Tartalom

Kion signifas hundo en faka lingvaĵo?

Francestral-tól, 2013. szeptember 2.

Hozzászólások: 7

Nyelv: Esperanto

Francestral (Profil megtekintése) 2013. szeptember 2. 15:18:24

Laŭ ReVo, hundo = la genro Canis (latine).
Laŭ PIV: hundo = la subspecio Canis lupus familiaris; kaniso = la genro Canis.
Rimarko: Male ol la subspecio Canis lupus familiaris, la genro Canis enhavas la kojotojn, la lupojn kaj la ŝakalojn.

Kiu pravas?
Laŭ la Akademia Vortaro: hundo = "chien" (france), "dog" (angle), "Hund" (germane), "pies" (pole), "песъ, собака" (ruse).

En la franca:
-Laŭ TLF, en faka lingvaĵo, "chien" estas genro. Do "chien" = la genro Canis.
-Laŭ la franca Vikipedio: "chien" = la subspecio Canis lupus familiaris.
-TLF estas pli oficiala ol la franca Vikipedio.

En la angla:
-Laŭ ODO, "dog" = Canis familiaris (latine). Do "dog" = la subspecio Canis lupus familiaris.
-Laŭ la angla Vikipedio: "dog" = la subspecio Canis lupus familiaris.

En la germana:
-Laŭ la germana Vikipedio: "Hund" = "Haushund" = la subspecio Canis lupus familiaris.
-Mi ne scias la germanan. Mi ne scias kiu germana vortaro estas oficiala.

Nun, mi preferas la PIV-an difinon de hundo.

Rimarko: Se ReVo malpravas, oni devas anstataŭigi hundedoj per kanisedoj (la familio Canidae).

Tjeri (Profil megtekintése) 2013. szeptember 2. 17:42:17

Kiu pravas?
Laŭ la Akademia Vortaro: hundo = "chien" (france), "dog" (angle), "Hund" (germane), "pies" (pole), "песъ, собака" (ruse).
temas pri la universala vortaro de la fundamento de esperanto. Do, pro difino kaj principo de esperanto, ĝi ĉiam pravas ridulo.gif

Ondo (Profil megtekintése) 2013. szeptember 2. 18:41:43

Francestral:Laŭ ReVo, hundo = la genro Canis (latine).
Laŭ PIV: hundo = la subspecio Canis lupus familiaris; kaniso = la genro Canis.
Rimarko: Male ol la subspecio Canis lupus familiaris, la genro Canis enhavas la kojotojn, la lupojn kaj la ŝakalojn.

Kiu pravas?
Kie estas la problemo? Ĉu vi renkontis ie frazon nekompreneblan aŭ dubasencan kun la vorto "hundo"? Ĉu vi havis malfacilaĵojn, kiam vi volis verki ion pri hundoj aŭ hundogenraj bestoj? Kial vin interesas "oficiala" signifo? Ĉu en via lando vortoj havas "oficialajn" signfifojn, kaj kiel oni oficilaigas tiujn? Ĉu la parlamento decidas pri tio farante leĝon?

Francestral (Profil megtekintése) 2013. szeptember 2. 20:19:10

Ondo:Kie estas la problemo?
Unu el la problemoj estas ke, sen la traduko de la genro Canis, oni povas traduki nek la familion Canidae, nek la subordon Caniformia.

Se Canis = hundo:
-Canidae = hundedo;
-Caniformia = hundoformaj.

Se Canis = kaniso:
-Canidae = kanisedo;
-Caniformia = kanisoformaj.

Se la traduko de Canis ne ekzistas, oni ne povas paroli precize pri Canis, Canidae kaj Caniformia sen uzi la latinan.

Ondo:Ĉu vi renkontis ie frazon nekompreneblan aŭ dubasencan kun la vorto "hundo"?
Mi ne enkoraŭ legis Esperantan artikolon pri scienco. Sed se iam mi legos Esperantan artikolon pri biologio, mi volos ke tiu artikolo uzu precizan lingvaĵon.

Ondo:Ĉu en via lando vortoj havas "oficialajn" signfifojn, kaj kiel oni oficilaigas tiujn?
La franca Akademio verkas oficialan vortaron, kiu enhavas kelkajn oficialajn difinojn de kelkaj vortoj.

Ondo:Ĉu la parlamento decidas pri tio farante leĝon?
En jura lingvaĵo, vortoj estas oficiale difinitaj en la leĝo. Ekzemple, en la artikolo 121-7 el Code pénal, oni difinas la vorton complice (komplico).

Olsho (Profil megtekintése) 2013. szeptember 3. 11:48:40

Saluton, Francestral,
en la germana, la plej konata ortografia vortaro estas la „Duden“ kaj en enceklepodio estas la „Brockhaus“.

Por legi la retan version de la „Brockhaus“, on devas registriĝi, do mi konsultis la „Duden“. Jen la difino por „Hund“:

"Citaĵo: Duden online":a. (in vielen Rassen gezüchtetes) kleines bis mittelgroßes Säugetier, das besonders wegen seiner Wachsamkeit und Anhänglichkeit als Haustier gehalten wird, einen gut ausgebildeten Gehör- und Geruchssinn besitzt und beißen und bellen kann
~ eta ĝis mezgranda mamulo, bredata en multaj rasoj, kio speciale estas tenata kiel dombesto pro ĝia atento kaj fideleco, kio disponas pri bonege trejnitajn aŭdo- kaj odorsensojn, kaj kio scipovas mordi kaj boji.

"Citaĵo: Duden online":b. männlicher Hund (im Gegensatz zur Hündin)
~ virhundo (kontraŭe al hundino)

Mi esperas, ke tiu traduko „per fluganta kudrilo“ ne estas tro malbona. Ĉu ĝi helpas al vi?
Se vi volas, mi povas hejme enrigardi enciklopediajn librojn kaj raporti pri ĝiaj enhavoj baldaŭ.

Ĝis,

Francestral (Profil megtekintése) 2013. szeptember 7. 12:14:05

Olsho:~ eta ĝis mezgranda mamulo, bredata en multaj rasoj, kio speciale estas tenata kiel dombesto pro ĝia atento kaj fideleco, kio disponas pri bonege trejnitajn aŭdo- kaj odorsensojn, kaj kio scipovas mordi kaj boji.
Dankon pri la traduko. Tio, kion mi dikigis, igas min pensi, ke "Hund" signifas la subspecion Canis lupus familiaris.

Do verŝajnas ke PIV pravas pri la difino de "hundo".

Paulinho (Profil megtekintése) 2013. szeptember 7. 13:54:01

Fojfoje tiu ĉi estas hunda mondo.

Vissza a tetejére