Naar de inhoud

Substantivo kordoj

door nyq, 26 augustus 2013

Berichten: 8

Taal: Esperanto

nyq (Profiel tonen) 26 augustus 2013 18:35:12

Mi estas nova esperantisto do pardonu min se mi demandos tium malbone. Kial vi uzas substanivon kordoj? Ĉu mi tradukas "I like ice cream cake." kiel "Mi ŝatas glaciaĵon kuko" aŭ "Mi ŝatas glaciaĵon kukon?"

Danke!

michaleo (Profiel tonen) 26 augustus 2013 18:54:14

nyq:Mi estas nova esperantisto do pardonu min se mi demandos tium malbone. Kial vi uzas substanivon kordoj? Ĉu mi tradukas "I like ice cream cake." kiel "Mi ŝatas glaciaĵon kuko" aŭ "Mi ŝatas glaciaĵon kukon?"

Danke!
Mi ŝatas glaciaĵan kukon.

Glaciaĵan estas adjektivo, ĉar ĝi priskribas substantivon.

nyq (Profiel tonen) 26 augustus 2013 19:25:52

michaleo:
nyq:Mi estas nova esperantisto do pardonu min se mi demandos tium malbone. Kial vi uzas substanivon kordoj? Ĉu mi tradukas "I like ice cream cake." kiel "Mi ŝatas glaciaĵon kuko" aŭ "Mi ŝatas glaciaĵon kukon?"

Danke!
Mi ŝatas glaciaĵan kukon.

Glaciaĵan estas adjektivo, ĉar ĝi priskribas substantivon.
Ĉu Esperanto ne havas substantiva kordoj? Eble mi elektas malbonan ekzemplo. En la angla ni povas diri ke iu kiu estas tre allogaj por virinoj estas "damo murdisto." Kiam "damo murdisto" estas la objekto de verbo faras ĝi fariĝis "damon murdiston?"

RiotNrrd (Profiel tonen) 26 augustus 2013 19:42:17

O-vortoj ne povas modifi o-vortojn. (Estas permesita en la angla, sed ne en Esperanto.)

Glaciaĵon kuko estas malĝusta, pro la supra.

Ĝi devas esti glaciaĵa kuko.

Nun, ĉar ni havas adjektivon ligita al substantivo, la finaĵoj de la du devas kongrui. Se unu ricevas la akuzativon, ambaŭ faras. Se estas du kukoj (ekzemple), ambaŭ ricevas -j, kaj ni dirus glaciaĵajn kukojn.

Tre gravas memori mian unuan frazon. O-vortoj neniam povas modifi o-vortojn.

nyq (Profiel tonen) 26 augustus 2013 19:49:37

Tio estas klara. Dankon!

michaleo (Profiel tonen) 26 augustus 2013 19:57:08

Rigardu ĉi tie

Sed eblas skribi ekzemple damo-murdisto (damomurdisto), kaj tiam ĝi estas unu vorto kaj nur fina parto de la vorto estas deklinaciebla, do vi povus skribi damo-murdisto(j)n. Sed la senco estus probable alia. Nome, murdisto, kiu estas damo.

eric_vandenburg (Profiel tonen) 26 augustus 2013 23:45:30

michaleo:Rigardu ĉi tie

Sed eblas skribi ekzemple damo-murdisto (damomurdisto), kaj tiam ĝi estas unu vorto kaj nur fina parto de la vorto estas deklinaciebla, do vi povus skribi damo-murdisto(j)n. Sed la senco estus probable alia. Nome, murdisto, kiu estas damo.
Mi scias ke ĉi tio ne estas precize pri la demando, sed mi volas diri ke la frazo "ladykiller" estas tute idiomaĵa en la angla lingvo. Tial, ĝi ne estas rekte tradukebla. Mi iam vidis la eo-vortojn "donjuano", kaj eble oni povus konstrui vortojn kiel "alloganto/allogisto". (?)

sudanglo (Profiel tonen) 27 augustus 2013 11:05:58

O-vortoj ne povas modifi o-vortojn. (Estas permesita en la angla, sed ne en Esperanto.)
Kiel oni jam atentigis, tio ne estas strikte vera. Ekzemple Esperanto-kongreso, lingvoinstruisto.

Kaj se vi kredas pri la teorio de gramatika klaso de radiko, tiam en la vorto 'bushaltejo', oni povus argumenti ke la o-radiko/vorto 'bus' modifas 'haltejo'.

La regulo estas ke oni ne diras Xo Yo (kun interspaceto) por esprimi subklason de Y-o.

Permesitaj estas Xo-Yo, XoYo, kaj Xa Yo.

Notu ke XoYo ne ĉiam estas Xa Yo. Hartondilo ne estas hara tondilo, nek barbotondilo barba.

Pri kukoj mi ne estas spertulo. Do ne povus diri ĉu glaciaĵo-kuko estas glaciaĵa.

Terug naar boven