Till sidans innehåll

"plimulto" kaj "plejmulto"

av DuckFiasco, 27 augusti 2013

Meddelanden: 16

Språk: Esperanto

DuckFiasco (Visa profilen) 27 augusti 2013 02:42:45

Mi serĉis la vorton "majority" en la vortaro de Benson, kaj li donis du sugestojn: "plejmulto (pli granda nombro, grupo); plimulto (kompare al nur unu alia tipo)" [krampaj tradukaĵoj de mi]

Interretaj vortaroj enhavas nur "plimulto", ekzemple la Reta
Vortaro. La tradukilo de Google ankaŭ ne konas la vorton "plejmulto".

Ĉu vi distingas unu de la alia? Se jes, ĉu vi bonvolus doni al mi ekzemplojn? Aŭ ĉu vi uzas nur "plimulto"?

Dankon ridulo.gif Estas eta afero, sed mi scivolis ĉar estas ofta vorto.

Chainy (Visa profilen) 27 augusti 2013 03:41:51

Vortaro.net (PIV) enhavas jenan difinon:
plejmulto = La plej granda parto (kiam oni ne havas intencon esprimi ian komparon kun la cetera parto)
Do, supozeble estas malgranda nuanca diferenco, sed persone mi ne tute certas pri tio...

tommjames (Visa profilen) 27 augusti 2013 10:08:28

"Pli" estas kompara vorto, do supozeble "plimulto" kontrastas la pli grandan kvanton kun la malpli granda, dum "plejmulto" estas pli neŭtrala. Sed mi dubas ĉu la distingo estas tiom zorge sekvata de la plimulto de esperantistoj.

Mi mem kutime uzas nur "plimulto" (ĉar mi trovas ke ĝi venas el la buŝo pli facile ol "plejmulto" ), kaj mi ofte uzas ĝin kiam mi nek celas kontrasti nek zorgas pri kontrastoj. Tia nekontrasticela uzo ŝajnas al mi relative normala, do mi rekomendas ke vi ne tro arde sekvu la nuanc-diferencojn en la vortaroj.

michaleo (Visa profilen) 27 augusti 2013 10:31:04

Estas ankoraŭ unu vorto, kiu samsignifas - nome, plejparto.

Timtim (Visa profilen) 27 augusti 2013 10:36:16

tommjames:"Pli" estas kompara vorto, do supozeble "plimulto" kontrastas la pli grandan kvanton kun la malpli granda, dum "plejmulto" estas pli neŭtrala. Sed mi dubas ĉu la distingo estas tiom zorge sekvata de la plimulto de esperantistoj.
Mi konsentas, sed plie demandas min, ĉu eĉ ekzistas distingo. Certe ambaŭ estas zamenhofaj sed plimulto li uzis plej ofte. Ekzemple, li uzis plejmulto nur unufoje en siaj Lingvaj Respondoj: "en la plejmulto da okazoj ni povas egale bone uzi la nominativon, kiel la akuzativon".

Do ĉu estas io en "da okazoj" kiu postulas uzon de plejmulto prefere al plimulto? Ne, ĉar ĉe ĉiu alia apero de "da okazoj" li elektas plimulto.

"sed en la plimulto da okazoj inter «o» kaj «aĵo» estas granda diferenco"

"En la plimulto da okazoj la senco de «ig» en verboj prezentas absolute nenian malklaraîon"

"ne sole kiam (en la plimulto da okazoj) la sekso de la priparolata besto estas por ni indiferenta"

"Diri «iam» anstataû «siatempe» ni en la plimulto da okazoj ne povas"

"sed ÿajnas al mi, ke en la plimulto da okazoj «siatempe» estas pli bona ol «̧iatempe»"

"en la grandega plimulto da okazoj la participa sufikso, laû sia senco mem, esprimas ulon"

"en la plimulto da okazoj la diferenco inter «al» kaj akuzativo estas tiel malgranda"

Verdire mi ne kapablas mense vidi kial oni povas fari distingon inter ambaŭ. Ĉe komparoj oni jes povas diri, ke "li estas pli alta ol ŝi [sed tiu alia estas la plej alta]" sed ĉe kvantoj ne, ĉar la plimulton necese oni ne povus superi per iu alia [plej]multo.

