К содержанию

Ĉu alia persono ĉi tie legas G.K. Ĉestertonon (Chesterton)?

от korona, 31 августа 2013 г.

Сообщений: 5

Язык: Esperanto

korona (Показать профиль) 31 августа 2013 г., 17:44:04

Saluton! Al mi plaĉas multe la skribaĵoj de G.K. Ĉestertono, la skribinto/ĵurnalisto angla. Ekzempla citato:

"Ne ekzistas temoj neinteresaj, sed nur personoj neinteresitaj."

Li plaĉas al alia persono ĉi tie?

korona (Показать профиль) 2 сентября 2013 г., 9:59:55

Neniu respondis je nun, tial eble neniu alia en la forumo legis liajn skribaĵojn antaŭ nun.

Bone! Mi povas prezenti ilin al vi! (Aŭ mi skribas nemalĉifreble. Bonvolu helpi min se estas tial.)

La mia plej ŝatata lia rakonto estas "Manalive" ["Viro-viva"]. Temas pri la fikcia viro Innocent Smith, anglulo ke penas vivi plenege. Oni akuzas lin pri:

- pafi virojn
- logi virinojn
- enrompi domon
- alia krimaĵoj

Fakte, Smith faris ĉion ĉi tie. SED li neniam faris malbonaĵojn aŭ krimaĵojn! Me ne plidiras pri ĉi tio, por ne ŝteli de vi la plezurojn de la libro!

---------------

Ŝajnas ke du de la liaj skribaĵoj estas tradukitaj Esperante, laŭ Vikipedio:

- La naiveco de pastro Brown: fikciaj misteraĵoj en la maniero de Arthur Conan Doyle (kiu skribis la misterrakontoj pri Sherlock Holmes). La 'Holmes' de Ĉestertono estas irlanda pastro nominata Brown. Ĉi tion mi legis angle, sed ne scias la kvaliton de la traduko ĉi tie.

- Pri kurado post sia ĉapo: tezo pri... mi ne scias! Mi ankoraŭ ne legas ĝin ankaŭ angle! Mi devas fari ĉi tion baldaŭ!

------------------

Aliaj liaj skribitaĵoj (angle) estas interrete je Project Gutenberg. Mi rekomendas antaŭ ĉio "La Viro Kiu estis Ĵaŭdo" kaj "La Klubo de Drolaj Metioj". Kaj kompreneble "Manalive".

Mi esperas ke kelkaj da vi ŝatu ilin!

Sunjo (Показать профиль) 5 сентября 2013 г., 15:24:26

Mi ĝis nun ne legis ion de Chesterton, sed jam aŭdis pri pastro Brown pro la filmoj. Plaĉis al mi via priskribo de "Manalive" kaj mi povas imagi ke danke al vi mi iam legos ĝin. ridulo.gif

korona (Показать профиль) 5 сентября 2013 г., 16:20:29

Saluton, Sunjo!

Sunjo:Mi ĝis nun ne legis ion de Chesterton, sed jam aŭdis pri pastro Brown pro la filmoj. Plaĉis al mi via priskribo de "Manalive" kaj mi povas imagi ke danke al vi mi iam legos ĝin. ridulo.gif
Bonege! Sed me ne sciis ke ekzistas ia filmo pri pastro Brown. Ĉu ĉi tiuj filmoj estas anglaj, aŭ germanaj, aŭ en alia lingvo?

Interesinde, antaŭ unu jaro oni kreis filmon pri "Manalive". Malfeliĉe mi ne scias kiam ĝi estos farata videbla por publiko ĝenerala.

Mi finas skribi per alia ŝatatebla citaĵo de Chesterton: "Maloportuna situacio, rigardata ĝuste, estas aventuro." ridulo.gif Ĝis!

Sunjo (Показать профиль) 5 сентября 2013 г., 19:18:10

korona:
Bonege! Sed me ne sciis ke ekzistas ia filmo pri pastro Brown. Ĉu ĉi tiuj filmoj estas anglaj, aŭ germanaj, aŭ en alia lingvo?
Pri la filmoj vikipedio scias pli ol mi: angle: https://en.wikipedia.org/wiki/Father_Brown#Father_...
kaj esperante: https://eo.wikipedia.org/wiki/Patro_Brown#Kinaj_ka...
Mi nur aŭdis pri la germanaj versioj, sed ankaŭ ankoraŭ ne spektis ilin.

Наверх