Späť na obsah

Legindaĵoj

od homojKunHomoj, 30. augusta 2013

Príspevky: 2

Jazyk: Esperanto

homojKunHomoj (Zobraziť profil) 30. augusta 2013 18:40:36

Saluton, ĉiu!

Mi jam delonge ne venis ĉi tien, sed plezure mi vidas, ke ne ĉio ŝanĝis
dumtempe. Ĉu iu povas helpi min? Mi serĉas legindajn (mallong-)rakontojn,
sed ne pri la lingvo mem! Mi jam trovis multe da lernrakontetojn, sed ili ja ne
ŝajnas vere interesaj al mi. Mi emas legi postapokalipsajn, historiajn, eble
ankaŭ scientajn pri tekniko (komputila, flugila, elektronika). Kion vi povas
konsili al mi?

hoKo

Cyrill (Zobraziť profil) 30. augusta 2013 19:36:13

Saluton!

Kiel bonajn historiajn verkojn mi povas rekomendi tiun de Ivan Jefremov -- dilogion "La Granda Arko" kaj romanon "Tais el Ateno". La unua estas pli facila legaĵo, aventura beletro precipe por adoleskaj legantoj (interese, ke unua parto de ĝi havas evidentajn paralelaĵojn kun "La faraono" de Boleslaw Prus), dum la dua estas pli serioza kaj filozofiema verko, komparebla kun la historiaj romanoj de Thomas Mann kaj Lion Feuchtwanger.

Nahor