Nova Kolumno en la „lernu.net“-Forum
homojKunHomoj-tól, 2007. november 12.
Hozzászólások: 6
Nyelv: Esperanto
homojKunHomoj (Profil megtekintése) 2007. november 12. 20:35:23
mi jam ofte vizitas tiun ĉi forumon. Kaj ofte mi nur volas vidi en ĉi tiu forumo tre mallonge kaj nur volas fluglegi por scii kiu skribas laste en iu forumo. Tial mi volas proponi aldoni novan kolumnon (eble nomatos „laste aldonata Mesaĝo“) en la superrigardo de la Forumo kaj la malsamaj Subforumoj, kiu indikas, kiu aldonis la lastan mesaĝon kaj per kiun oni povas alklakante plusendiĝa al tiu mesaĝo esti.
Dankon por Via Atento
Amike
hoKo
PS: Bonvole diru, se io de mia peto malklaras al Vi.
Jev (Profil megtekintése) 2007. november 12. 20:56:14
stefanspaul (Profil megtekintése) 2007. november 12. 22:50:29
Jev:(...) sed nun la forumoj iĝas pli kaj pli aktive uzataj (...)Boneeege, ĉu ne?
Jev (Profil megtekintése) 2007. november 12. 23:03:49
stefanspaul:Boneeege, ĉu ne?Jes, tio estas bonega. Tio plejparte okazas pro tio, ke kelkaj nacilingvaj forumoj iĝis pli aktivaj.
Post apero de la tujmesaĝilo la forumoj iĝis iom malpli aktivaj, sed nun nombro de mesaĝoj denove kreskas. Sed eble mi jam tro deflankiĝis de la temo.
Nun pri la temo... Kiel laŭ via opinio la tuto devas funkcii? Ĉu vere estu unu komuna por la tuta forumaro kaj po unu por ĉiu aparta forumo?
Rao (Profil megtekintése) 2007. november 13. 1:25:52
Jev:Nun pri la temo... Kiel laŭ via opinio la tuto devas funkcii? Ĉu vere estu unu komuna por la tuta forumaro kaj po unu por ĉiu aparta forumo?Po unu por ĉiu aparta, mi petas. Kiam mi ensalutas mi kontrolas kiuj diskutoj aperas en la sekcio "laste en la forumo" sur la ĉefpaĝo, sed mi devas iri al specifaj forumoj por kontroli ĉu la diskutoj min interesantaj havas novan mesaĝon.
homojKunHomoj (Profil megtekintése) 2007. november 14. 16:01:01
Germana forumo
La lastan kolumnon traduke oni nomigas: „Lasta mesaĝo“. Ĝi indikas la lastan mesaĝon kaj kiu aldonis ĝin. Se oni alklakas la nomon de la lastmesaĝaldonanto, oni estos plusendata al ties profilpaĝo. Kaj se oni alklakas la tiun malinkan bildon (malantaŭ la nomo), la forumo plisendigos onin al la mesaĝo laste aldonata.
Pardonu, se mi ripetis ion, sed mi nur volas klarigi pri mia ideo.
Kaj dank' al ĉiu, kiu jam donis lian voĉon.
hoKo