tiu alia religio.

Paco al vi.
Morala progreso? Ĉu vi iam legas la novaĵojn? Ĉu vere la homo progresis morale? do, tiukaze mi preferas ne havi moralon!

arturvaladares (Pokaż profil) 22 sierpnia 2013, 19:19:09

baibaibibi:Morala progreso? Ĉu vi iam legas la novaĵojn? Ĉu vere la homo progresis morale? do, tiukaze mi preferas ne havi moralon!
Kara kunulo, mi bedaŭras, ke vi povas vidi nur la malbonon en la mondo.

baibaibibi (Pokaż profil) 22 sierpnia 2013, 19:27:13

arturvaladares:
arturvaladares:
baibaibibi:
arturvaladares:
baibaibibi:Mi vidas ke la homa menso estas sklavigita de multaj aferoj: serĉo de povo, mono, seksemo, adikcioj, adikcietoj, ideologioj, ktp. ktp. Do, Kion ni povus fari por esti liberaj? Kiel ni povus havi liberan menson?
Jesuo. ridulo.gif
Mi petas al la kristanoj imagi ke ili vivas 10000jaroj antaŭ Jesuo.
"Por ĉio estas tempo, kaj tempo difinita estas por ĉiu afero sub la ĉielo."

Tiam ni estis duonbarbaroj kaj ni ne kapablis lin kompreni. Same kiel ekzistas la materialan progreson de la homaro, ankaŭ ekzistas la moralan progreson.

La ŝlosilo por esti libera estas liaj moralaj instruoj kaj ekzemploj de vivo, ne tiu aŭ tiu alia religio. Jen la radikoj de ĉiuj malbonoj de la homaro: fiero kaj egoismo. Jen la resumo de la moralo de Jesuo: humileco kaj karitato. Tiuj ĉi estas ĝuste la kontraŭstarantaj virtoj al la fiero kaj al la egoismo kaj, do, al la malbono.

Paco al vi.
Ĉu ne estas loko kien iri kie ni ne trovos Dion kaj Jesuon?

baibaibibi (Pokaż profil) 22 sierpnia 2013, 19:34:44

arturvaladares:
baibaibibi:Morala progreso? Ĉu vi iam legas la novaĵojn? Ĉu vere la homo progresis morale? do, tiukaze mi preferas ne havi moralon!
Kara kunulo, mi bedaŭras, ke vi povas vidi nur la malbonon en la mondo.
Ne, mi nur pensas ke homoj estas mense diversgrade sklavigitaj, ankaŭ vi kaj mi. Se ni akceptas tion, eble ni povas serĉi solvon.

arturvaladares (Pokaż profil) 22 sierpnia 2013, 19:44:57

baibaibibi:
arturvaladares:
baibaibibi:Morala progreso? Ĉu vi iam legas la novaĵojn? Ĉu vere la homo progresis morale? do, tiukaze mi preferas ne havi moralon!
Kara kunulo, mi bedaŭras, ke vi povas vidi nur la malbonon en la mondo.
Ne, mi nur pensas ke homoj estas mense diversgrade sklavigitaj, ankaŭ vi kaj mi. Se ni akceptas tion, eble ni povas serĉi solvon.
Kara amiko, kie vi kredas, ke tiuj homoj, kiuj komplete forgesas sin mem kaj dediĉas siajn tutajn vivojn al la malriĉuloj, al la mizeruloj, al la malsanuloj, trovas la forton por tion fari? Kie vi kredas, ke iu kiel Sankta Francisko el Asizo trovis la forton por liveri sian tutan vivon al la helpo de la malriĉuloj kaj mizeruloj, sen iu ajn laborĉesigo ĝis sia morto?

Wróć do góry