Към съдържанието

Vortoj Poeziaj

от Peccavimus, 02 септември 2013

Съобщения: 4

Език: Esperanto

Peccavimus (Покажи профила) 02 септември 2013, 17:37:28

Mi legas poemojn de William Auld, kaj mi trovas vortojn kiujn mi ne konas kaj kiuj ne estas en la vortlisto de Lernu aŭ en la vortaro de la Akademio ĉe http://www.akademio-de-esperanto.org. Ekzemple, li uzis la vorton "tarde," kiu (mi supozas) signifas "malfrue." Do, ĉu estas vortlisto de vortoj poeziaj, aŭ presata aŭ interreta? Aŭ ĉu mi devas supozi kiun signifas ĉi tiuj vortoj?

Francestral (Покажи профила) 02 септември 2013, 18:33:28

"Tarda" estas en PIV:

PIV:tard/a. Malfrua: vi venis al bedaŭroj tardaj.

Ondo (Покажи профила) 02 септември 2013, 19:06:16

Peccavimus:Do, ĉu estas vortlisto de vortoj poeziaj, aŭ presata aŭ interreta? Aŭ ĉu mi devas supozi kiun signifas ĉi tiuj vortoj?
Multon vi trovas en PIV (rete: http://vortaro.net/), sed ĝi ne estas tre utila, ĉar ĝi tre ŝpareme konsilas pri uzo de la vortoj. Ĝi ŝatas nur difini kaj silentas pri tio, ke iu vorto estas malofta aŭ uzata nur en ia stilo aŭ de iu grupo.

Ekzistas ankaŭ la klasika "Parnasa gvidlibro" kaj diversaj vortolistoj, ekz. "NePIVaj vortoj" de Cherpillod. Koncerne PIVon validas simila averto, kiun observu ankaŭ lernanto de iu ajn alia lingvo: nur prenante vortojn el vortaroj oni ĉiam riskas paroli aŭ skribi en maniero, kiun veraj scipovantoj de la lingvo opinias stranga, maloftega aŭ amuza.

Peccavimus (Покажи профила) 02 септември 2013, 22:21:13

Dankon! Mi ne sciis ke la PIV estas en la reto. Ĝi helpos min. Kaj mi kore komprenas la graveco de la uzo, ankaŭ. Estas je Esperanto kaŝa gramatiko, kvazaŭ ĉiaj lingvoj. Ekzemple, la radikoj havas preferatajn parolpartojn; la verboj estas naturaj transitivaj aŭ maltransitivaj; kaj mi suspekti ke la substantivoj estas kalkulablaj aŭ malkalkulablaj, similaj Anglaj substantivoj. Tamen oni ofte nur lernas tiajn aferojn post paroli kaj legi kaj aŭskulti multe. Ĝis tiam, mi esperas ke la sciantoj helpos kaj korektos min.

Dankon denove! Mi estas ekscitata por legi poezion Esperantan.

Обратно нагоре