לתוכן העניינים

Tio estas "accusative case" aux ne estas?

של tarshoduze, 30 באוגוסט 2013

הודעות: 28

שפה: Esperanto

Urho (הצגת פרופיל) 2 בספטמבר 2013, 16:19:44

Ondo:
Urho:
Fenris_kcf: […] vi povas uzi na Revo.
Bv. legi pri la neoficiala prepozicio ”na" ĉe
Ĉu vi ŝercas rekomendante ion tian?
Tio estis nur informoj pri la "na".

Francestral (הצגת פרופיל) 2 בספטמבר 2013, 17:14:28

Ondo:Cetere, la artikolo en ReVo estas verkita de iu diletanto, kiu eĉ ne regas Esperanton.
Kial vi pensas ke li ne regas Esperanton?

Ondo:Krome, estas hontinde, ke la ReVo-teksto referencas al PMEG, kvazaŭ tie estus la fonto de ĝia deliraĵo. Feliĉe PMEG, kiu estas fidinda gramatiko kaj serioze traktas la vorton, diras, ke "na" estas "reformpropono evitinda".
Ankaŭ tiu ReVo-a artikolo klare diras, ke na estas evitinda kaj neoficiala:
ReVo:(evitinde) Neoficiala prepozicio, ke iuj metas antaŭ vorton aŭ frazparton, kies kazo estas akuzativo, kaj kiu ne povas alpreni la finaĵon -n

Ondo (הצגת פרופיל) 2 בספטמבר 2013, 18:53:56

Francestral:Kial vi pensas ke li ne regas Esperanton?
Sufiĉas legi ĝis la unua "ke" en la difino. Aldonan amuzon donas kelkaj fantaziaj ekzemploj (verŝajne mem elpensitaj) kiuj ne troviĝas en PMEG, kaj la aplomba neprigo de "kiu ne povas alpreni la finaĵon -n".

Sed la vere grava eraro estis tio, ke en loko, kie oni devus konsili pri la lingvo kaj helpi lernantojn-komencantojn, oni konsilis legi pri tiaj kabinetaj teoriumaĵoj.

Urho (הצגת פרופיל) 2 בספטמבר 2013, 19:05:40

Ondo:[…] Sed la vere grava eraro estis tio, ke en loko, kie oni devus konsili pri la lingvo kaj helpi lernantojn-komencantojn, oni konsilis legi pri tiaj kabinetaj teoriumaĵoj.
Oŭkej, mi estas kulpa. – Mi pardonpetas kaj silentas…

Ondo (הצגת פרופיל) 2 בספטמבר 2013, 19:12:47

Urho:Oŭkej, mi estas kulpa. – Mi pardonpetas kaj silentas…
Ne, ne silentu. Vi povos bone helpi al ĉiuj. Vi estis nur la propeka kapro, kiu okaze devis akcepti mian koleron, kiun kaŭzas la ĉiama forgesado de la simpla, utila tasko de ĉi tiu konsultejo: helpi la lernantojn de la lingvo kaj ne konfuzi ilin per troa harfendado kaj teoriaj proponoj.

tarshoduze (הצגת פרופיל) 2 בספטמבר 2013, 22:50:44

Mi estis komencanto, sed nun, mi scias pli[n?].
(hmm... Apparently not... I don't know if I should add -n to pli...)

RiotNrrd (הצגת פרופיל) 3 בספטמבר 2013, 00:23:42

tarshoduze:... I don't know if I should add -n to pli...
Ne. Ne uzu -n kun pli.

Se vi kreas a-vorton (plia) aŭ o-vorton (plio) , vi povas uzi -n kun ĝi. Sed, pli, sole, ne povas preni ĝin. Plin ne estas signifa vorto.

-n povas sekvi nur a/e/o/j, sed neniam i, ŭ, aŭ konsonantojn (aliaj ol j). Ĝi povas sekvi u nur kun la korelativoj (t.e., kiun).

tarshoduze (הצגת פרופיל) 4 בספטמבר 2013, 07:57:56

RiotNrrd, dankon!

לראש הדף