Contenido

Ukronio

de Ukronisto, 3 de septiembre de 2013

Aportes: 2

Idioma: Esperanto

Ukronisto (Mostrar perfil) 3 de septiembre de 2013 03:27:09

Saluton, homoj.
Mi estas Denjel Naĉ, via elĉiama alparolanto.

Jen mi ekinformas vin pri Ukronio, mia lando, mia plej bela loko.

En ĝi la personoj estas belaj, normalaj kaj bunthaŭtaj.

Memoru, ke se vi bezonas viziti Ukronion, unue vi devas iri en lifton kaj supreniri al la 4a etaĝo de la konstruaĵo, poste malsupreniri al la 2a, poste iri al la 6a kaj poste al la 4a. Ĉiam restu enlifte. Tiam, en la 4a etaĝo vi devas iri al la 10a kaj ĵus antau la pordo malfermiĝas vi devas puŝi la 5an butonon, tiam devas eniri belkorpa virino, vi ne alparolu ŝin, vi ne kontaktu ŝin, vi eĉ ne vidu ŝin. La lifto devas iri al la 5a etaĝo, tiam, antau la pordo malfermiĝas, vi devas puŝi la 8an butonon...kaj ŝi demandos vin "ĉu vi ne venos?" vi devas respondi ke ne, ke vi devas iri al alia etaĝo, ŝi insistos "venu...venu..." sed vi neniam devas vidi ŝian vizaĝon...la pordo fermiĝos. La lifto iras al 10a etaĝo kaj vi devas eliri ĝin. Vi estas nun en Ukronio, mia lando. Mia eterna lando.

Ĉu vi volas aŭskulti ion pri mia amata lando?
Jes - Ne

Ĉu vi havas demandon? Kontaktu min per ĉi tiu stranga maŝino nomita "komputilo"...

Ukronisto (Mostrar perfil) 3 de septiembre de 2013 17:45:04

Hodiaŭ survenis miloj da blunigraj korvoj al la Umbra Placo de Ukronio.

Bedaŭrinde, kiel ili estis tute umbre kovritaj, neniu povis kapti nek foti ilin. Tamen, oni havas sonregistrojn el ili...malbonŝance, ili estas tiom bruaj kaj ĥaoze halicinigaj ke la Teamo de la Ukronia Radio decidis ne montri ilin dum la radioelsendo, sed venontvendrede mi montros ilin al vi.

Se vi iamaniere povis foti tiujn milojn da korvoj, aŭ se vi volas sendi mesaĝon al mi pri aliaj novaj aferoj ĉiam rilataj al Ukronio, aŭ eble se vi volas inviti al mi la vespermanĝon en eleganta restoracio (mi ne povas merkrede, ĵaŭde, vendrede, sabate, dimanĉe, nek lunde post la 8a vespere, sed ĉiuj ceteraj tagoj mi restas libera), aŭ eble vi emas nur demandi al mi kiel alveni en Ukronion sen uzi la lifton, sendu al mi mesaĝon.

Volver arriba