Subtenas tiun ideon, mi opinias, ankaŭ tio, ke Anna Löwenstein en sia La ŝtona urbo uzas 44 fojojn plejmulto sed neniam plimulto. Se ja ekzistus ia diferenco, oni atendus vidi ambaŭ uzitajn en tiuj 44 frazoj kaj ne nur unu. Verŝajne la rezulto temas nur pri stila prefero.

sudanglo (Visa profilen) 27 augusti 2013 10:36:47

Interesa demando estas kiel oni distingas en Esperanto inter plimulto absoluta (pli ol 50%) kaj plimulto relativa (sufiĉe por superi la aliajn).

Ĉu plejmulto signifas absolutan majoritaton?

Neniu kandidato atingis la necesan plejmulton por esti elektita.

Nia kandidato gajnis per plimulto de 151 sed li ricevis nur 25% de la tutaj voĉdonoj.

tommjames (Visa profilen) 27 augusti 2013 11:19:58

Timtim:Mi konsentas, sed plie demandas min, ĉu eĉ ekzistas distingo.

Verdire mi ne kapablas mense vidi kial oni povas fari distingon inter ambaŭ.
Eble "distingo" estas malĝusta vorto, ĉar temas nur pri nuanco. Kiam oni diras ke "la plimulto de la homoj voĉdonis jes", tio sugestas ke estas du grupoj da homoj, kaj unu el ili estas pli multa (aŭ granda, se vi preferas) ol la alia. T.e la plimulto. En la angla oni povus diri ion kiel "The bigger part of them voted jes", uzante "The bigger part" anstataŭ "The majority". La unua esprimo uzas komparativan vorton, do havas similan efikon kiel "plimulto".

Do mi pensas ke diferenco ja ekzistas sed mi konsentas ke ĝi kutime ne gravas, kaj mi supozas ke la utileco de la nuanco estas nur eta.

fajrkapo (Visa profilen) 27 augusti 2013 12:08:34

Ankaŭ mi ne tute scius la diferencon inter -la pli dika, kaj la plej dika, se oni povus diri -ĉi tiu ulo estas la pli dika-...(ja mi scias ke ĝi estas la plej dika).

Eble en tiuj kazoj estus same, plimulto estus "iu" plia multo (multo kiu apartenas al "pli" ) , kaj la plejmulto, estas "la" pleja multo (multo kiu apartenas al la plej), kaj por unu kaj alia oni uzas pli aŭ plej laŭ la uzado de -la-, ankaŭ mi ne scias, ekzemple, ĉu oni povus uzi pliofte anstataŭ plejofte?

PS: Ĉu oni povas uzi -plej- sen la?
Se jes Metu ekzemplojn bonvole.

Espi (Visa profilen) 27 augusti 2013 16:16:05

fajrkapo:PS: Ĉu oni povas uzi -plej- sen la?
Se jes Metu ekzemplojn bonvole.
Ne, mi kredas, ke "plej" ĉiam karakterizas ion definatan, do: la plej ...

Mi pensas la sekvontan:
- Tio estas pli dika (ol aliaj). = komparativo
- Tio estas la plej dika (do, ne ekzistas io pli dika) = superlativo

PLIMULTO = la pli granda parto aŭ kvanto, kompare kun la malpli granda
PLEJMULTO = la plej granda parto

Ĉu mi eraras ie?

fajrkapo (Visa profilen) 27 augusti 2013 17:29:10

Espi:
fajrkapo:PS: Ĉu oni povas uzi -plej- sen la?
Se jes Metu ekzemplojn bonvole.
Ne, mi kredas, ke "plej" ĉiam karakterizas ion definatan, do: la plej ...

Mi pensas la sekvontan:
- Tio estas pli dika (ol aliaj). = komparativo
- Tio estas la plej dika (do, ne ekzistas io pli dika) = superlativo

PLIMULTO = la pli granda parto aŭ kvanto, kompare kun la malpli granda
PLEJMULTO = la plej granda parto

Ĉu mi eraras ie?
Mi pensas ke ne eraras vi, do, ajn plimulto ĉiam estus parto pli granda, kompare kun alia malpli granda: la malplimulto, kaj ne tre sencus plejmulto, cu ne?

Tillbaka till toppen