Aller au contenu

Eta problemo pri "po"

de DuckFiasco, 24 août 2013

Messages : 20

Langue: Esperanto

DuckFiasco (Voir le profil) 24 août 2013 22:56:25

Mi provas priskribi unu el miaj plej ŝatataj tabulludoj, kaj mi ektrovis problemon kun la fama "po". Jen mia frazo sen "po":

La ludo konsistas el kvar kvadratoj turneblaj, ĉiu kun naŭ truoj por malgrandaj globetoj.

Mi nur emas vidi "po" post verbo, ekz-e "ili drinkis po du glasojn da biero". Sed kiel uzi ĝin en mia frazo? Ĉu eĉ necesas?

Jen kelkaj ideoj sed mi tute ne certas:
* ...kvadratoj turneblaj kun po naŭ truoj...
* ...kun naŭ truoj poe por malgrandaj globetoj.
* ?

Dankon pro via helpo. Mi ne scias kial "po" estas tiom mistera. Mi preskaŭ neniam uzas ĝin konversaciante, io kion mi devas ŝanĝi ridulo.gif

Espi (Voir le profil) 24 août 2013 23:22:56

Saluton! O jes, tio estas ankaŭ por mi granda problemo.
Sed mi serĉis kaj trovis ekzemple tion.

Amike

michaleo (Voir le profil) 25 août 2013 07:14:14

Ĉi tiu frazo estas tute ĝusta:
DuckFiasco:La ludo konsistas el kvar kvadratoj turneblaj, ĉiu kun naŭ truoj por malgrandaj globetoj.
Se vi volus uzi 'po' en ĉi tiu situacio, vi povus skribi ekzemple:
La ludo konsistas el kvar kvadratoj turneblaj, sur kiuj estas po naŭ truoj por malgrandaj globetoj.

sudanglo (Voir le profil) 25 août 2013 09:51:39

La ludo konsistas el kvar kvadratoj turneblaj, ĉiu kun naŭ truoj por malgrandaj globetoj.
La signifo estas tute klara sen 'po' (entute 4 x 9 truoj).

Sed se oni nepre volus uzi 'po', ŝajnas al mi ke oni povus egale diri La ludo konsistas el kvar turneblaj kvadratoj, kun po naŭ truoj.

Tute same kiel mi donis al la infanoj po tri pomoj(n) egalas mi donis al ĉiu infano tri pomojn - kun la kvalifiko ke doni poni po tri pomoj ne tiel severe implicas ke absolute ĉiu infano ricevis sian kvoton.

Eble vi forgesis etan Johanon dum vi disdonis la pomojn sed la kvoto estis tripoma. Kontraste se vi mencias 'ĉiu', tio nur povas strikte esti vera se ĉiu ricevas sian kvoton.

Legante la PMEG'an klarigon referencitan, mi trovis strangaĵon.

Tiu ĉi ŝtofo kostas po dek dolarojn por metro Tio neniel implicas vian totalan elspezon. Nur oni scias la po-metran koston. Tute bone.

Sed oni ankaŭ legas La aŭto veturis po dek kilometrojn en kvin horoj. Stranga maniero por specifi la aŭtan rapidecon (kaj tre malrapida aŭto). Kaj poste venas klarigo de la totala distanco kovrita.

Sed tute same kiel la specifo de la po-metra kosto de ŝtofo ne rivelas kiom la kliento aĉetas, la rapideco de la aŭto ne povas indiki kiom da kilometroj estis traveturitaj.

Notu bone, ke se oni estus dirinta la aŭto veturis dek kilometroj en kvin horoj - do sen la 'po' - oni ja scius ke la distanco vojaĝita estis 10 km.

tommjames (Voir le profil) 25 août 2013 17:26:56

sudanglo:Sed tute same kiel la specifo de la po-metra kosto de ŝtofo ne rivelas kiom la kliento aĉetas, la rapideco de la aŭto ne povas indiki kiom da kilometroj estis traveturitaj.
Se vi legas la frazon kiel nur mezuron de rapideco, vi pravas. Sed ne necesas tiel legi la frazon kaj estas evidente ke PMEG ne celis tian sencon. La frazo temas pri efektiva veturo, kaj PMEG simple klarigas la efikon de "po" en tiaj frazoj.

sudanglo (Voir le profil) 27 août 2013 11:32:04

La aŭto veturis po dek kilometrojn en kvin horoj.

