У садржају

Pri sufiksoj derivaj de Latinaj kaj aliaj Lingvoj

од Peccavimus, 01. септембар 2013.

Поруке: 5

Језик: Esperanto

Peccavimus (Погледати профил) 01. септембар 2013. 01.44.51

Eble tial ke mi estas lingvisto, sed la uzo de sufiksoj derivaj de aliaj lingvoj frenezetigas min. Mi rigardas la Latinan prefikson "cum" en multaj vortoj. Ekzemple, la vorto "kompati." Kial ne estas la vorto "kunsenti"? Kial Zamenhofo pruntis la tutan vorton de Latina lingvo, anstataŭ fari ĝin de bonaj honestaj Esperantaj morfemoj?

(Petas mi, notu bone, ke mi nek kritikas la lingvon Esperantan, nek proponas ian reformon. Mi nur estas kurioza pri la vorthistorio, kaj la racio de Zamenhofo.)

Francestral (Погледати профил) 01. септембар 2013. 06.05.33

La vorto kunsento ja ekzistas, sed havas alian sencon ol konsento kaj kompato.

PIV:konsento
1 Akordo, samopinieco inter personoj: [...]
2 Akordo inter aferoj: [...]
3 Akcepto de propono:
PIV:kunsento. Simpatio:
PIV:simpatio
1 Reciproka inklino de du personoj, bazita sur simileco de gustoj, temperamentoj, opinioj ks: [...]
2 Favora inklino de iu por alia persono, kies sentojn tiu iel dividas:
PIV:kompato. Sento de tiu, kiu kompatas
PIV:*kompat/i (tr) Senti kortuŝon pro ies malfeliĉo k deziron ĝin malakrigi

Fenris_kcf (Погледати профил) 01. септембар 2013. 09.06.52

Simpla respondo: Zamenhof ne estis lingvisto. Li ofte decidis pragmatike. Por multaj parolantoj de iu Hind-Eŭropa lingvo, la vorto "akcepti" estas pli komprenebla ol "adpreni". Oni devus alkutimiĝi al la signifo "akcepti".

RiotNrrd (Погледати профил) 01. септембар 2013. 15.40.43

Peccavimus:Mi rigardas la Latinan prefikson "cum" en multaj vortoj.
Nu... verete kaj malverete.

En Esperanto, ne estas prefikso kom-. Kvankam vi vidos ĝin en multaj vortoj, ne pensu de ĝi kiel prefikso; en ĉiuj kazoj, ĝi estas tute parto de la radiko. Mi komprenas ke en la fontaj lingvoj ĝi origine devenas de la latina, sed tiu deveno ne estas vere parto de Esperanto, do kom-, sole, estas nur la radiko rilata al ","-oj (komoj).

Zamenhof iam ne ŝajne zorgis pri la devenaj partoj de fremdaj vortoj kiujn li pruntis, do li iam prenis tutajn fremdajn vortkombinaĵojn kiel unuopaj Esperantaj radikoj.

Tio ankoraŭ okazas eĉ hodiaŭ. En alia fadeno, iuj homoj deziras traduki (la anglan vorton) smartphone kiel smartfono. La smart parto ne estas aparta radiko aŭ prefikso, kaj ne havas apartan signifon en Esperanto. Se smartfono iĝas parto de Esperanto (kaj mi havas iom da duboj), ni devus krei novan unuopan radikon, smartfon-, kiu ne estus vortkombinaĵo en Esperanto (kvankam ĝi estas tiel en la angla). Tio ne estas nekutima por tutnovaj internaciaj terminoj.

DuckFiasco (Погледати профил) 01. септембар 2013. 20.59.38

Jes, ankaŭ mi rimarkas tian aferon, kaj la via ne estas nurnura ekzemplo. Kelkaj aliaj: intenci (alceli), konscio (kunscio), parkere (perkore), distanco (malproksimo).

Mi opinias, ke la plimulto de ĉi tio simple rezultis ("refontis"?) de decidiĝado apriora ("deantaŭa"?) flanke de Zamenhof pri tio, kion oni povus esprimi per jam ekzistantaj radikoj anstataŭ krei tutan novan morfemon. Fakte, estas tuta retpaĝaro dediĉita al ĉi tio: http://www.bonalingvo.org/index.phptitle=Simplaj_s...

Por eviti skribi romanon, jen kelkaj pripensaĵoj ĝeneralaj:
* La limo inter nova ideo kaj jama ideo estas subjektiva.
* Estas pluraj "puraj" Esperantaj vortoj, kiuj tamen ne estas klaraj: aligi, eldoni, transpreni, alŝuti, elŝalti, fornomi...
* Ĉiu prepozicio havas apartan karakterizaĵon, kiun ĝi alportas al la ligita verbo, kaj tiuj ĉi ofte ne samsencas kiel la latinaj prepoziciaj prefiksoj. Ekzemple, esploru la enskribigon "el" aŭ "pri" ĉe Vortaro.net. Ĉi tiu estas la ĉefa kialo, ke oni ne vidas pli da simpla radika tradukaĵo inter la latina kaj Esperanto.
* Fojfoje, partigi vorton logike faras amason da afiksoj kaj fariĝas malfacile komprenite, ekzemple kineta (moviĝeca), kirurgio (operacikuracado), klaŭno (ridigisto)...
* Ne forgesu ankaŭ, ke neniu skoldos vin pro uzo de pli simplaj vortoj!

Bona demando ridulo.gif

Вратите се горе