前往目錄

Aldoni Esperanton al Androjdo?

貼文者: efilzeo, 2013年8月24日

訊息: 5

語言: Esperanto

efilzeo (顯示個人資料) 2013年8月24日下午12:37:33

Kiel oni povas aldoni la lingvon Esperanton al la sistemo androjdo? Mi ne intencas nur vortaron por serĉi vortojn sed la tutan lingvon do kiam oni skribas mesaĝon la telefonilo tuj komprenas la vortojn.

Iu aplikaĵo?

michaleo (顯示個人資料) 2013年8月24日下午1:41:31

Eble, simple ĝisdatigu version de Androido al 4.2

glaciurso (顯示個人資料) 2013年8月24日下午2:50:24

Eble la aplikaĵo "Esperanto en la telefono!" de Jacob Nordfalk estus utila por vi, se vi ne havas la aktualan sistemversion.
Ĝi enhavas informojn ankaŭ pri klavaro por tajpi mesaĝojn kaj proponi vortojn.

efilzeo (顯示個人資料) 2013年8月24日下午3:57:08

Mi jam havas la version 4.3 de androjdo sed kiel vi povas vidi se mi skribas "salut" ne aperas la opcio "saluton".

michaleo (顯示個人資料) 2013年8月24日下午8:58:58

efilzeo:Mi jam havas la version 4.3 de androjdo sed kiel vi povas vidi se mi skribas "salut" ne aperas la opcio "saluton".
Oni povas importi liston de la plej ofte uzataj vortoj (ekzemple: la listo bazita sur Vikipedio) al vortaro de uzanto en telefono. Mi trovis du aplikaĵojn, kiuj kapablas fari tion: UDM kaj alia.

回到上端