PMEG misinterpretas tiun frazon. Kvazaŭ ĝi signifus la aŭto veturis po 10 kilometroj hore dum 5 horoj.

tommjames (Voir le profil) 27 août 2013 12:11:35

sudanglo:La aŭto veturis po dek kilometrojn en kvin horoj.

PMEG misinterpretas tiun frazon. Kvazaŭ ĝi signifus la aŭto veturis po 10 kilometroj hore dum 5 horoj.
Tio ne estas misinterpeto, sed la vera signifo de la frazo (enkuntekste).

Estas ja inde elmontri ke la frazo povas havi alian signifon, kie "po dek kilometrojn en kvin horoj" estas nur mezuro de rapido, kaj la distanco/tempodaŭro de la efektiva veturo restas nespecifita. Sed la signifo de tiaj po-frazoj dependas de la kunteksto. En la kunsteksto de la PMEG-a sekcio estas perfekte klare pri kiu signifo temas, do mi vidas nenion strangan tie. Maksimume direblas ke PMEG devus mencii la alian rapid-mezuran signifon, sed eĉ tion mi dubas ĉar tiu fakto estas neinteresa, kuntekste de la koncerna sekcio.

Ondo (Voir le profil) 27 août 2013 16:31:49

Mia konsilo al esperantisto, kiu ne komprenas la prepozicion po, estas simpla: Ne uzu ĝin. Ĉiam troveblas alia maniero diri la saman aferon, sen "po", plej ofte eĉ nemiskompreneble. Kaj neniu iam rimarkos, des malpli plendos al vi, ke vi ne uzas la prepozicion.

Jam la ĉi-komenca demando enhavis, tuj komence, plene ĝustan frazon:

La ludo konsistas el kvar kvadratoj turneblaj, ĉiu kun naŭ truoj por malgrandaj globetoj.

Estas neniu problemo tie. Se plibonigi, oni povus ĝin simpligi forigante la vorton "malgrandaj", sed eble troviĝas speciala kialo havi ĝin en la frazo. Se oni sentas nerezisteblan altiron al po-havaj frazoj, plej bone estas diri laŭ la propono de Sudanglo:

La ludo konsistas el kvar turneblaj kvadratoj kun po naŭ truoj por globetoj.

La PMEG-ekzemploj pri malrapidaj aŭtoj estas sufiĉe artefaritaj, kaj precipe la frazo

La aŭto veturis dek kilometrojn en po kvin horoj.

estas preskaŭ nur miskomprenebla.

sudanglo (Voir le profil) 27 août 2013 20:04:07

Por klareco mi citas pli amplekse el PMEG

La aŭto veturis po dek kilometrojn en kvin horoj. La aŭto veturis sume 5 horojn, kaj ĝi veturis sume 50 kilometrojn.

Mi insistas, Tom - tiu konkludo estas neebla.

tommjames (Voir le profil) 27 août 2013 21:22:33

sudanglo:Mi insistas, Tom - tiu konkludo estas neebla.
Insistu kiom vi volas; tio pravigas nenion. La tasko restas kun vi, demonstri kiel viaj nocioj pravas.

Ĝis nun vi ne prezentis konvinkan argumenton, kaj la fonto de via miskompreno ŝajnas esti klara (via kredo ke la frazo ne povas indiki efektivan veturon, sed montras nur ke la aŭto iris je specifita rapido). Do mi dubas ĉu vi sukcesos en via demonstro, sed mi tamen atendas ĝin anticipe.

Retour au début